F. Kafka
LA PROCESO


Pri la traduko

La romanon tradukis
Dorothea Kaiser &
Hans-Georg Kaiser

laŭ la eldono
de la eldonejo Parkland:
Franz Kafka
Romane und Erzählungen

Lingve kontrolis
Vladimir Türk

La datumojn aranĝis
F.Vohla

Finrevizio
je la 16-a de februaro
en la jaro 2016


Unua ĉapitro

Arestigo – Interparolado kun sinjorino Grubaĥ – Poste fraŭlino Brosisto


Iu certe kalumniis sinjoron K., ĉar sen tio, ke li faris ion malbonan, oni arestis lin iumatene. La kuiristino de sinjorino Grubaĥ, lia ĉambroluigantino, kiu alportis ĉiutage je la oka la matenmanĝon al li, ĉifoje ne venis. Tio ankoraŭ neniam okazis. K. atendis ankoraŭ dum iom da tempo, vidis de sia kapkuseno la maljunulinon, kiu loĝis transe de li kaj observis lin kun scivolemo tute nekutima ĉe ŝi. Sed poste, samtempe kaj malagrable tuŝita kaj malsata, li sonorigis. Tuj iu frapis kaj viro, kiun li ankoraŭ neniam vidis en tiu loĝejo, enpaŝis. Li estis svelta kaj tamen fortika, li surhavis malvastan nigran veston, kiu, simila al la vojaĝkostumoj, estis provizita per diversaj faldoj, poŝoj, bukoj, butonoj kaj zono, kaj sekve de tio, sen tio, ke oni klariĝus por kio ĝi servu, ŝajnis precipe praktika.

„Kiu vi estas?“ demandis K. Kaj eksidis tuj duone rektiĝinta en la lito. Sed la viro ignoris la demandon, kvazaŭ oni devus toleri lian aperon, kaj siaflanke li nur diris: „Vi sonorigis?“

„Anna alportu al mi la manĝon“, diris K. kaj li provis, komence silente, konstati per atentemo kaj pripensado, kiu la viro fakte estas.

Sed tiu ne tro longe elmetis sin al liaj rigardoj, sed turnis sin al la pordo, kiun li malfermis iomete, por diri al iu, kiu evidente staris ekstere apud la pordo: „Li volas, ke Anna alportu la matenmanĝon al li.“

Sekvis en la apuda ĉambro malgranda ridado, laŭ la tono ne estis tute certe, ĉu ne pluraj personoj partoprenis ĝin.

Kvankam la fremda viro per tio ne povis ekscii ion, kion li ne sciis jam pli frue, li nun tamen diris kvazaŭ en tono de sciigo al K.: „Tio ne eblas.“

„Tio estus nova“, diris K., saltis el la lito kaj surmetis rapide sian pantalonon. „Mi tamen volas vidi, kiaj homoj estas en la apuda ĉambro kaj kiel sinjorino Grubaĥ respondecigos tiun ĝenon vidalvide al mi.“ Kvankam li tuj ekpensis, ke li ne devus diri tion laŭte kaj, ke li per tio kvazaŭ agnoskis la gardorajton de la fremdulo, sed tio tiumomente ne ŝajnis grava al li.

Almenaŭ la fremdulo tion tiel komprenis, ĉar li diris: „Ĉu prefere vi ne volas resti ĉi tie?“

„Mi nek volas resti ĉi tie nek esti alparolata de vi, tiom longe, kiom vi ne prezentas vin al mi.“

„Mi diris tion bonintence“ diris la fremdulo kaj malfermis nun libervole la pordon. En la apuda ĉambro, en kiun K. pli lante2 eniris ol li intencis, ĝi aspektis unuavide preskaŭ tute same tiel, kiel en la vespero antaŭe. Estis la loĝoĉambro de sinjorino Grubaĥ, eble estis en tiu ĉambro, tro plenŝtopita per mebloj, kovriloj, porcelanaĵoj kaj fotografaĵoj3, nun iom pli da spaco ol kutime. Oni ne tuj ekkonis tion, tiom malpli, ĉar la plej esencan ŝanĝon kaŭzis la ĉeesto de viro, kiu sidis ĉe la malfermita fenestro kun libro, de kiu li nun suprenrigardis. „Vi estus devinta resti en via ĉambro! Ĉu Francĉjo tion ne diris al vi?“

„Jes, sed kion vi celas?“ diris K. kaj rigardis de la nova konato al la nomito Francĉjo – kiu restis staranta en la pordo – kaj poste denove reen. Tra la malfermita fenestro denove ekvideblis la maljunulino, kiu kun vera scivolemo de aĝegulino estis irinta al la nun transe troviĝanta fenestro, por povi vidi ankaŭ plu ĉion. „Mi volas ja la sinjorinon Grubaĥ – “, diris K., li faris movon, kvazaŭ li volus forŝiri sin de ambaŭ viroj, kvankam tiuj staris malproksime de li kaj intencis iri plu.

„Ne“, diris la viro ĉe la fenestro, ĵetis la libron sur malgrandan tablon kaj ekstaris. „Vi ne rajtas foriri, vi estas ja arestita.“

„Tiel ŝajnas“, diris K. „Kaj kial do?“ li demandis poste.

„Ni ne estas komisiitaj diri tion al vi. Iru en vian ĉambron kaj atendu. La tribunala proceduro kontraŭ vi ja jam komenciĝis, kaj vi ekscios ĉion ĝustatempe. Mi transiras la limojn de mia komisio, se mi parolas tiel amikece al vi. Sed mi esperas, ke neniu krom Francĉjo aŭdas tion, kaj tiu mem kontraŭ ĉiu regularo afablas al vi. Se vi ankaŭ plu tiel bonŝancos, kiel ĉe la elekto de viaj gardistoj, vi povos esti fidoplena.“

K. volis sidiĝi, sed nun li vidis, ke en la tuta ĉambro ne estis sidloko, krom la fotelo ĉe la fenestro.

„Vi ja ankoraŭ akceptos, kiel ĝusta ĉio ĉi dirita estas“, parolis Francĉjo kaj samtempe kun la alia viro iris renkonte al li. Precipe la laste nomita estis konsiderinde pli alta ol K. kaj frapis ofte sur lian ŝultron. Ambaŭ kontrolis la noktĉemizon de K. kaj diris, ke li nun devos surmeti multe pli aĉan ĉemizon, sed, ke ili tamen konservos por li tiun ĉemizon, tiel, kiel liajn ceterajn vestojn, kaj ke ili tiukaze, se lia afero havos favoran rezulton, redonos ilin al li.

