Eriko Pene
Diveno


Mi trinkis mian matenan kafon kaj divenis nenion malbonanan.
Sonoris sonorile.
Mi divenis ankoraŭ nun nenion malbonan.
La leterportisto alportis skribaĵon.
Divenante nenion malbonan,
mi malfermis ĝin.
Legeblis nenio malbona en ĝi.
Ha! mi elvokis: "Mia diveno ne trompis min."

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la germana poemkolekto "Hela kaj rapida"


Erich Mühsam
Die Ahnung

Ich trank meinen Morgenkaffee und ahnte nichts Böses.
Es klingelte.
Ich ahnte noch immer nichts Böses.
Der Briefträger brachte mir ein Schreiben.
Nichts Böses ahnend, öffnete ich es.
Es stand nichts Böses drin.
Ha! rief ich aus: "Meine Ahnung hat mich nicht getrogen."

Aus: Hell und schnell

Rimarkoj

Pene, anarkiisto, kiu estis unu el la plej konataj, kiuj ekzistis iam ajn en Germanio, kaj kiu havis kiel konata beletristo, amikojn en ĉiuj popoltavoloj, ne divenis, ke la nazioj iam murdos lin en prizono. Tial li ne forlasis sufiĉe frue Germanion.

En prizono la brunaj bestaĉoj puŝis gorilon en lian ĉelon, por ke tiu
ataku la verkiston Pene.. Sed la timigita besto ĉirkaŭbrakis la prizonulon Pene kaj premis lin al si, ĉar ĝi sentis, ke ne ĝi, la hombesto, sed la prizongardistoj estas la bestaĉoj. Kion fari? La bestaĉoj devis fine tamen pafmortigi tiun neobeeman anarkiiston, kiu ankaŭ en la prizono ne petis pri pardono pro tio, ke li estas "Mühsam".

Iam antaŭe li verkis la faman frazon, ke obei estas mensogi: "Sich fügen heißt lügen." Pene partoprenis kun la beletristoj Ret Marut (kiu poste famiĝis kiel B. Traven), Oskar Maria Graf kaj Gustav Landauer en la revolucio de Bavario, kiu havis la celon starigi komunuman interkonsilian socion surbaze de sovetoj.

Kio min je tiuj uloj ĉiam impresis, estis, ke ili preskaŭ ĉiuj havis multe da humuro... do, ili povis ridi, sed ili ankaŭ sciis dece morti, Landaŭer estis mortbatita surstrate de kriĉanta grego, kiam la revolucio en Bavario jam fiaskiĝis. (HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.de/