F. Faulhaber ESPERANTO – LA LATINO DE LA DEMOKRATIO?

I


Aŭdiĝas en la lasta tempo pli kaj pli da voĉoj kontraŭ la uzado de neologismoj. Ĝojiga fenomeno! Bedaŭrinde oni ne ĉiam rezonas logike kaj trafe. Unuj kondamnas sendistinge ĉiujn novajn vortojn, aliaj kontraŭas nur tiujn, kiuj ne troviĝas en Plena Vortaro – evidente rigardante tiun vortaron oficiala.

Ambaŭ sintenoj estas malĝustaj; 1-e: malaprobi oni povas nur tiujn neologismojn, kiuj estas vere nenecesaj ĉar facile anstataŭigeblaj la elementoj oficialaj; 2-e: Plena Vortaro ne estas, nek pretendas esti oficiala. Oficialaj en ĝi estas nur tiuj vortoj, kiuj komenciĝas per ĉeflitero. Ĉiuj ceteraj estas neologismoj, inter kiuj pluraj estas efektive superfluaj, de niaj aŭtoroj facilanime prenitaj el aliaj lingvoj.

Sed aliaj estas m.o. nepre necesaj, nemalhaveblaj. La samon ni devas diri pri neologismoj, vagantaj en la literature, sed ankoraŭ ne kaptitaj de la vortaristoj; pluraj neakcepteblaj, aliaj neakceptindaj. Oni do ne povas rekomendi iun neologismon nur pro tio, ke ĝi troviĝas en P.V., nek malrekomendi ĝin, tial ke gi ne troviĝas en ĝi.

Tial mi ne samopinias, kiel s-ro I. K. Kovarcz, kiu en artikolo kontraŭ la neologismemo (en „Nederlanda Esperantisto" no. 6, 1958) konsilas, ke la enkondukon de novaj vortoj ni lasu al la poetoj kaj ne uzu ilin ĝis ili aperos en P.V." Per tiu konsilo li ja sugestas, ke akcepto de nova vorto en P.V. signifas – aŭ almenaŭ egalas – oficialigon de tiu vorto. Sed en la sama artikolo li agas nekonsekvence, malaprobante – cetere tute prave – la vortojn kurta, lanta, dura kaj tarda, kiuj tamen troviĝas en P.V.!

Kaj kial ni lasu la enkondukon de novaj vortoj nur al poetoj? Ĉu aŭtoro de prozo neniam povus bezoni novan vorton neniel kreeblan per la ekzistanta oficiala materialo?

En la sama nıımero de „Ned. Esp.“ S-ro H. C. Magel en samtendenca artikolo instigas la simplajn esperantistojn ĉiam postuli, ke esperantaj gazetoj, revuoj, libroj enhavu nur vortojn, kies klarigoj estas troveblaj en P.V. Por faciligi tiun postulon li proponas rekomendi, ke ĉiu eldonisto, kies eldonoj ĉerpas el P.V., signu siajn presaĵojn per speciala marko, kiu garantias tion.

Bonintenca propono, sed ne subteninda, ĉar tiel ni ja ne nur katenus niajn aŭtorojn, sed ankaŭ barus la pluan evoluon de Esperanto! La vivo ja ne haltas: malnovaj ideoj kaj aferoj malaperas, formortas; kreiĝas novaj kaj postulas nomojn, terminojn, vortojn, kiuj ne ĉiam estas fareblaj el oficialaj elementoj. Tiam bezoniĝas tute nova vorto: neologismo. Sekve ne haltas ankaŭ la lingvo: ĝi evoluas, kaj la vortaro tiun evoluon sekvas, alivorte – kiel konata nederlanda vortaristo diris – „vortaro estas momentfoto pri la lingvo sur ties evolua vojo.“