„Estos pli bone, se vi donos la vestojn al ni anstataŭ al la deponejo“, ili diris, „ĉar en la deponejo ofte okazas malklaraĵoj, kaj krome oni vendas tie ĉiujn vestojn post certa tempo, sen konsideri, ĉu la koncerna proceduro finiĝis ĉu ne. Kaj kiom longe daŭras tiaj procesoj, speciale en la lasta tempo! Lastfine vi ja efektive ricevus de la deponejo la enspezon, sed tiu enspezo unue estas jam per si mem malgranda, ĉar ĉe la vendo ne decidas la suma alto de oferto, sed la suma alto de la subaĉeto, kaj eĉ pli malpliiĝas tiaj enspezoj laŭsperte, se ili estas plu transdonataj de mano al mano kaj de jaro al jaro.“ K. apenaŭ priatentis tiujn parolojn, la disponrajton pri siaj aĵoj, kiun li eble havis ankoraŭ, li ne taksis alte, multe pli grave estis por li ricevi klarecon; sed en la ĉeesto de tiuj homoj li eĉ ne povis pripensi, denove kaj denove puŝis lin oficiale amikece la ventro de la dua gardisto – povas estis ja nur gardistoj – kiam li rigardis supren, li ekvidis je ties dika korpo maladekvatan sekan ostecan vizaĝon kun tre flanken turnita nazo, la vizaĝo transen de li komunikis kun la alia gardisto. Kiaj homoj ili estas? Pri kio ili parolis? Al kiu instanco ili apartenas? K. vivis ja en lando kun leĝigita konstitucio, ĉie regis paco, ĉiuj leĝoj plene validis, kiu kuraĝas ataki lin en ties loĝejo? Li ĉiam inklinis al tio ĉion akcepti kiel eble plej senafliktite, la plejan malbonon li akceptis nur tiukaze, se la plej malbona ekis okazi, li zorgis sin ne jam antaŭe pri la estonteco, eĉ tiukaze ne, se minacis kio ajn. Sed en tiu kazo tio ne ŝajnis ĝusta al li, kvankam oni povis rigardi la tuton kiel ŝercon, kiel krudan ŝercon, kiun la kolegoj en la banko aranĝis pro nekonataj kaŭzoj, eble tial, ĉar li havas sian tridekjaran naskiĝtagon, kompreneble tio eblas, eble li devus nur iel ridi al la vizaĝoj de la gardistoj, kaj ili kunridus, eble ili estis servoviroj de la stratangulo, ili aspektis ne malsimile al ili – sed tamen li ĉifoje, fakte jam ekde la unua rigardo al la gardisto Francĉjo, estis firme decidita ne koncedi eĉ la plej etan avantaĝon, kiun li eble havas kontraŭ tiuj homoj. Ke oni povus diri iam poste, ke li ne komprenas ŝercojn, K. konsideris kiel tute malgrandan danĝeron, sed bone li rememoris – kvankam alikaze ne estis lia kutimo lerni el spertoj – pri kelkaj por si mem malgravaj kazoj, dum kiuj li kondutis, diference de liaj amikoj, konscie nememgarde, sen la plej eta sento por la eblaj sekvoj, li do kondutis nememgarde kaj tial estis punata per la rezulto. Tio ne denove okazu, almenaŭ ne ĉifoje; se estus komedio, li volus kunludi.

Ankoraŭ li estis libera. „Permesu“, li diris kaj iris rapide inter la gardistoj en sian ĉambron.

„Li ŝajnas esti prudenta“, li aŭdis post si. En sia ĉambro li tuj malfermŝiris la tirkestojn de sia skribotablo, tie ĉio kuŝis bonorde, sed ĝuste la legitimaĵajn paperojn, kiujn li serĉis, li ne tuj povis trovi pro sia ekscitiĝo. Fine li trovis sian biciklistan legitimilon kaj jam volis iri kun ĝi al la gardistoj, sed tiam la papero ŝajnis al li tro bagatela kaj li serĉis plu, ĝis li trovis la naskiĝatestilon. Kiam li denove revenis en la apudan ĉambron, ĝuste malfermiĝis la transa pordo, kaj sinjorino Grubaĥ intencis eniri tien. Oni vidis ŝin nur momenton, ĉar apenaŭ rigardinte sinjoron K., ŝi embarasiĝis, pardonpetis kaj malaperis, ege memgarde fermante la pordon. „Ja envenu, mi petas“, K. nur sukcesis diri ankoraŭ. Sed nun li staris kun siaj paperoj meze de la ĉambro, vidis ankoraŭ al la pordo, kiu ne malfermiĝis denove, kaj estis reatentigita nur per la alvoko de la gardistoj, kiuj sidis ĉe la eta tablo de la malfermita fenestro, kaj kiel K. nun ekvidis, matenmanĝis. „Kial ŝi ne envenis?“ li demandis.

„Ŝi ne rajtas“, diris la pli granda gardisto. „Vi estas ja arestita.“

„Kiel mi povas esti arestita? Kaj eĉ tiamaniere?“

„Nun, vi do rekomencas tion, ĉu ?“ la gardisto diris kaj trempis buterpanaĵon en la mielobareleton. „Tiajn demandojn ni ne respondas.“

„Vi devos respondi ilin“, diris K. „ĉi tie estas miaj legitimaĵoj, montru nun viajn kaj antaŭ ĉio la arestordonon.“

„Dio, mia!“ diris la gardisto. „Domaĝe, ke vi ne povas akcepti vian situacion, ke vi ŝajne insistas senutile inciti nin, tiujn, kiuj nun verŝajne el ĉiuj viaj kunhomoj plej proksime staras al vi.“

„Estas tiel, do fidu tion“, diris Francĉjo, kiu ne levis la kafotason, kiun li tenis permane, al sia buŝo, sed longe rigardis al K., verŝajne signifoplene, sed nekompreneble.

