Hans-Georg Kaiser
Dum ni en taverno sidas...

taŭga kiel drinkkanto


Dum ni en taverno sidas
kaj soifon nian bridas,
nin la tuta mondo ravas,
teraj plagoj ne plu gravas.

Dum ni en taverno kantas,
nin demonoj ne plu hantas,
ni la vivon puran festas
kaj hepaton nian testas.

Dum ni en taverno mortos,
nin la drinkfratar' forportos,
nia tomb' barelo estos,
vinovero ĝin atestos.

Se l' ĉielo nin akceptos,
kelon novan ni elektos;
al taverno ni tuj iros
kaj liberon ĉiam spiros.

Estas la tavern' sanktejo,
vino nia sanktoleo,
kaj dum kantas la anĝeloj,
iĝas ĉiuj aĉoj beloj.

Estu laŭrokron' la ŝaŭmo
kaj la manifest' de Raŭmo.
Esperantovino gustas,
tio eĉ ĉiele ĝustas.

https://cezaroriginaloj.blogspot.de/