La nekonata anĝelo
Hejmsopiro pri la arkianĝeloj!
Mi estis...
Rigardu min.
Vestita mi estas laŭ mondkura stilo,
la flugilojn oni vidas nenie je mi.
Neniu scias kia mi estis.
Ili ne konas min.
En la stratoj – kiu ankoraŭ memoras tion?
Firmaj ŝuoj estas nun miaj sandaloj.
Anstataŭ tuniko mi vestas min per tvidjako
kaj pantalono.
Diru al mi, kiu mi estas.
Kaj tamen mi estis...
Rigardu min.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser el germana versio de la hispana originalo
Rafael Alberti
Der unbekannte Engel
Heimweh nach den Erzengeln
Ich war...
Schaut mich an.
Gekleidet bin ich im weitläufigem Stil,
die Flügel sieht man mir nimmer an.
Niemand weiß, wie ich gewesen.
Sie kennen mich nicht.
In den Straßen - wer erinnert sich noch?
Feste Schuhe sind nun meine Sandalen.
Statt der Tunika trage ich Tweedjacke.
und Hosen,
Sag mir, wer ich bin.
Und dennoch, ich war...
Schaut mich an.
Aus dem Spanischen von Fritz Vogelsang
NOVA TESTAMENTO
LA EPISTOLO AL LA HEBREOJ
13
La fratamo daŭradu. 2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.
https://cezartradukoj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.