K. cedis, sen deziri tion, al interrigarda dialogo kun la okuloj de Francĉjo, sed tiam tamen frapis sur siajn paperojn kaj diris: „Ĉi tie estas miaj legitimaĵoj.“

„ Sed kial ili interesu nin?“ vokis nun jam la granda gardisto. „Vi kondutas pli malbone ol infano. Kaj kion vi celas do? Ĉu vi volas per tio rapide fini vian grandan malbenitan proceson, ĉar vi diskutas kun ni, kun la gardistoj, pri legitimaĵoj kaj arestordono? Ni estas subrangaj dungitoj, kiuj apenaŭ scias ion pri legitimaĵa papero, kaj kiuj ne havas alian rilaton al via afero ol tiun, ke ili gardas vin ĉiutage dum dek horoj kaj estas pagataj por tio. Tio estas ĉio, kio ni estas, sed tamen ni sufiĉe kapablas kompreni, ke la altaj instancoj, al kiuj ni servas, antaŭ ol ili ordonos tian areston, tre precize informiĝis pri la kialoj de la aresto kaj pri la persono de la arestito. Rilate al tio eraro ne eblas. Nia instanco, laŭ tio, kion mi scias pri ĝi, kaj mi konas nur la plej subajn rangojn, ja ne serĉas la kulpon eble eĉ ĉe la loĝantaro, sed, kiel estas skribite en la leĝo, estas altirata de la kulpo kaj devas elsendi nin, la gardistojn. Tio estas la leĝo. Kiel eraro povus esti pri tio?“

„Tiun leĝon mi ne konas“, diris K.

„Des pli malbone por vi“, diris la gardisto.

„Kaj ĝi certe ekzistas, mi supozas, nur en viaj kapoj“, diris K., li intencis enŝteliĝi iel en la pensojn de la gardistoj, volis gvidi ties pensojn favore al si aŭ kvazaŭ civitaniĝi en ili.

Sed la gardisto diris nur rifuzante: „Vi sentos ĝin.“

Francĉjo enmiksiĝis kaj diris: „Atentu, Vilhelmo, li koncedas, ke li ne konas la leĝon kaj samtempe li asertas esti senkulpa.“

„Vi tute pravas, sed al li oni povas komprenigi nenion“, diris la alia.

K. respondis nenion plu; ĉu mi eĉ pli konfuzigu min pro la babilaĉo de tiuj plej subaj organoj? Ili mem koncedas esti tiaj. Ĉiukaze ili parolas ja pri aferoj, kiujn ili tute ne komprenas. Ilia certeco eblas nur pro ilia stulteco. Kelkaj vortoj, kiujn mi interparolos kun homo egalranga al mi, faros ĉion nekompareble pli klara ol la plej longaj interparoloj kun ili. Li iris kelkajn fojojn en la libera spaco de la ĉambro antaŭen kaj malantaŭen, transe li vidis la maljunulinon, kiu estis tirinta al al fenestro eĉ multe pli aĝan maljunulon, kiun ŝi ĉirkaŭbrakis ĉe la koksoj. K. devis fini tiun prezentadon. „Konduku min al via superulo“, li diris.

„Se li deziros tion; sed ne pli frue“, diris la gardisto nomita Vilhelmo. „Kaj nun mi konsilas al vi“, li aldonis, „ke vi iru en vian ĉambron, ke vi kondutu trankvile kaj atendu tion, kion oni decidos pri vi. Ni konsilas al vi, ke vi ne distru vin per senutilaj pensoj, sed koncentriĝu, oni postulos vian tutan energion. Vi traktis nin ne tiel, kiel laŭus al nia komplezemo al vi. Vi forgesis, ke ni, ni estu kio ajn, almenaŭ nun kontraŭe al vi estas viroj liberaj, tio ne estas malgranda avantaĝo. Tamen ni pretas, se vi havas monon, alporti por vi malgrandan matenmanĝon el la transa kafodomo.“

Sen respondi tiun proponon, K. staris silente dum iom da tempo. Eble ambaŭ, se li malfermus la pordon de la apuda ĉambro aŭ eĉ la pordon de la antaŭĉambro, tute ne kuraĝus malhelpi lin, eble tio estus la plej facila solvo de la tuta afero, se li puŝus la aferon ĝis la ekstremo. Sed eble ili tamen kaptus lin, kaj se li estus ĵetita jam teren, estus perdita ankaŭ lia supereco, kiun li nun retenis kontraŭe al ili en certa rilato. Tial li preferis la sekurecon de la solvo, kiun devos rezultigi la laŭnatura okazado, kaj li reiris en sian ĉambron, sen tio, ke plua vorto estus dirita de lia flanko aŭ flanke de la gardistoj.

Li ĵetis sin sur la liton kaj prenis de la lavotablo belan pomon, kiun li hieraŭ vespere preparis por la matenmanĝo. Nun ĝi estis lia ununura matenmanĝo kaj, kiel li ĉiukaze certigis al si, kiam li faris la unuan grandan mordon, ĝi estas multe pli bona ol estus la matenmanĝo el la kota noktkafejo, kiun li povus ricevi pere de la favoro de la gardistoj. Li bonfartis kaj estis optimisma. En la banko, estas vere, li forestis hodiaŭ antaŭtagmeze de sia servo, sed tio, pro la relative alta pozicio, kiun li havis tie, facile senkulpigeblus. Ĉu li donu la veran kaŭzon por sia foresto? Li pensis fari tion. Se oni ne kredus al li, kio kompreneblus en tiu kazo, povus atesti sinjorino Grubaĥ, aŭ ankaŭ la gemaljunuloj el transe, kiuj nun certe jam remarŝas al la fenestro transe de lia ĉambro. K. miris, ke, almenaŭ el la vidpunkto de la gardistoj, ili pelis lin en la ĉambron kaj tie lasis lin sola. Kvankam tie li havus dekfoje la okazon mortigi sin. Sed samtempe li demandis sin, ĉifoje el sia vidpunkto, kiun kaŭzon li povus havi fari tion. Eble tial, ĉar la du apudĉambruloj sidis kaj forkaptis lian matenmanĝon? Estus tiel sensence mortigi sin, ke eĉ, se li havus la deziron, li ne kapablus fari tion pro sensenco. Se la spirita limigiteco de la gardistoj ne estus tiel okulfrapa, tiukaze oni povus supozi, ke ankaŭ ili, sekve de la sama konvinko, ne estus konsiderintaj tion danĝera lasi lin sola. Eble ili nun, se ili emus observi lin, kiel li iras al murŝranko, en kiu li konservas bonan brandon, kiel li nun, por anstataŭi la matenmanĝon, unue eltrinkas glaseton kaj poste akceptas duan kun la celo kuraĝigi sin, la lastan nur pro memgardo por la malverŝajna kazo, ke tio estus necesa.

