Mallongan aŭdresumon de la programo de la Muzea nokto, kiun okazigis nia muzeo la 2-an de junio,
vi povas aŭskulti en la nova monata programo de la la renaskiĝinta radiostacio "Verda Stacio".
Ni invitas vin klaki al http://www.verdastacio.net/.
En la programo vi krome aŭdos ankaŭ intervjuon kun hungara kantistino kaj ankaŭ Ipernitianino Anjo Amika (kaj ŝian kanton "Bela revo") kaj aktualaĵojn el Esperantujo, programeron pri popolkantoj de Eŭropo kaj nelastvice ankaŭ ŝercojn kaj anekdotojn ....
La radioprojekto estiĝis en 2011 en la urbo Ostrava (ĉefurbo de Moravia-silezia regiono, Ĉeĥio)
kaj estas gvidata de Pavol Kaščák.
Ĉiumonate aperas unu ampleksa programbloko, kiun eblas aŭskulti pere de podkasto, do ankaŭ en la arkivo, iam ajn vi havas tempon ...
La vivanteco de la radio dependas kompreneble de siaj aŭskultantoj.
Se vi trovos la programon aŭskultinda, ni petas vin diskonigi la retadreson al viaj geramikoj!
Informojn pri la origina fama "Verda Stacio", kiu elsendis el la ĉeĥaj urboj Brno kaj sekve el Prago inter 1932-1950, kaj al kiu kontribuadis tiam konataj ĉeĥaj profesiaj aktoroj, vi povas legi en la retejo
http://www.medy.cz/brno-esperanto/verda_stacio/verda.htm
Articles by Esperanto-Muzeo en Svitavy
Kiel naskiĝis Esperanto (artikolo kaj kvizo)
-
„Kiam la popoloj povos libere sin kompreni,
tiam ili ĉesos reciproke sin malami“.
L.…
-
25 Jul 2012
Liberaj studoj ĉe Edukado.net
-
Ĉu vi deziras altigi vian Esperanto-kvalifikon, sed ĉi-momente malhavas tempon aŭ monon por partopre…
-
28 Jun 2012
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
686 visits
Kio okazis dum nia Muzea nokto? Aŭskultu "Verdan Stacion!"
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.