Hans-Georg Kaiser
Pri viro, kiu forgesis sin


Survoje, kiam li forgesis sin, viro venis en urbon, kiu nomiĝis: Esperantoburger.

Sur la foirplaco ili ĝuste starigis budojn kaj benkojn, kaj biertendon. Laŭtparoliloj bruis, karuselo turniĝis. Fortikulo montris siajn muskolojn. Sur la scenejo knabina ĥoro ekzercis laŭdokanton por la plenumkomitato de Esperantoburger.

Svelta viro, kiu aspektis kiel generalo Trotski en batalo, sabradis per sia direktilo la aeron. Poste deklamis iu gravulo kun bunta kravato paroladon sur la tribuno.

La viro aĉetis glason da biero kaj bulkon kun acidaj haringoj kaj haltis ĉe ronda tablo. De tie li legis la grandliteran rubandon sur la scenejo:

„VIVU LA CEZARO!
VIVU ESPERANTOBURGER!
VIVU ESPERANTO!“

La viro pensis: Dio mia, ĉe Sankta Virgulino kaj ĉiuj sanktuloj, ĉu tiu Cezar kun la aldona vokalo o eble estas mi mem? Li devis ekridi, ĉar li trovis tion superba ŝerco.


Li demandis inon, kiu volupte aspektis kaj estis vestita kiel rajdistino: „Kial tiu spektaklo, bela rajdistino? Pri kio temas, belulino? Kiun imperatoron vi ĝuste festas? La diktatoron kun la numero 2019 aŭ nur tiun kun la numero 2014? Aŭ ĉu vi trovis tute novspecan heroon? Kio prepariĝas tie?“

Ŝi ridetis milde kaj diris: „Tion demandas ĝuste vi? Iomete stranga tio ja estas, sinjoro mia. Ĉu vi ne estas tiu Cezaro? Ĉu vi ĝuste ne diris tion?“

„Mi diris nur, ke mi estas Cezar, aŭ sinjoro Bluo, tiel, kiel vi volas, sed Cezaro mi ne estas.“

Kaj alia viro, kiu asertis esti la ĉefredaktoro de la plej grava literaturgazeto, kiu iam ajn ekzistis en la civilizita mondo, diris nun kun rikana vizaĝo: „Sinjoro Bluo, kiel mi diru tion ĝentile al vi? La tuta spektaklo temas simple pri kompatinda viro, kiu tute forgesis sin. Tio okazas ofte.“

„Viro, kiu tute forgesis sin, ĉu?“ diris iom surprizite la naiva sinjoro Bluo.

Sed tiam li subite ekkomprenis. Tiu viro estas efektive mi mem, li pensis. Mi estas la viro, kiu tute forgesis sin.

„Dankon, ke vi atentigis min pri tio, kara sinjoro, vi pravas, homoj povas rapide forgesi sin.“

Ankoraŭ nun sinjoro Bluo gapis konsternite. Li tute ne plu rikanis, eĉ ne ridetis. Li pensis: „Hm, mi estas do la viro, kiu forgesis sin, tio trafas eble la kernon de la afero! Tia mi ja estas! La redaktoro pravas.

Poste li cerbumis, kion li devos ŝanĝi en sia vivo. Sed al iu vere kontentiga rezulto li ne venis ankaŭ ĉifoje. Li serĉis specon de savankro, iun fuĝvojon al nova espero, iun bluan pordon en la griza nebulo, iun novan utopion en la malproksima horizonto. Sed li ne trovis ion vere taŭgan, ĉar li jam sciis, ke tio ne estas facila.

Finfine li diris al si: „Kion fari? Ankoraŭ mi ja vivas, ĉu ne? Mi do iros plu. Tiel, kiel kutime, tiel, kiel mi faras tion jam dum multaj jaroj. Ion pli bonan ol la morton mi trovos en ĉiu kazo.“


Li prenis sian ioman havaĵon kaj ekmarŝis en aliajn urbojn, en aliajn landojn, en aliajn mondojn. Sed kien ajn li venis, tuj iu gardisto ekvokis: „Jen vidu al tiu fremdulo, al tiu paradizbirdo kaj senhejma vagabondo! Li estas tute certe aroganta kaj orgojla. Vidu tiun impertinentan vizaĝon. Gardu vin kontraŭ tiaj! Ne sekvu lian malbonan ekzemplon. Li estas la viro, kiu forgesis sin!“

La viro mem pensis tute alie pri la afero. Post certa hezito li diris al si mem: „Eble mi estas nur iom deprimita de tempo al tempo, tiel, kiel tiam en la urbo Esperantoburger. Tio okazas, ĉu ne? Sed tio ne detenos min de miaj taskoj. Mi ja ĉeokaze stumblas, sed ne falas, kaj se mi falos, tiukaze mi denove leviĝos, ĝis mi estos iam morta...kaj poste mi kontente dormos en mia tombo kaj aŭskultos la paserojn super mi, aŭ la ranojn ĉe kvakkoncerto. Kaj ĉe tio, tiel, kiel kutime, mi tute forgesos min mem, ĉar mi mem ja tute ne gravas tiom, ke la mondo SEN MI ne povus ekzisti. Sed mi esperas tamen, ke la mondo sen miaj kulturaj laboroj estus almenaŭ iomete pli malriĉa. Mi forgesas plej ofte nur tial min mem kaj la nacion – en kiu mi estas naskita tute hazarde, eĉ sen mia kundecidrajto – por ne forgesi tion, kio pli gravas ol mi, kaj tio estas la tuta mondo kaj la homaro, kun kiu mi vivas. Kiel mi povus esti feliĉa, se la aliaj homoj, do ankaŭ tiuj en aliaj landoj, ne estas feliĉaj? Tio ne funkcias. Mi estas ligita je vivo kaj morto kun la tuta planedo Tero, kiu estas neimageble malgranda kaj tamen protektinda en la universo.“

lingve kontrolis Hans-Georg Kaiser

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/