Hans-Georg Kaiser
Por malgrandaj vakeroj


La anĝeloj kaj diabloj
vivas nur en via kap'.
Kaj la dioj kaj kapabloj
ne vokeblas nur per frap'.

En la viv' ne mankas spitoj,
eĉ sen mank' de kapoklap'.
Eksterkape, ekster mitoj,
havigeblas or' per skrap'.


https://cezaroriginaloj.blogspot.com/