Sed ekzistas aŭtoroj, kiuj oportuneme turnas sin tro frue al sia gepatra aŭ alinacia lingvo aŭ al neologismoj en P.V., anstataŭ antaŭe klopodi ĉerpi la bezonatan vorton el Esperanto mem. Nur se post serioza klopodo ili ne sukcesis glate kaj konvene esprimi la ideon per la oficiala materialo, ili uzu neologismon. Kaj se tiu neologismo ne troviĝas en P.V. ili klarigu ĝin en la koncerna verko. Tion jam faras multaj aŭtoroj, kiel oni povas konstati el diversaj eldonaĵoj de Heroldo, Stafeto, KoKo, S.A.T., F.L.E., k.t.p. Ke ankoraŭ ne ĉiuj sekvas tiun kutimon aŭ iufoje malatentas ĝin, ne detruas ĝian ĝustecon, sed instigu nin insisti pri tiu postulo. La neologisma problemo ne estas solvebla per simpla „por“ aŭ „kontraŭ“ novaj vortoj. Ĉiun kazon oni devas konsideri aparte. Kaj oni ne tuj rigardu ĉiun vorton, kiun oni ne konas aŭ kiun oni neniam renkontis, neologismo. El la 17 vortoj, kiujn d-ro Huber mencias en sia artikolo „Alia voĉo pri neologismoj“ (en „Nederlanda Esperantisto, N-o 10, 1957), kiel novajn vortojn ĉerpitajn el kelkaj lastatempaj gazetoj, 7 estas oficialaj, 1 eĉ fundamenta.

Bonan ekzemplon de nenecesa neologismo mi trovis iam en „L'Esperanto“ organo de la Itala Esperantista Federacio, kie oni raportas pri decidoj de la pasintjara Asembleo en Varese por la venontjara Asembleo en Palermo, kiuj montriĝas Esperantokongresoj. Kial uzi ĉi tie asembleo? Laŭ P.V. tiu vorto apartenas al la fakoj sociologio, politiko kaj juro kaj signifas: „lnterkonsiliĝa aŭ leĝofaranta organismo, kontraste al la plenuma responda instanco“ kaj kiel ekzemplon ĝi donas „la asembleo de Unesko.“

En tiu kombino „asembleo de Unesko” oni ofte trovas ĝin en la nuntempa gazetaro nacia kaj pro tio oni povas defendi ĝin laŭ Regulo 15, kiu tekstas:

„La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo.“

Malrekomendinda estas la uzo en okazoj, en kiuj ni kutimas diri „kongreso“ aŭ „kunveno“, kiujn vortojn ni uzas jam de la komenco. Internaciajn opiniojn mi trovis en Oficiala Gazeto Esperantista, 5a jaro, 1912, p.36 en Raporto de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Verkistoj. Unu el la membroj skribis:

„Oni multe tro severe prijuĝas la novajn vortojn. Mi ne opinias ilin danĝeraj. Ili similas al birdoj, kiuj ĉirkaŭflugetas rokon, tie ripozas kaj forflugas. La roko estas nia fundamenta gramatiko, se ĝi nur firme staras, tiam ne grave estas, se birdoj venas kaj forflugas.“

La redakcio respondis:

„La komparo estas bona kaj trankviliga. Tamen ni pripensu, ke per komparoj oni neniam povas ion pruvi. Ni ankaŭ ne forgesu, ke birdoj ne ĉirkaŭflugas rokon sen la intenco tie nesti kaj loĝi. Ni ankaŭ pripensu, ke ĉiam aliaj birdoj alflugas kaj, ke trudema birdaro povas fariĝi danĝera.“

II


En „Bulteno de la Esperantista Klubo en PRAHA“ 1960, mi legis la jenan artikolon:

Fine estu la lumo!


Esperantistoj jam sufiĉe longe asertas: Esperanto estas facila lingvo, lernebla eĉ de simpluloj; gi estas lingvo demokrata. Bone, mi konsentas – sed – jes, sed la eminentuloj, ĉu ili uzu la saman facilan idiomon? Cu ankaŭ tiuj, kiuj havas en la poŝo la plej altajn studatestojn parolu kiel ordinaraj samideanoj simplan Zamenhofan Esperanton? Mi demandas: Kie estas lingva scienco, se ĉiu la lingvon komprenas? Ĉu klara lingvo estas scienca? Ne, milfoje ne! Feliĉe Esperanto estas tiel fleksebla kaj dank' al neologismoj oni povas per ĝi tute science paroli.

