Amuza legado pri Til' Strigospegul'

La deksepa historio


diras kiel Strigospegul' sanigas ĉiujn malsanulojn en hospitalo en unu tago sen medikamento.

Je iu tempo Strigospegul' venis al Nurenbergo kaj afiŝis grandajn anoncojn sur la preĝejaj pordoj kaj ĉe la urbodomoj kaj ŝajnigis esti bona kuracisto kontraŭ ĉiuj malsanoj. Kaj tie estis granda nombro da malsanaj homoj en la nova hospitalo, kie la adorinde sanktega lanco de Kristo kun aliaj rimarkindaj objektoj estis deponita. Kaj la hospitalestro volonte ne plu vidus parton de tiuj malsanaj homoj kaj certe ne estus envia pri ties sano. Sekve li iris al la kuracisto Strigospegul' kaj demandis lin, laŭ la anoncoj, kiujn tiu afiŝis, ĉu li do povos helpi la malsanulojn por bona pago. Strigospegul' parolis, ke li volas restarigi por li multajn el la malsanuloj, se la hospitalestro elspezos ducent guldenojn kaj promesos tiujn al li. Kaj la hospitalestro promesis al li la monon, se li helpos al la malsanuloj. Sekve tion Strigospegul' konsentis, ke tiukaze, se li ne restarigos la malsanulojn, la hospitalestro eĉ ne donos al li pfenigon. Tio tre bone plaĉis al la hospitalestro kaj li donis al li dudek guldenojn antaŭe. Sekve tion Strigospegul' iris en la hospitalon kaj prenis kun si du servistojn kaj demandis la malsanulojn, ĉiun, pro kio li estas invalido. Kaj laste, kiam li estis ironta for de malsanuloj, li petegante parolis al ĉiu: „Kion mi diros al ci, tion ci sekrete tenu ĉe ci kaj sciigu al neniu.“ Tion tiam la malsanuloj promesis al Strigospegul' pro fido kaj kredo. Tiam li diris al ĉiu aparte: „Se mi nun sanigu kaj remetu vin, malsanuloj, sur la piedojn, tio ne povos alie okazi, ol per tio, ke mi bruligos kaj pulvorigos iun el vi kaj donos tiun al la aliaj ventren kiel trinkaĵon. Tion mi devos fari. Tial tiu, kiu el vi estos la plej malsana kaj ne povos iri, estos bruligota kaj pulvorigota, por ke mi helpu per tio al la aliaj. Kaj por restarigi kaj veki vin ĉiujn, mi alvenigos la hospitalestron kaj lokigos lin ĉe la pordo de la hospitalo kaj vokos per laŭta voĉo: 'Kiu tie ne estas malsana, tiu elvenu vigle kaj baldaŭ! Tion ci ne preterdormu.“

Tiel li parolis al ĉiu sen atestantoj, ĉar la lasta devos pagi la kostojn. Tiun diron ĉiu atentis kaj je la anoncita tago ili rapidis per lambastonoj kaj lamaj kruroj, ĉar ja neniu volis esti la lasta. Kiam do Strigospegul' vokis post sia averto, ili ekkuris delite, kelkaj, kiuj dum dek jaroj ne estis ellitiĝintaj. Kaj kiam la hospitalo nun estis tute malplena kaj la malsanuloj ĉiuj ekstere, li postulis sian honorarion de la hospitalestro kaj diris, ke li urĝe devas forvojaĝi aliloken. Tiam la hospitalestro donis al li la monon pro granda danko. Poste li rajdis for. Sed antaŭ paso de tri tagoj la malsanuloj ĉiuj revenis kaj lamentis pro sia malsano. La hospitalestro demandis: „Kiel tio okazas? Mi ja kondukis vin al la granda majstro, kiu helpis vin, tiel ke vi ĉiuj propavole estis foririntaj. “ Tiam ili diris al la hospitalestro, kiel Strigspegul' minacis ilin. „Tiu, kiu kiel lasta iros tra la pordo , kiam estos veninta la momento, kiam mi vokos, estos bruligita de mi en pulvoron.“ Tiel la hospitalestro ekkonis, ke estis trompo de Strigospegul'. Sed tiu estis for, kaj li ne povis respondigi lin. Sekve tion la malsanuloj denove restadis en la hospitalo kiel antaŭe kaj la mono estis perdita.

tradukis Rikardo Ŝulco
modifis Hans-Georg Kaiser

https://cezarkulturo.blogspot.com/