Jen voko el la apuda ĉambro tiom timigis lin, ke liaj dentoj klakis tinte la glason. „La inspektoro vokas vin!“ diris Francĉjo.

Estis nur la kriado, kiu timigis lin, tiu konciza, hakeca, militeca kriado, pri kiu li ne opiniis kapabla la gardiston Francĉjo. La ordono mem estis tre bonvena al li. „Finfine!“ li vokis respondante, fermriglis la murŝrankon kaj tuj rapidis en la apudan ĉambron. Tie staris la du gardistoj kaj ĉasis lin, kvazaŭ tio tute memkompreneblus, malantaŭen en ties ĉambron.

„Kion vi permesas al vi?“ ili vokis. „Ĉu vi volas montri vin antaŭ la inspektoro en tiu ĉemizo? Li traktos vin per batoj, kaj nin kun vi!“

„Lasu min, ĉe la diablo!“ vokis K., kiu jam estis puŝita malantaŭen ĝis sia vestoŝranko. „Se oni atakas min en mia lito, oni ne povas supozi trovi min en festkostumo.“

„Helpas nenio“, diris la gardistoj, kiuj ĉiam, se K. kriis, fariĝis tute trankvilaj, ja preskaŭ malĝojaj, kaj tiel konfuzis aŭ kvazaŭ rekonsciigis lin.

„Ridindaj ceremonioj!“, li ankoraŭ grumble diris, sed levis jam kostumon de la seĝo kaj tenis ĝin dum certa tempo ambaŭmane, kvazaŭ li antaŭmontrus ĝin por la juĝo de la gardistoj. Ili kapneis.

„Ĝi devas esti nigra kostumo“, ili diris. K. sekve de tio ĵetis surteren la kostumon kaj diris – li mem ne sciis, kiusence li diris tion – : „Ja ne estas jam la ĉefa juĝdebato.“

La gardistoj ridetis, sed ripetis: „Devas esti nigra kostumo.“

„Se mi tiel rapidigas la aferon, tio konvenas al mi“, diris K., mem malfermis la vestokeston, serĉis longe en multaj vestoj, elektis sian plej bonan nigran kostumon, ĵaketokostumon, kiu pro la talio preskaŭ levis bruon inter konatoj. Li eltiris nun ankaŭ alian ĉemizon kaj komencis zorgeme vesti sin. Sekrete li supozis, ke li akcelis la tutan aferon per tio, ĉar la gardistoj forgesis devigi bani lin. Li observis ilin, ĉu ili eble tamen memorus pri tio, sed ili kompreneble tute ne ekpensis tion, anstataŭ tio Vilhelmo ne forgesis forsendi Francĉjon kun la sciigo al la inspektoro, ke K. vestas sin.

Kiam li jam komplete vestis sin, li devis iri proksime antaŭ Vilhelmo tra la nun vaka apudĉambro en la sekvantan, kies pordo jam malfermiĝis ambaŭflanke. Tiu ĉambro, kiel K. precize sciis, estis ekloĝata antaŭ ne longe de iu fraŭlino Brosisto, de skribmaŝinistino, kiu kutime tre frue iris al la laboro, malfrue hejmvenis kaj kun kiu K. interŝanĝis ne multe pli ol la salutvortojn. Nun la ŝranketo apud ŝia lito estis puŝita kiel debatotablo mezen de la ĉambro, kaj la inspektoro sidis malantaŭ ĝi. Li metis krucforme la gambojn unu sur la alian, kaj apogis sin per brako sur la dorsa apogilo de la seĝo.

En angulo de la ĉambro staris tri junaj homoj kaj rigardis la fotografaĵojn de fraŭlino Brosisto, kiuj troviĝis en mato pendigita surmure. Je la klinko de la malfermita fenestro pendis blanka bluzo. Ĉe la transa fenestro, la gemaljunuloj staris denove antaŭen kliniĝinte, sed ilia societo pligrandiĝis, ĉar malantaŭ ili, ege elstare leviĝinte super ilin, staris viro kun surbruste malfermita ĉemizo, kiu perfingre premis kaj turnis sian ruĝeman pintbarbon.

„Ĉu Josef K.?“ la inspektoro demandis, eble nur por koncentrigi la distritajn okulojn de K. al si mem. K. kapjesis. „Vi eble estas tre surprizita pro la okazaĵoj de la hodiaŭa mateno, ĉu?“

La inspektoro demandis kaj rearanĝis ŝovante per ambaŭ manoj la malmultajn aĵojn, kiuj kuŝis sur la ŝranketo, la kandelon kun alumetoj, libron kaj pinglokusenon, kvazaŭ estus aĵoj, kiujn li bezonas por la debato.

„Certe“, diris K., kaj la sento de bonfarto stari finfine antaŭ prudenta homo kaj povi interparoli kun li, kortuŝis lin. „Certe, mi estas surprizita, sed neniukaze mi estas tre surprizita.“

„Ne tre surprizita, ĉu ?“ demandis la inspektoro kaj starigis nun la kandelon en la mezon de la tableto, dum li grupigis la aliajn aĵojn ĉirkaŭ ĝin.