Kial aserti, ke Esperanto havas nur du kazojn: nominativon kaj akuzativon? La afero estas tute alia. La relativoj kaj demonstrativoj (vi konas ja la tabelon de korelativoj) havas ja kvar kazojn; nominativo: kiu, kio, tio; akuzativo: kiun, tiun, kion, tion; genitivo: kies, ties; prepozitivo: je kiu, je tiu, je kio, je tio. Ĝis nun la simpla esperantisto pri tiu ĉi fenomeno ne sciis. Oni kredis, ke laŭ Fundamento la prepozicioj restas en Esperanto prepozicioj kaj per ili oni ne faras kazojn, ke korelativoj estas vortoj kaj la posedaj korelativoj kies, ties, ne estas derivitaj de kiu, tiu, kio, tio; oni komprenis, ke Esperanto estas klara, simpla esprimilo.

Devis veni la lingvosciencistoj por gramatikon sekcii (supra „bildo“ estas nur malgranda fragmento de la „sekciado”).

Nu, ni esperu, ke venos feliĉa tago, kiam Esperanto estos tiel malfacila, kiel naciaj lingvoj kaj tiaın ĝi fariĝos vere demokrata inter ili.

Jen malgranda ekzemplo:

POLTRONA FEMINO (acerba humoro)

Vespero obskuras. Adoleska, rustike vestita, dina femino descendas haste la ŝtupııron de burgo. Ĝi estas jam infre sur pado. Friga gelo faris duran vojon, kiu antaŭ tri tagoj kotozis... Diste en vilaĝo hojlas hundo. Kvankam la vojo kurtas, en obskuro ĝi tristozas.

Lantas la tempo, kvankvam ĝi hastas. Subite de dorsaŭ ŝi aŭdas feblajn paŝojn. Ŝi pli hastas, sed ho, ve, la ĝartero infras, ŝi devas halti.

Alhastas ŝvithumida, magra maskulo. Enorma nazo en lia turpa vizaĝo.

„Estas obskure“, li diras, „licu vin akompani. Ne timu, mi, estas jam olda“ kaj proponas la polmon al ŝi.

„Mi ne prohibas, vi povas kuniri“, respondas ŝi.

„La ĉielo disipas stelojn“, li ekas la parolon. „Baldaŭ estos primavero, la botonoj ruĝos, diurno pli gajos kaj lidon oni aŭdos. Sed nun turpas kaj tristas. Morna vespero.“

„Jes”, ŝi softas adaĝe, „estas jam tarde kaj tre sombre.“

Liaj sinistra kaj dekstra manoj pendas pigre intren, kiam lante li diras: „Kurta vivo estas kaj dura, ĝi forcas turpantriston... povron . . . eĉ la vojo aspras . . .“ Kaj la hundoj hojlas, nekomprenante modernan Esperanton.“

A.S.


Antaŭ ol paroli pri la kerno de la citita artikolo, mi volas korekti kelkajn malĝustajojn, kiujn ĝi enhavas.

