En mia muzikpanteono ili havas elstaran lokon, jam tial, ĉar ili fakte nerekte naskis la GDR-bandon "Pantha Rhei" kun kantistino Veronika Fischer, ili ludis, estas neimageble, tiel bonkvalite kaj tiom multope kiel Blood, Sweat & Tears, iu el ili iam diris: ke kun tiom da muzikistoj oni nepre devas malsatmorti, ĉar tion povas pagi neniu koncertaranĝisto, kion oni bezonus por vivteni tian bandon sen ŝuldoj. Tial Pantha Rhei disfalis, sed ne BS&T. Ili estas plu la plej bona blovmuzikista bando de l' mondo! Ĉu ili ankoraŭ nun kiel bando ekzistas, mi ne scias, sed mi ankaŭ ne devas gugli tion. Ja ne gravas, ĉar tiukaze, se ili ĉiuj estos mortintaj, postrestos ilia nemortebla, senlima kaj multfaceta muziko. (HGK)

https://cezarmuziko.blogspot.com/