Estimataj Geamikoj,

Ĉu vi instruas Esperanton? Se jes aŭ vi konas iun kiu faras, bv. legi la suban mesaĝon.
Komenciĝis la nova lernojaro kaj espereble estas lanĉitaj multaj novaj kursoj.
Por havi aktualan bildon pri la funkciantaj lernejaj (do, oficiale agnoskataj!) klasoj, ni zorge kolektas informojn pri ili en la sekcio E-o en lernejoj.
Ni petas ĉiun instruanton registri en tiu paĝo sian kurson, plenigante la tiean formularon.
Kiel fari tion?
Necesas esti membro de edukado.net kaj nepre ensaluti.
Jen pliaj helpoj.
Kiel ensaluti aŭ havi vian pasvorton? Vidu la HELPO-paĝon.
Kie estas la paĝo : E-lernejoj? www.edukado.net/pagina/E-o+en+lernejoj/154/
Kie estas la klarigoj pri la farendaĵoj ? www.edukado.net/upload/pdf/158.pdf
Kie troviĝas la listo de lernejaj retejoj ? www.edukado.net/pagina/Retligiloj/151//#4386
Momente estas en la paĝo registritaj :
66 lernejoj el 26 landoj kun entute 1683 lernantoj.
La aktualigo de la informoj nun okazas.
Se vi havas ajnan demandon aŭ problemon, bv kontakti min.
Dankante vin pro via subtena kunlaboro deziras al vi ĉiuj sukcesan lernojaron.
Katalin Kovats, redaktoro

Sur la foto (farita antaŭ 4-5 jaroj) videblas du denaskaj esperantistoj. Ĉu vi scias kiuj?