Nikolao Kurzens
MI RAPIDAS TRA LA VIVO


Mi rapidas tra la vivo, mi ne haltas dum la iro –
ja nenio plu min tenas, ne katenas min sopiro.
Sub la flekse ŝova ŝuo de fokstrote pulsa ĝuo
fordegelu miaj tagoj en ebrio kaj delir'.

Haku gaje la minutojn ĝesa ritmo bruttambura
horojn portu for al foroj violona fajfo kura,
en murmuro monotona de la voĉo saksofona
pasu mia viv' kaj ĉesu – sen postlas' de iu spur'.


1933

https://cezarkulturo.blogspot.com/