„Vi eble miskomprenas min“, K. rapidis rimarki. „Mi opinias“, tiumomente K. interrompis sin kaj ĉirkaŭrigardis pro fotelo. „Mi ja povas sidiĝi, ĉu ?“ li demandis.

„Ne kutimas“, respondis la inspektoro.

„Mi opinias“, diris K. nun sen plua paŭzo, „ke mi efektive estas tre surprizita. Sed, se oni estas tridek jarojn en la mondo kaj sole devis trabarakti sin, kiel estis mia sorto, tiukaze oni estas hardita kontraŭ surprizoj kaj ne plu tro atentas ilin. Speciale ne la hodiaŭan.“

„Kial speciale ne la hodiaŭan?“

„Mi ne volas diri, ke mi konsideras la tuton ŝerco, por tio la preparoj, kiuj estis entreprenitaj, estas tro ampleksaj. Ĉiuj membroj de la pensiono devus partopreni, kaj ankaŭ ĉiu el vi, tio transirus la limojn de ŝerco. Mi do ne dirus, ke tio estas ŝerco.“

„Tute ĝuste“, diris la inspektoro kaj rigardis, kiom da alumetoj estas en la skatoleto.

„Sed aliflanke“, K. daŭrigis kaj turnis sin samtempe al ĉiuj kaj volonte eĉ estus turninta sin al la triopo ĉe la fotografaĵoj, „sed aliflanke la afero ne povas gravi tro. Mi konkludas el tio, ke mi estas akuzita, sed mi povas trovi eĉ ne la plej etan kulpon, pro kiu oni povus akuzi min. Sed ankaŭ tio estas flanka afero, la ĉefa demando estas, kiu akuzis min? Kiu instanco gvidas la proceduron? Ĉu vi estas oficistoj? Neniu el vi surhavas uniformon, se oni vian kostumon“ – tiumomente li turnis sin al Francĉjo – „ne nomu uniformo, sed pli verŝajne ĝi estas ja vojaĝkostumo. Pri tiuj demandoj mi postulas klarecon, kaj mi estas konvinkita, ke post tiu klarigo ni plej kore povos adiaŭi reciproke.“

La inspektoro renversis per bato la alumetoskatoleton sur la tablo. „Vi tre eraras“, li diris. „Tiuj sinjoroj ĉi tie kaj mi por via afero tute malgravas, ni eĉ preskaŭ nenion scias pri ĝi. Ni povus surhavi la plej laŭregularajn uniformojn, kaj tamen via afero neniel pli malbone status. Mi ankaŭ ne povas diri al vi, ĉu estas akuzita vi, aŭ pli precize dirate, mi ne scias ĉu estas vi. Vi estas arestita, tio pravas, plian mi ne scias. Eble la gardistoj babilaĉis ion alian, sed tiukaze estis nur babilaĉo. Sed kvankam mi nun ne respondas viajn demandojn, mi ja tamen almenaŭ povas konsili al vi, ke vi pensu malpli pri ni kaj pri tio, kio okazos al vi, pensu prefere pri vi mem. Kaj ne faru tian bruon pri la sento de via senkulpeco, tio ĝenas la ne tro malfavoran impreson, kiun ni cetere havas jam pri vi. Kaj vi entute estu pli retenema pri viaj paroloj, preskaŭ ĉion, kion vi diris antaŭe, estus komprenebla ankaŭ el via konduto, se vi dirus nur kelkajn vortojn, krome estis nenio, kio favorus tre por vi.“

K. gapis al la inspektoro. Ĉu li ĉi tie ricevis lernejajn instruojn de homo kiu eble estas eĉ pli juna ol li mem? Ĉu pro lia sincereco oni punis lin per riproĉo? Kaj pri la kaŭzo de sia aresto kaj pri ties komisiaj ordonintoj li eksciu nenion, ĉu? Li fariĝis iom ekscitita, iris tien kaj ĉi tien, kion neniu malhelpis. Li ŝovis siajn manumojn malantaŭen, palpis sian bruston, reordigis sian hararon, preteriris la tri sinjorojn kaj diris: „Estas ja sen senco.“. Tial ili turniĝis al li kaj komplezeme, sed serioze rigardis lin. Kaj K. finfine denove haltis antaŭ la tablo de la inspektoro. „La prokuroro Hasterer estas mia intima amiko“, li diris, „ĉu mi rajtas telefoni al li?“

„Certe“, diris la inspektoro, „sed mi ne scias, kiun sencon tio havu, krom tio, se vi eble devos priparoli privatan aferon kun li.“

„Kiun sencon?“ K. vokis pli terurigite ol ĉagreniĝinte. „Sed kiu estas vi? Vi celas sencon kaj mem faras la plej sensencan, kio eblas, ĉu ne? Ĉu tio ne perpleksigus eĉ ŝtonon? La sinjoroj unue atakis min, kaj nun ili sidas aŭ staradas ĉi tie kaj devigas rajdi min antaŭ ili la kurson por progresintoj. Kiun sencon tio havu, se mi telefonus al la prokuroro, se mi laŭdire estas arestita, ĉu? Bone, mi ne telefonos.“

„Tamen faru“, la inspektoro diris kaj etendis manon al la antaŭĉambro kun la telefono: „Bonvolu do telefoni.“