Kontrastigante la simplan lingvon de Zamenhof kun la tro neologisma lingvo de diversaj aŭtoroj nuntempaj, la verkinto vekas la impreson a: ke Zamenhof ne uzis neologismojn; b: ke al la neuzo de neologismoj Zamenhof dankis sian simplan lingvon. Nek a, nek b estas ĝusta. Ke Zamenhof ne uzis neologismojn estas obstina fabelo. Zamenhof ne estis – ne povis esti! – malamiko de neologismoj kaj mem enkondukis multajn*). Tio estas komprenebla: en sia Unua Libro (1887) li donis nur 904 radikojn, la plej necesajn por ekfunkciigi la lingvon. Sed de kiam oni komencis verki kaj traduki, sentiĝis la bezono je pli da vortoj. Pro tio la Universala Vortaro, kiun Zamenhof eldonis en 1894, enhavis krome 1695 novajn radikojn, troviĝantajn en la ĝis tiam aperintaj verkoj, artikoloj kaj tradukoj. Kaj en 1905 ĉe la oficiala akcepto de la Fundamento de Esperanto, ĝi enhavis 2666 radikojn! Post 1905 Zamenhof enkondukis pli da neologismoj**), el kiuj pluraj estis poste oficialigitaj de la Lingva Komitato kaj pli kaj pli fariĝis vivantaj vortoj, kies neologisman pasintecon la novaj esperantistoj ne konas kaj la malnovaj jam forgesis. Tamen ankaŭ pri diversaj el tiuj oficialigitaj vortoj oni en ilia neologisma stadio murmuris kaj protestis! Kaj inter la ĝis nun ankoraŭ neoficialigitaj vortoj, estas kelkaj, kiujn ni regule uzas kvazaŭ ili jam estus oficialaj. Tiuj vortoj neoficiale akiris „civitanan rajton“ kaj, tieldire, eniris la atendejon de la Akademio por esti iam proponataj por ricevi ateston pri oficialeco.

*) „La plej grandan nombron de la nun uzataj enkondukis la Majstro mem“, diris Prof. Waringhien.


**) En 1908, do 21 jarojn post la apero de Esperanto, aperis „Du mil novaj vortoj, ĉerpitaj el verkaro de D-ro L. L. Zamenhof, netroveblaj en la Universala Vortaro kun tradukoj en franca, angla, germana, hispana, itala, rusa kaj pola lingvoj. Kun referencoj montrantaj, kie ĉiu vorto troviĝas“. Kompilis ĝin P. Boulet.


En sia parolado al la Oka Kongreso en 1912, Zamenhof diris:

„Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortriĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.“

Plendoj pri la uzado de novaj vortoj ne estas nur nuntempaj. Jam en 1904 Zamenhof skribis al iu plendinto:

„Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la esperanta vortfarado“. (Orig. Verkaro, p. 429).

Kiuj estas tiuj principoj?

En sia respondo al Kapitano Capé en 1904, Zamenhof skribis i.a.:

„La ĉefaj principoj de la vortouzado en Esperanto estas la sekvantaj:

a. Ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto, nek ia alia esperantisto, havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ „ŝipo“ iu uzas la vorton „navo“, ĉar la vorto „ŝipo” al li „ne plaĉas“ tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de a lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).

b. Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ regulo 15 de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontraŭ la uzado de la vortoj „aŭtoro“, „telegrafo“ k.t.p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro.

c.
Sed se ia vorto nek estas sendube internacia, nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike ne precize, – tiam tiunĉi vorton ĉiu aŭtoro povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni faras en ĉiu alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en gi.“

Oni erarus, opiniante, ke per tiuj vortoj D-ro Zamenhof lasis al aŭtoroj kaj tradukantoj plene liberan manon. En 1907 li diris en unu el siaj lingvaj respondoj:

„Kompreneble, en ĉi tio, kiel en ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude, ne tro multe per unu fojo! Novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble.“

