Tiu estis la materialo de la unua ero de la Fulmkurso, okazigita en Vieno la 4an de oktobro.

Pri la celo de la leciono kaj la tuta strukturo bv. legi en alia blogaĵo.

Ĉi tie mi ŝatus klarigi la didaktikajn punktojn de tiu komenca fazo.

Sciante, ke la kurson partoprenas ĉefe germanlingvanoj, el kiuj preskaŭ ĉiu iugrade parolas, konas la anglan, mi provis bazi mian vortostokon je vortoj, similaj al formoj de la menciitaj lingvoj.

Bedaŭrinde la tutkomenca parto de la leciono ne estis filmata, mankas ĉ. unu minuto kiam mi aliris plurajn partoprenantojn kaj manpreme salutis ilin.

Unue mi simple tion diris: SALUTON! kaj provokis ilin rediri kion ili aŭdis. Post 3-4 tiaj provoj mi aldonis ankaŭ "MIA NOMO ESTAS KATALIN" indikante mian nomŝildon sur la brusto. Pluraj sukcese provis rediri la aŭditaĵojn.

En tiu momento komenciĝas la filmero kaj vi vidas kelkajn salutojn ankoraŭ.

En la sekva paŝo mi instigis la ĉeestantojn saluti unu la aliajn (dekstren-maldekstren) kaj tuj kreiĝis bona etoso, ili ridete obeis kaj ekestis kontakto ne nur inter mi kaj ili, sed ankaŭ inter la partoprenantoj, kio en si mem estas ĉiam grava elemento de sukcesa kunlaboro kaj kunlernado. La reciproka salutado ankaŭ tial gravis, ĉar tiel jam en la 2a minuto de la kurso ili mem produktis ion en Esperanto, eldiris tute praktikajn du frazojn, salutformon kaj sinprezenton.

Alia salutformo estis "BONAN VESPERON" por kies komprenigo mi uzis projekciitan bildon. Aperis la problemo de miskomrpeno de nokto kaj vespero, tion mi provis eviti per kontraŭrstarigo de dormo (nokto) kaj ne-dormo (vespero). Eblus fari tion pere de pliaj bildoj, sed en tiu momento kaj en tiom mallonga tempo, pri kio mi disponis, tio ne ŝajnis grava elemento.

La eron finis resumo. Dum la tuta leciono la resumo fakte estas skribado, notado de tiu elemento, kiun en la antaŭa parto de la leciono oni lernis. Ĉi tie ni la unuan fojon uzas la slipeton (formularon), kie la partoprenantoj plenigas la unuan linion:

Mia nomo estas ................................... .

Ili verŝajne konjektas, ke dum la leciono ili plenigos la tutan slipon, kio fakte okazos. (La slipeto fariĝis el diketa kartono, do, espereble oni gardos ĝin dum certa tempo.)

En la lecionero nur kelkaj vortoj kaj strukturoj estis, kiujn mi celis vere komprenigi, instrui.

Saluton! Bonan vesperon! Mia nomo estas ...

La aliaj esprimoj, vortoj (kurso, dormas, leciono, lernas ktp) ne formas la lernotaĵon, sed ĉe diversaj individuoj je diversaj gradoj povas esti komprenataj (pro la kono de aliaj fremdaj lingvoj) kaj en tiu momento kompletigantaj la kuntekston de la lecionfazo. Gravas ke la instruisto en digestebla kvanto uzu ankaŭ ne rekte instruotajn vortojn, sed parolu kvazaŭ normale, komunikante kun la lernantoj je baza nivelo.

(Atentu, troigo povas fiaskigi la aferon. Tro da nekompreno eĉ kuraĝulojn povas fortimigi!)

Kaj nun, ek al la filmospektado. Poste bonvolu reveni kaj relegi la klarigon.

La filmon vi povas spekti ĉi tie.

Pliaj eroj kaj klarigoj venos baldaŭ.

Viaj komentoj kaj demandoj estas bonvenaj, eĉ stimulaj por la daŭrigo de la (pene farata) filmmuntado.