„Ne, mi ne plu volas“, diris K. kaj iris al la fenestro. Transe la societanoj ankoraŭ estis ĉe la fenestro, kaj ŝajne nur nun, ĉar K. iris al la fenestro, estis iom ĝenataj rilate kvietan observadon. La gemaljunuloj intencis leviĝi, sed la viro post ili trankviligis ilin. „Ankaŭ tie estas spektantoj tiaj“, K. tute laŭte vokis al la inspektoro kaj montrofingris eksteren. „For de ĉi tie“, li vokis poste transen. La triopo efektive tuj retroevitis kelkajn paŝojn, la gemaljunuloj eĉ ĝis malantaŭ la viron, kiu kovris ilin per sia larĝa korpo kaj, kiel konkludeblis el liaj lipomovoj, diris ion ajn, kiu pro la distanco nekompreneblis. Sed tute ili ne malaperis, sed ŝajne atendis la momenton, kiam ili denove povus proksimiĝi nerimarkate al la fenestro. „Sintrudemaj, senrespektaj homoj ili estas!“ diris K., retroturnante sin al la ĉambro. La inspektoro eble konsentis al li, kiel K. supozis ekkoni per rigardo flanken. Sed estis same tiel bone ebla, ke li tute ne aŭskultis lin, ĉar li premis manon firme sur la tablon, kaj ŝajne komparis ties fingrolongojn. La du gardistoj sidis sur valizo kovrata per ornama kovrilo kaj frotis siajn genuojn. La tri junaj homoj apogis siajn manojn sur la koksoj kaj ĉirkaŭrigardis sencele. Estis kviete, kiel en iu forgesita oficejo.

„Nu, sinjoroj miaj“, vokis K., ŝajnis al li dum momento, kvazaŭ li portus ĉiujn sur siaj ŝultroj. „Laŭ via aspekto mia afero estas certe finita. Mi opinias, ke estas plej bone ne plu pensi pri la pravigiteco aŭ nepravigiteco de via agado kaj doni al la afero per reciproka manpremo pacigan finon. Se ankaŭ vi havas mian opinion, jen bonvolu – “ kaj li paŝis al la tablo de la inspektoro kaj etendis manon al li. La inspektoro levis la okulojn, ronĝis siajn lipojn kaj rigardis al la etendita mano de K.; ankoraŭ tiam K. supozis, ke la inspektoro akceptos la manpremon. Sed tiu leviĝis, prenis duran rondan ĉapelon, kiu kuŝis sur la lito de fraŭlino Brosisto, kaj surkapigis ĝin atenteme per ambaŭ manoj tiel, kiel oni faras tion ĉe la provado de novaj ĉapeloj.

„Kiel simpla ĉio ŝajnas al vi!“, li diris dum tio al K. „ni donu al la afero pacigan finon, vi opinias, ĉu? Ne, ne, tio vere ne eblas. Per tio mi aliflanke ne volas diri, ke vi malesperiĝu. Ne, ja kial? Vi estas nur arestita, nenio plu. Tion mi devis sciigi al vi, mi faris tion kaj vidis ankaŭ, kiel vi akceptis tion. Tio sufiĉas por hodiaŭ kaj ni povos adaŭi nin, sed nur provizore, vi ja nun certe volos iri en la bankon, ĉu?“

„Ĉu en la bankon?“, demandis K., „mi ja pensis, ke mi estas arestita.“ K. demandis kun certa spito, ĉar li, kvankam lia manpremo ne estis akceptita, sentis sin, speciale de kiam leviĝis la inspektoro, pli kaj pli sendependa de ĉiuj tiuj homoj. Li ludis kun ili. Li havis la intencon, en la kazo, ke ili forirus, postkuri ilin ĝis la dompordo kaj oferti al ili sian arestigon. Tial li ripetis ankaŭ: „Kiel mi iru en la bankon, kvankam mi estas arestita?“

„Aĥ, tiel“, diris la inspektoro, kiu estis jam je la pordo, „vi miskomprenis min. Vi estas arestita, certe, sed tio ne malhelpu vin plenumi vian profesion. Krome vi ne estu malhelpata en via kutima vivmaniero.“

„Tiukaze la arestiteco ne estas tre terura“, diris K. kaj proksimiĝis al la inspektoro.

„Mi opiniis tion neniam alie“, diris tiu.

„Sed tiukaze ŝajne eĉ la sciigo de la arestigo ne estis tre necesa“, diris K. kaj proksimiĝis eĉ pli. Ankaŭ la aliaj jam proksimiĝis. Ĉiuj nun kolektiĝis en malvasta spaco ĉe la pordo.

„Tio estis mia devo“, diris la inspektoro.

„Estis stulta devo“, diris K. necedeme.

„Povas esti“, diris la inspektoro, „sed ni ne perdu nian tempon per tiaj paroloj. Mi supozis, ke vi volas iri en la bankon. Ĉar vi atentas ĉiujn vortojn, mi aldonas: mi ne devigas vin iri en la bankon, mi nur supozis, ke vi deziras tion. Kaj por plifaciligi tion al vi kaj por fari vian alvenon en la banko kiel eble plej malokulfrape, mi disponigis tiujn tri sinjorojn, viajn kolegojn, al vi.“

„Kiel?“ vokis K. kaj mire gapis la triopon. Tiuj tiel nekarakterizaj anemiaj junaj uloj, kiujn li ankoraŭ nun havis en la memoro nur kiel grupon ĉe la fotografaĵoj, estis efektive oficistoj el lia banko, ne kolegoj, tio estus tro intime dirite kaj ĝi pruvis fendon en la ĉioscio de la inspektoro, sed subrangaj oficistoj el la banko ili estis efektive. Kiel K. povis pretervidi tion? Ja kiel obsedita li evidente estis de la inspektoro kaj de la gardistoj por ne ekkoni tiun triopon?! Jen la rigida, la manojn svinganta Korvoŝtejner, jen la blonda Kuliĥ kun la profunde metitaj okuloj kaj Kaminer kun la neeltenebla rideto pro daŭra muskola trostreĉo....