Ke la lingvo de Zamenhof, malgraŭ neologismoj impresas simpla kaj facila, tion kaŭzas unue la fakto, ke li komprenis la arton – nomu ĝin natura talento – esprimi sin en simpla maniero. El tiaj artikoloj oni povas kelkfoje konstati, ke li malŝatis la „gravmienajn“ aŭ „trosciencajn“ aspektojn de frazoj, per kiuj oni ofte klopodas imponi la homojn, due, ke pluraj liaj neologismoj ne povas esti nomataj tiel, ĉar ili estas vortoj internaciaj, kiuj laŭ la 15a regulo de la Plena Gramatiko jam apartenas al la lingvo kaj kiujn la legantoj ne – aŭ preskaŭ ne – rimarkas kiel vortojn novajn. Krom tio li uzis laŭbezone fakvortojn religiajn, botanikajn k.a. pri kiuj neniu leganto sentos sin grave ĝenata, ĉar tiaj vortoj ja estas efektive necesaj. La ceteraj neologismoj aperas en liaj vortoj ne tiom okulfrape kiom en verkoj de kelkaj aŭtoroj nuntempaj. Ne ĉiuj neologismoj estas malaprobindaj. La vivo evoluas, sekve evoluas ankaŭ la lingvo. Kiu antaŭ 20 jaroj aĉetis ekz. ŝtrumpojn lanajn aŭ kotonajn, nuntempe eble preferas nilonajn.

Sed oni volas enkonduki en la ordinaran lingvon ankaŭ neologismojn nenecesajn! En la menciita artikolo A. S. montras per elpensita rakonto la danĝeron de tiu emo.Kompreneble, li troigas, ĉar li volis akcenti la danĝeron. Li tamen ne bezonis elpensi ion tian, ĉar en la nuntempa literaturo oni renkontas ekzemplojn realajn, kiuj jam sufiĉe ĝin akcentas.
Unu el niaj legantoj atentigis nin pri la jenaj eltiraĵoj el kelkpaĝa novelo*) aperinta en 1958: (la neologismojn mi kursivigis.

1. Scivolo pri la kaŭzo kaj signifo de la vizito perturbis lian penson.

2. …. Kul …. postkuris ĝin, difektante sin laŭ la frondoj skuitaj de ŝia trakuro....

3. lia lanto trovis apenaŭ percepteblajn vibretojn por priflustri ŝian iron.

4. La prokrastemo tamen fine venkis, ĉar la duboj, kiuj naskis ĝin, pli fortis ol la nebula desaponto, kiun kreis la nekapto.

5. …. la senĉesa lukto kontraŭ la emo gvati la arbarrandon malebligis intensan klopodadon super liaj dediĉaj taskoj.

6. La konsciencaj riproĉoj tiel naskitaj sapeis lian volon solvi la re-starigitajn antaŭajn demandojn.

7. …. li strebadis izoligi la kernan problemon el konfuzo da demandoj .... *) „La tento de Kul“ de John Francis, en „Belarto” aprilo 1958, kaj en „Vitralo“.

8. …. klopodoj ignori la disipajn flankdemandojn, kiuj insiste trudadis sin.

9. …. vi riskas la morton se vi restos; ĉar ne licas, ke viro staru antaŭ mi dum mi ĉasadas.

10. Viaj dioj estas ombroj, halucinaĵoj el sovaĝa paseo.

11. La beata imperiestro Teodosio dekretis kontraŭ adorado de paganaj dioj.

12. Tiun vesperon li etendis sin sur sian duran kuŝejon.

13. Kul haste ekgenuis dum la sekva tondroknalo.

14. …. lia menso sendiscipline vagis eksteren en la violenton de la ŝtormo.

15. …. kaj elektinte lokon, kie la akvo profundas, li aŭdace invadis.

16. …. la korpo senvole konvulsiis sub la turmenta vipado de la frido

17. La tinta plaŭdado de la akvo ŝajnas nun pli dista.

18. Kul strebis ne enfali abismon, kiu oscedis malantaŭ li.

19. „Ĉu vi volas mortigi vin?“ ŝi demandis skolde.

20. …. klarigis Kul, baraktante feble por liberigi sin.

21. Kul …. kun subita naŭzo kontraŭ frido kaj aŭstero, ekkroĉis sin al ŝia korpo: al la volupto de la virino, al varmo kaj vivo, avide kisante ŝian kurban kolon, suĉante-mordante la salan karnon, kiu ektikis je emocio.

22. ….. la Virino, falinte surgenuen, reciprokis lian furiozon per gapanta buŝo, per stringaj brakoj ….

