"Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo"

Jen nomo de la jam naŭa ekspozicio en Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio), kiu estas ankaŭ oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

La inaŭguro okazis la 26-an de septembro 2015 kaj estis kompletigita de kultura kaj kleriga programo. Subtitolo de la ĉi-jara temo estis "Alternativaj formoj de vojaĝado kaj ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj". La ĉefa celo estas montri al la publiko, kiamaniere Esperanto ebligas dum vojaĝado ekkoni la mondon pli persone kaj pli profunde.

Realigo de la ekspozicio kaj de la inaŭgura programo okazis kun subteno de la Regiono Pardubice.

Esperantomondo.net
La enkonduka panelo prezentas konkretajn rimedojn, kiel studanto de Esperanto povas ekhavi amikojn eksterlande, kun substrekto al potencialo de interreto kaj sociaj retejoj (komunumo en Lernu.net, Esperanto.com, Ipernity, Facebook, Babilejo.org, Skype-listoj, korespondaj servoj inkl. la novan Esperantomondo.net) kaj rekomendo de taŭgaj aranĝoj por komencantoj.

El panelo "Ĉiuspecaj aranĝoj" - renkontiĝoj por montarŝatantoj - MoKoRo kaj Poludnica
Estas prezentitaj diversspecaj Esperanto-renkontiĝoj, ekde internaciaj kongresoj ĝis kameretosaj aranĝoj por montargrimpantoj ktp., inkl. eblecojn ekz. por nevidantoj, handikapuloj k.a. Krome substrekatas eblecoj de individua vojaĝado, ĉu al personaj amikoj, ĉu pere de Pasporta Servo, ĉiam kun ekzemploj de vojaĝtravivaĵoj de konkretaj personoj. Aparta panelo estas dediĉita al vojaĝoj ligitaj kun kultura interŝanĝo aŭ volontulado. Kiel ekzemplo servas ekz. ĝemelkontaktoj inter Herzberg kaj Góra kaj Bona Espero en Brazilo. Ne mankas ankaŭ panelo kun diversaj kuriozaĵoj.

Malgranda parto el vitrinoj de Zdenka Novotná el Ĉeská Třebová
La informan parton kompletigas tablo- kaj librovitrinoj, en kiuj estas prezentitaj ekz. vojaĝtemoj sur kolektmaterialoj, mondo sur historiaj bildkartoj akiritaj el Esperanta korespondado, kronologia trarigardo de turismaj prospektoj en Esperanto, ekzemploj de interesaj korespondaĵoj kaj fotaĵoj de eksterlandaj geamikoj, suveniroj al ekstereŭropaj landoj akiritaj el Esperanto-vojaĝoj. La literatura parto koncentriĝas al specimenoj de tradukoj de famaj vojaĝlibroj (ekz. Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj de Verne, Kon-Tiki de Heyerdahl k.a.)., esperantlingve verkitaj vojaĝlibroj el la 1920-aj ĝis 1930-aj jaroj, gvidlibroj, tradukoj de vojaĝlibroj el Esperanto al la ĉeĥa far J.Drahotová kaj certe nelastvice, internacia eldonserio Oriento-Okcidento (rilate aprezon de kulturaj valoroj de diversaj landoj).

Ekzemplo de fotaĵoj de Pavel Polnický pri surorienta Asio
La tria vidarta parto koncentriĝas al elektitaj vojaĝfotografaĵoj de ĉeĥaj esperantistoj (ekz. de Petr Chrdle kaj Pavel Polnický pri aziaj landoj k.a.) kaj vojaĝtemaj bildoj.



Fotogalerio kun specimenoj el la ekspozicio vi trovos en nia albumo

www.ipernity.com/doc/181031/album/849352


NIa muzeo situanta en Svitavy, en centro de Ĉeĥio (surlime inter Bohemio kaj Moravio), estas malfermita tutjare, tamen ne ĉiam tie aŭtomate ĉeestas esperantlingva ĉiĉerono, ĉar tutan funkciadon de la muzeo realigas Ĉeĥa Esperanto-Asocio kun la loka klubo de Amikoj de Esperanto plene volontule. Ĉiukaze antaŭe anoncitajn vizitantojn (al adreso muzeo (ĉe) esperanto.cz) ni volonte akompanos kaj ankaŭ helpos organizi la restadon en la urbo kaj malkovri allogaĵojn de Orienta Bohemio kaj renkonti tie loĝantajn esperantistojn..

Fotolbumojn pri la regiono vi trovoas ankaŭ en nia Ipernity-kolekto.

Ni ĝojatendas vian viziton!


Ekspoziciestrino Pavla Dvořáková invitas vin elkore al persona vizito de nia muzeo ☺!
Nome de la Muzea kaj ekspozicia gurpo de ĈEA

Elkore Pavla Dvořáková, ekspoziciestrino kaj prizorgantino de tiu ĉi Ipernity-paĝo