Rimarkoj

1. Kiel traduki la originalan nomon „Franz“ ĝuste? Ĉar Franz estas germane la mallonga formo de Francisko oni devus traduki la karesnomon per „Francĉjo“, sed tio estas fakte katolika nomo, do, tiu traduko eble miskondukus la leganton en la kazo de la judo Kafka. Tial mi elturniĝis por la titolo per „F. Kafka“. Mi mem tradukas la nomon per „Franc“, ĉar „Franco“ povus konduki al la supozo, ke temas pri franco.(HGK)

2. lante = malrapide
Mi ĉiam intence uzas la neologismon, ĉar mi tiel volas honori la meritoplenan esperantiston Lanti, kaj ankaŭ tial, ĉar la vorto estas agrable belsona. (HGK)

3. fotografaĵo
Se tio eblis, mi provis redoni kiel tradukisto ankaŭ iom la historian fonon de la romano, ĉi-kaze per la uzado de la arkaa vorto 'fotografaĵo'. (HGK)


Enkonduko

„Mia granda amo apartenas al F. Kafka, kiun mi legas ĉiam denove – jen tute granda unika fantaziulo (sed kiu efektive kapablis tion)...“. tion skribis George Grosz en la jaro 1948 al sia amiko kaj bofrato Otto Ŝmalhaŭsen kaj poste ankoraŭfoje „... bonvolu legi la romanon „La Proceso“ de F. Kafka, kie iu volas iri ien, por ekzemplo en „La kastelo“, li volas iri al la kastelo, sed neniam alvenos tien...“

Kurt Tucholsky entuziasme verkis en la jaro 1921: „... Franz Kafka. Li skribas la plej klaran kaj plej belan prozon, kiu momente estas kreata en la germana lingvo. Li floras el fantasmo kaj el fantazio – sed firme kaj reala estas formitaj liaj frazoj kaj la ritmo. Nenio de la konvencia softeco de Prago, la urbo, en kiu li loĝas – nenio de modomovado. Tio kreskis el alia mondo...“

Franc Kafka, aŭstra verkisto, naskiĝis la trian de julio en la jaro 1883 en Prago kiel filo de la juda komercisto Hermann kaj de ties edzino Julie Kafka. De la jaroj 1901 ĝis 1906 li studis unue dum mallonga tempo germanistikon, kaj poste juron. En la jaro 1906 li estis promociita kiel dr-o de la juroscienco; en la jaro 1908 li dungiĝis kiel juristo en la Laboristo-Akcidento-Asekurejo, kie li restis ĝis sia pensiuliĝo en la jaro 1922. En la jaro 1904 li konatiĝis al Maks Brod, al la romanverkisto kaj teatro- kaj muzikkritikisto de la gazeto „Prager Tagblatt“ (Ĉiutaga gazeto de Prago). Tiu longe ne sciis ion pri la aktiva literatura agado de Kafka, sed poste ĉiam denove urĝis lin publiki ion, de kiam li konvinkiĝis pri ties talento. Maks Brod lanĉis la verkiston Kafka, ĉar li havis la necesajn ligojn al eldonejoj. Eble tio estis necesa, ĉar F. Kafka ofte estis nedecidema, li pensis, ke liaj fruaj verkoj ankoraŭ ne indis publikon, li supozis, ke li ankoraŭ ne donis sian plej bonan. Teksto, kiu antaŭ liaj kritikaj okuloj havis valoron, estis la rakonto „La verdikto“, ĝi ekekestis en septrembro de la jaro 1912 dum unu nokto. Li verkis ĝin kvin semajnojn post la unua renkontiĝo kun Felice Bauer, al kiu li konatiĝis en la domo de la familio Brod. En majo de la jaro 1914 okazis la oficiala gefianĉiĝo, sed en julio jam la nuligo de ĝi, en la jaro 1915 okazis denova renkontiĝo kaj en julio 1917 okazis la dua gefianĉiĝo. En aŭgusto li sputis je la unua fojo sangon pro elfluo de sango en la spirorganoj. Je la kvara septembro de la jaro 1917 oni konstatis ĉe Kafka tuberkulozon de la laringo. En decembro de la jaro 1917 okazis la dua kaj definitva nuligo de la gefianĉiĝo.

En tiuj kvin jaroj Kafka estis tre produktiva: Ekestis „La metamorfozo“, „La hejtisto“, „En la punkolonio“, „Raporto por akademio“, li laboris plu je la romanoj „La proceso“ kaj „La malaperinto“ (Amerika), tiel, kiel je vico de pluaj rakontoj. Sed antaŭ ĉio li verkis leterojn, preskaŭ ĉiutage li skribis al Felice Bauer en Berlino.

Kafka uzis forpermeson de sia ofico kaj transloĝiĝis al sia fratino Ottla kamparen al Zürau, ĉirkaŭ kvindek kilometrojn oriente de la nuna Karlovy Vary (tiam ĝi nomiĝis Karlsbad.) En la jaro 1919 estis publikitaj inter aliaj tekstoj „Letero al la patro“ kaj „En la punkolonio“.

Komence de la jaro 1929 konatiĝis Kafka al la verkistino Milena Jesenská, kiu tradukis la tekstojn de Kafka en la ĉehan. Ekestis intima amikeco, ja amrilato, komence plena de espero kaj feliĉo, sed pli poste ĝi turniĝis en tristecon. En la jaro 1922 okazis la disiĝo.

Ekde la komenco de la malsano necesis pluraj kuracejaj restadoj, li laboris ankaŭ ĉiam denove en la sama asekurejo, ĝis kiam li estis pensiuligita. En julio de la jaro 1923 li konatiĝis en Müritz al Dora Diamant, kaj poste li transloĝiĝis al Berlino, kie ili ambaŭ kune vivis, pro la inflacio parte kun konsiderindaj financaj malfacilaĵoj. Ekestis la kvar noveloj „Malsatula artisto“. Por malmultaj semajnoj li revenis en la jaro 1924 al Prago, ĝis li iris en aprilo al Kierling ĉe Vieno, en sanatorion, kie li mortis je la tria junio de la jaro 1924.

F. Kafka postlasis tri romanfragmentojn, multnombrajn taglibrojn, vojaĝajn taglibrojn, rakontojn, leterojn, novelojn, skizojn kaj aforismojn.

Kafka por multaj homoj estas la enkorpigo de malfeliĉa kaj interne disŝirita individuo. Sed, se oni legas atente kaj liajn leterojn kaj taglibrojn kaj memorojn de tempaj kunuloj pri li, formiĝas pli taŭga bildo. Ni ekkonas homon, kiu komprenis ĝui la vivon, kiu amuziĝis kun amikoj en la nokta vivo de Prago, kiu apenaŭ rezignis pri teatra prezento, kiu interesiĝis por teknikaj novaĵoj, ekzemple pri aviadiloj kaj aŭtomobiloj, kaj kiu eĉ dum forpermesoj veturis kun motorciklo sur la vojoj de Bohemio kaj kiu kun entuziasmo frekventis kinejojn.