23. Li rigardis la virinon, kiu staris kun stranga esprimo: esprimo tenera, tamen timema.

24. La vivo kvazaŭ retretis de li, kaj devo kaj aŭstero regajnis sian pozicion forpelante deziron el la koro de Kul per la frida konstato, ke li falis falegis en la marĉon de lascivo.

25. Kul celkuris ĝin puŝante la malhelpajn frondojn per skeleta brako.

26. Sed li opiniis aŭdi kraketon de frondoj iom dekstre.

Provizore ni transdonas ĉi tiujn ekzemplojn al niaj legantoj por pripensado.

En la publika kunveno de la Akademio okaze de la Universala Esperanto-Kongreso en Marseille en 1957 oni diskutis pri la uzado de neologismoj, kontraŭ kies trouzo jam multaj protestis. Granda nombro da ĉeestantoj partoprenis en la diskutoj kaj lumigis la demandon el siaj vidpunktoj. La ĝenerala opinio estis, ke oni ne povas kaj ne devas forlasi ĉiujn neologismojn, sed ke tamen oni devas limigi la enkondukon de novaj vortoj al tiuj, kiuj estas vere necesaj. (Laŭ raporto pri tiu kunveno).

Jen saĝa konsilo, kiun ni apliku al la kursivaj vortoj en la cititaj frazoj: ĉu ĉiuj tiuj vortoj estas necesaj, vere necesaj, do ne anstataŭigeblaj per vortoj el nia kutima trezoro?

Mi devas konfesi, ke kvankam mi uzis Esperanton pli ol 50 jarojn, el kiuj 35 kiel hejman lingvon, mi neniam sentis bezonon pri tiuj vortoj. Nia leganto plendas, ke por kompreni la koncernajn frazojn, li devis tro ofte konsulti vortaron, kelkfoje eĉ Parnasan Gvidlibron, kiun ja ne ĉiu esperantisto „memkompreneble“ posedas. Vere, ne agrabligas la legadon, se oni ĉiumomente devas rompi la kontakton kun la temo. Oni ja legas pro la enhavo, kaj se oni dume povas ĝui lertan lingvo-uzon, el kiu profitas la kompreneblo, tiom pli bone! Sed oni legas ne por solvi vortajn aŭ stilajn enigmojn. La vortuzo kaj la stilo ne distru nin for de la temo, sed estu kun ĝi en harmonio, por ke ni povu dediĉi nian plenan atenton al la enhavo.

Diversaj poetoj opinias, ke ili bezonas neologismojn por anstataŭigi per ili vortojn tro longajn kaj pro tio neuzeblajn en la elektita ritmo. En sia verko „Kien la poezio?“ Brendon Clark prezentas solvon. Ne estante poeto, mi ne intencas diskuti pri tio, tiom pli, ĉar nia nuna temo rilatas prozon, en kiu oni ne bezonas nombri silabojn.

La protestoj kontraŭ la uzado de nenecesaj neologismoj pli-malpli egalas la protestojn kontraŭ la uzado de nenecesaj vortoj fremdlingvaj en lingvoj naciaj, per kiuj vortoj oni – intence aŭ senintence – distingas sin de ordinaruloj, aŭ kiujn oni uzas nur snobisme. Ĉu tiu fenomeno aperos ankaŭ en la uzado de Esperanto, la lingvo, kiun Boirac iam nomis „la latino de la demokratio“? La homo ĝenerale estas imitema, kaj do ne estas ĥimero, ke vortoj, kiuj laŭ Parnasa Gvidlibro estas destinitaj por la poezio, pro la uziĝo en prozo eniros la komunan lingvon. La sperto jam montras en tiu direkto: dum multaj jaroj oni supreniris kaj malsupreniris ŝtuparojn kaj montojn; nuntempe oni ne malofte ascendas kaj descendas ilin. Antaŭe la vivo seniluziigis nin; nun ĝi kelkfoje nin desapontas …. Kial? Mi vane serĉis akcepteblan motivon. Iuj diris, ke tiuj vortoj estas tro longaj, tro kunmetitaj kaj pro tio ne tuj elvokas la ideon, kiun ili prezentas. Sed ĉu ascendi, descendi, desaponti kaj la plej multaj vortoj en la cititaj frazoj faras tion? Jes, sed nur por tiuj, kiuj jam konas tiujn vortojn el sia propra aŭ el fremda lingvo, kiun ili lernis. Sed ili forgesas, ke en lingvo lernata komence neniu vorto tuj elvokas ĉe leganto aŭ aŭskultanto sian signifon. Tion atingas nur la uzado; nur per daŭra uzado la vortoj viviĝas kiel pruvas eĉ la korelativa tabelo konsistanta el vortoj pure artefaritaj! Al tiu, kiu kutimas uzi supreniri, malsupreniri, seniluziigi ks. neniel ĝenas tiuj vortoj, kiuj estas por ili same vivaj kiel tablo, seĝo, fenestro k.t.p.

