Kulturo tutmonda: Johnny Cash

Matiaso Halbig
Omaĝo al la „Viro nigre vestita“

Johnny Cash estis honesta, firme ligita surtere kaj rekte. Fidindulo inter la negocemaj muzikistoj-fanfaronuloj, kantisto kiel roko, kiu neniam okupiĝis pri konvencioj kaj politika laŭordeco, kiu ĉiam sekvis sian prudentan hominteligenton, kiu prezentis sin en prizonoj, kiu okupiĝis pri la aferoj de la simplaj homoj. Eĉ en la tempoj de sia ebrieco la „man in black“ (la viro nigre vestita) neniam perdis sian indon. Jen viro, kiun ŝatis multaj – ĝis li fine mortis en septembro de la jaro 2003 dum la funebro pri sia edzino June Carter.


Parto de la postlasaĵo estas centoj da tekstoj, poemoj, kantotekstoj kaj leteroj, kiujn trovis lia filo John Carter Cash, kaj el kiuj estis kunmetita en la jaro 2016 la libro „Forever Words: The Unknown Poems“. (Por-ĉiam-vortoj. La nekonataj poemoj) – eldonita de la Pulitzer-premiito Paul Muldoon.

Je la sesa aprilo aperis tiam albumo produktita de Carter Cash registrita sub ties reĝio en la Cash Cabin kampare, 45 kilometrojn for, norde de la urbo Nashville en Tenesio. La tre intimaj tekstoj de Johnny Cash sur ĝi fariĝis tre delikataj kantoj. La komencon faras la muziklegenduloj Willie Nelson kaj Kris Kristofferson. Nelson gitare plukas la melodion de „I Still Miss Someone“, Kristofferson recitas la poemon „Forever“ , per kiu Cash resumas sian heredaĵon: „La arbojn, kiujn mi plantis / apartenis ankoraŭ al la junaj, la kantojn, kiujn mi kantis antaŭlonge/ oni kantas ankoraŭ nun.“

16 kantojn entenas „Forever Words – The Music“, (Por-Ĉiam-Vortoj – La Muziko) multaj el la kolektitaj muzikistoj devenas de la kantrimuziko: Jamey Johnson, Jewel aŭ Brad Paisley. Blugreso-majstroj kiel Dailey kaj Vincent aŭ la Grammy-premiito Alison Krauss kaj ŝia bando Union Station. La lastaj prezentis antaŭ ses jaroj sur sia unua studioregistraĵo la amrakonton pri „The Captain’s Daughter“ (La filino de la kapitano) – laŭ teksto, kiun Cash verkis kiel juna viro.

Sed ankaŭ Americana-elstaruloj kiel la Jayhawks kaj John Mellencamp ornamas la lirikon de Cash per sonoj. Ĝis la funkeca „Goin‘ Goin‘ Gone“ de la ĵazopianisto Robert Glasper etendiĝas la muzika spektro. Elvis Costello, la kantriadepto, kiu fariĝis mallaŭta kiel kantrimuzikisto dum la lastaj jaroj, kantas akompanata de violonoj, piano kaj korneto la solenan „I’ll Still Love You“.Kaj la kantistina triopo „I’m With Her“ troviĝas sur la spuroj de la Andrews Sisters, se ili meditas en la flustrita „Chinky Pin Hill“ pri la elreligita vivo: „La strato estas tiom konfuziga, dum mi migras tagon post tago / De tempo al tempo mi zorgas min, ke mi povus perdi vin sur tiu vojo.“

En la okdekaj jaroj Cash estis kvazaŭ perdita por la muziko, albumoj kiel „Water From The Wells Of Home“ (1988) plaŭdadis sen inspiro. Sed en la naŭdekaj jaroj li eltrovis sin denove: 1993 Cash fariĝis surprize kantisto ĉe la irlanda bando U2 – eĉ, se nur por ununura kanto. Ĉe la „The Wanderer“ li surscenigis antaŭ elektronika fono sub atomare kontaminita ĉielo mornan iron tra „urboj sen animo“. Jen „viro nigre vestita“ en la plej tenebra tenebro el ĉiuj. Jen unu el la plej bonaj U2-kantoj. Kaj unu el la plej bonaj Cash-kantoj.

En la jaro poste sekvis la sukcesa reveno kun la unua albumo el la „American Recordings“-serio produktita de Rick Rubin. Sur tiu albumo Cash kantis kuraĝe kantojn de aliaj artistoj kiel Leonard Cohen, Tom Waits kaj Glenn Danzig, kiuj muzikis malproksime de la kantri-linio kaj li pakis ilin en la klasikan kaj sparteksan Cash-muzikon. Sur la dua albumo de la serio li transprenis ankaŭ la apokalipsan „Rusty Cage“, kanton de la Grunge-bando Soundgarden el la plumo de la ĵus mortinta Chris Cornell.

Kaj ĝuste tiu dankis lin por la omaĝa albumo per unu el siaj plej lastaj registradoj, per la emociiga „You Never Knew my Mind“. La vortoj de Cash temas pri la fremdeco enmeze de la plej granda konfidateco de geo, do pri la doloriga ekkono, ke spite al la plej granda reciproka amo oni neniam estos sufiĉe proksima reciproke por efektive tute kompreni la partneron.

„Vi ne sufiĉe bone rigardis min por ekkompreni la signojn“ Cornell kantas kun vundita, rompiĝema voĉo kaj ĝi sonas, kvazaŭ la kantisto , kiu mortigis sin en la jaro 2017, priskribus per tio la abismojn kaj senhelpecon de sia propra deprimo.

el la gazeto OVZ, 06.04.2018
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

https://cezartradukoj.blogspot.de