La kritikisto Willy Haas, kiu apartenis al la literatura rondo ĉirkaŭ Kafka esprimiĝis tiel: „Kafka, kiu sur bildoj aspektas tiom etstatura, estis en vero granda svelta viro, kun plej ofte facile klinita kapo, kiui havis specialan esprimforton en siaj manfingroj. Li akompanis ne nur siajn vortojn per fingraj gestoj, li eĉ povis sorĉi artoplenajn ombroludojn al vando.“ Haas, kiu kapablis klarigi la verkon de Kafka tiel bone kiel apenaŭ iu alia, opiniis, ke oni fakte devus koni Pragon por kompreni lin. „Ĉu juĝejo ĉu beno, Kafka ĉiam komenciĝas per la fino. En la proceso estas la morto, kiu fine klariĝas ĉion, en la punkolonio la prizonuloj devas solvi la enigmon, kion ili krimis, je la ricevita puno, jen la ŝlosilo“, interpretis Haas tion. Kurt Tucholsky verkis pri „La proceso“: „“Se mi metas la plej sinistran kaj plej fortan verkon de la lastaj jaroj el mano... mi nur malfacile povas raporti pri la kaŭzoj de mia animskuiĝo.“ En tiu romano kiu restis fragmento, estas prezentataj kulpo kaj memverdikto de homo, kiu volas rifuzi sian respondecon por komunaj taskoj.

Oni devas revizii ankaŭ la opinion, ke la aŭtoro en la jaro 1924 mortis preskaŭ tute nekonata kaj nur jarcenton post sia morto trovis legantojn. Tute male liaj rakontoj, kiel ekzemple „La verdikto“ „La metamorfozo“ kaj „En la punkolonio“ fariĝis la bazo de lia famo. La bibliografio de la publikaĵoj jam je lia vivtempo ampleksas ne malpli ol kvindek titolojn.

F. Kafka petis sian fidelan amikon Maks Brod, „forbruligi sen restaĵo kaj nelegita ĉion, kio troviĝas en mia postlasaĵo, ĉu manuskriptojn, ĉu taglibrojn...ĉu leterojn, ĉu desegnojn kaj tiel plu.“ Maks Brod ne agis laŭ tio kaj publikis la manuskriptojn „La proceso“ (1925), „La kastelo“ (1926) kaj „La perdiĝinto“, nun konata sub la titolo „Amerika“ (1927), lian tutan postlasaĵon, kiun li savis. Dum la nazia regado apartenis F. Kafka al la malpermesitaj verkistoj.

Nur ekde la jaro 1945 lia verko trovis mondvastan resonon, de tiam ekzistas ankaŭ la vorto „kafkaeska“. Kiom forte la verkistoj estis influataj de li, montras letero de Hermann Kesten al Klaus Mann: „Mi havis nek la intencon verki simbolecan romanon nek postkafkai la verkiston Kafka, kiel la gazeto ‚New Yorker‘ riproĉis min...“

La tuta verkaro de Kafka provokis en la lastaj kvindek jaroj parte pro sia teksta nealireblo, sed ankaŭ pro rakontiste teknikaj precipaĵoj torenton de klarigoj. Tamen la pli novaj esploristoj de Kafka substrekas ĝis nun apenaŭ pritentatan dimension de la „kafkaeska“, tiun de la absurda groteska komikeco. Antaŭ tiu fono eblas tute novspece esplori la verkojn de F. Kafka. (S.E.F./ MAW)

tradukis Hans-Georg Kaiser

Hans-Georg Kaiser
Rimarkoj pri la enkonduko

Ĉar mi iam legis, ke Kafka legis siajn tekstojn antaŭ amikoj ofte kun granda ridado, kio min tiam tre pensigis, tio kondukis ankaŭ min al tute nova interpreto de la verkoj de Kafka, kaj tion mi kompreneble neniam forgesis dum mia tradukado. Oni ne povas kompreni la verkiston Kafka, se oni ne atribuas al li certan certan emon al absurde sarkasma humuro.

Kaj oni ankaŭ nepre devas scii, ke Kafka estis influata de la anarkiismo, sed lia anarkiismo estas tiel rafinita, ke eĉ anarkiistoj ofte misinterpretis lin. Kafka estis ofta vizitanto de anarkiista klubo en Prago, kie li aŭdis prelegojn, kiujn aŭdis ankaŭ Jaroslav Haŝek, jen plua fama vizitanto de tiu influriĉa klubo.

Estas vere, tiu, kiu ne scias ion pri Prago kaj la tempo de Kafka, ne bone povas tute enpenetri en la intencojn de la ŝajne „mistera“ Kafka, sed tamen ĉiu iel povas senti ilin.

Min lia moderneco, kiu tute ne sentiĝas kiel la ĉiutaga komenco de la deknaŭa jarcento, ĉiam denove perpleksigas; kion Kafka ne antaŭpensis pri literatura modernismo? Jen la kaŭzo, kial la dadaisto Grosz tiom admiris lin: „La punkolonio“ estas certe lia plej ŝokiga profetaĵo, tiu de la gulago kaj de ties teruraj sekvoj tutmonde.

Sed la verko de Kafka entenas ankaŭ jam certajn elementojn de la marksisma psikologio de Vilhelmo Reich, do li tute ne estis adepto de Freud, sed lin jam interesis la problemoj de la atomigita individuo en la amasosocio. Tio memoras min ankaŭ pri alia literatura giganto, pri E.A. Poe, kiu jam tre frue priskribis kiel la homo sin perdiĝas en la homamaso, kaj kiel la atomigita socio perdiĝas en senanima memdetruiĝo. La impresa ĉeĥa E- poeto Schulhof distingis sin per simila seniluzieco, kiu montras sin speciale en lia poemo: „Desperanto“, el la jaro 1911. (HGK)



Ligo

(romantraduko PDF)