Ni nun klopodu anstataŭigi la kursivajn vortojn en la cititaj frazoj per vortoj el la komuna vortaro:

1. Scivolo pri la kaŭzo kaj signifo de la vizito ĝenis lian penson.

2. …. Kul postkuris ŝin, direktante sin laŭ la foliohavaj branĉoj skuitaj de ŝia trairo (ĉe ripeto – vidu 25 kaj 26 – sufiĉas branĉo).

3. …. lia malrapido trovis apenaŭ percepteblajn vibretojn por priflustri ŝian iron.

4. La prokrastemo tamen fine venkis, ĉar la duboj, kiuj naskis ĝin, pli fortis ol la nebula seniluziigo, kiun kreis la nekapto.

5. …. la senĉesa lukto kontraŭ la emo kaŝe observi la arbarrandon, malebligis intensan klopodadon super liaj dediĉaj taskoj.

6. La konsciencaj riproĉoj tiel naskitaj subfosis lian volon solvi la re-starigitajn antaŭajn demandojn.

7. Li celis (aŭ: klopodis, penis) izoli la kernon de la problemo. (Ĉi tie ni devas rimarkigi, ke strebi estis oficialigita post la aperoj de P.V. kaj jam uzita de Zamenhof, kvankam antaŭe celi sufiĉis al li, kiel montriĝas el i.a. jena frazo el F.K. p. 218 (17-a eldono p. 265): „ …. kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu ĉi afero, ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos.“ Sed la germandevena streb' verŝajne ŝajnis al li sufiĉe internacie komprenebla).

8. (La vorton disipi „Parnasa Gvidlibro“ klarigas per „malŝpari“, sed tiu vorto ne faras la frazon komprenebla. Kion la aŭtoro volis diri?)

9. Vi riskas la morton, ĉar la leĝo malpermesas, ke viro staru antaŭ mi dum mi ĉasadas.

10. Viaj dioj estas ombroj, halucinaĵoj el sovaĝa pasinteco.

11. La feliĉ(eg)a imperiestro Teodosio dekretis kontraŭ adorado de paganaj dioj (La vorton beata P.V. tradukas per feliĉega, Parnasa Gvidlibro per: ĝuanta la dian feliĉon, kiun ideon ni en la nederlanda lingvo esprimas per „zalig“ ekz.: „Zalig zijn de armen van geest, want hunner is het Koninkrijk der hemelen“ (Mat. 5); en la Esperanta biblio: „Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo“).

12.Tiun vesperon li etendis sin sur sian malmolan kuŝejon.

13. Kul rapidege ekgenuis dum la sekva tondrobato.

14. …. lia menso sendiscipline vagis eksteren en la furiozon (aŭ senbridecon) de la ventego (kvankam ŝtormo ne estas oficiala, ĝi jam estas tiom ofte uzata, ke oni povas diri, ke ĝi ricevis „civitan rajton“ kaj nur atendas ateston pri tio de la Akademio).

15 .... kaj elektinte lokon, kie la akvo profundas, li sentime envadis.

