Historie la unua komuna konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Slovakia Esperanto-Federacio kaj Aŭstria Esperanto-Federacio okazos ĝuste surloke inter la tri landoj en la ĉeĥa urbo Břeclav
inter la 27-a kaj 30-a de septembro 2012.

Ni tre ĝojos, se la aranĝo, kiu estos certe ne nur labora, sed ankaŭ kleriga, turisma kaj kultura, povos bonvenigi partoprenantojn laŭeble ankaŭ el aliaj ol la menciitaj tri landoj (pluraj jam aliĝis).

La ĉeftemo de la renkontiĝo estas

„Esperanto kiel vojo al ekkono de niaj najbaroj“


La FOTOGALERIO spekteblas en https://www.ipernity.com/doc/181031/album/278939

Ni invitas vin elkore al la urbo Břeclav, nomata "Pordego al unika Areo Lednice-Valtice" kaj centro de la folklora regiono Podluží. Ĝuste dum nia konferenco okazos tie Sanktvenceslaa urba solenaĵo kaj ni povos ĝui ankaŭ parton de ties bunta kultura programo!













Ni antaŭĝojas vian intereson kaj vian partoprenon!



Detalajn informojn pri la aranĝo vi povas trovi ĉe
http://www.esperanto.cz/eo/akce/trilanda-konferenco-443.html