16. …. La korpo senvole konvulsiis sub la turmenta vipado de la malvarmo.

17. La tinta plaŭdado de la akvo ŝajnas nun pli malproksima.

18. Vidu 7.

19. „Cu vi volas mortigi vin?“ ŝi demandis riproĉe.

20. …. klarigis Kul, baraktante malforte por liberigi sin.

21. Kul .... kun subita naŭzo kontraŭ malvarmo kaj severmoreco ekkroĉis sin al ŝia korpo: al la volupto de la virino, al varmo kaj vivo, avide kisante ŝian kurban kolon, suĉante-mordante la salan karnon, kiu ektremetis pro emocio.

22. …. la Virino, falinte surgenuen reciprokis lian furiozon per gapanta buŝo, per ĉirkaŭpremantaj brakoj (gapi estas miaopinie akceptinda neologismo; ĝi signifas, laŭ P.V.: senpense, naive kaj iom stulte rigardi, malfermegante okulojn kaj buŝon; laŭ Parnasa Gvidlibro senpense rigardi kun malfermita buŝo, rigardegi absorbiĝinte).

23. Li rigardis la Virinon, kiu staris kun stranga esprimo: esprimo mola, tamen timema.

24. La vivo kvazaŭ retiriĝis de li, kaj devo kaj severmoreco regajnis sian pozicion forpelante deziron el la koro de Kul per la malvarma konstato, ke li falis, falegis en la marĉon de volupto.

24. kaj 25.: Vidu 2.

Ĉu tiuj frazoj ne iĝis pli klaraj, pli facile legeblaj ol la originalaj? Kaj ilia senco – ĉu ĝi ŝanĝiĝis? La senco neniel suferis sub la ŝanĝo! La vortoj frondo, lanto, desaponto, gvati, disipi, lici, paseo, dura, frida, dista, febla, aŭstero, stringa, tenera kaj lascivo estas en „Parnasa Gvidlibro“ signitaj kiel „vortoj poeziaj.“ Kial do uzi ilin en prozo?

Ili nur malfaciligas la legadon, la komprenadon sen ia profito por la teksto! La samon oni povas diri pri la ceteraj neologismoj en la cititaj frazoj, dum frazo 8 estas eĉ tute ne komprenebla.

Mi ripetas: ĉu tiuj neologismoj estas en la cititaj frazoj vere necesaj? La demando jam enhavas la respondon: ne!

La aŭtoro estas sperta esperantisto, kiu en rondoj ŝata
ntaj poezion, faris gloran debuton en la verko „Kvaropo“. Ni tamen opinias, ke literaturaj artistoj, kiaj li, certe kapablas esprimi sin ankaŭ per lingvo simple kaj kutima kaj tiel konkeri la korojn de ĉiuj siaj legantoj. La simpla Esperanto kaŝas en si multajn eblojn, kiujn eĉ Zamenhof ne tute ekspluatis!

Mi citis konkretajn ekzemplojn, ĉar la ĝenerala konstato en recenzoj, ke tiu aŭ alia aŭtoro uzas tro multajn neologismojn, ne sufiĉas por akcenti la neceson reveni – almenaŭ en prozo – al vortoj kutimaj kaj sufiĉaj, kaj nur se necese uzi neologismojn. Mi opinias, ke lingva artisto ankaŭ tiel povas montri sin majstro.

Mi ekpensis pri la vorto de Zamenhof, kiam dum la kreado de Esperanto la grandaj vortaroj ne lasis lin trankvila:

„Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a, aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo 'Ŝvej-carskaja' (Drinkejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis kaj poste al la elpendaĵo 'Konditorskaja' (Sukeraĵejo). Ĉi tiu 'skaja' ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.“

Gesamideanoj, ni zorgu, ke tiu lumo ne estingiĝu, por ke Esperanto restu la latino de la demokratio!



Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser skanis la artikolon el la Faulhaber-libro ESPERANTA MOZAIKO.


https://cezarkulturo.blogspot.com/