el Vikipedio


Daniil Charms
Optika iluzio


el la libro „Incidentoj“

Semjon Semjonoviĉ surmetis la okulvitrojn, rigardis al la pino kaj vidas, ke sur la pino sidas ulo, kiu etendas pugnon al li.

Semjon Semjonoviĉ demetas la okulvitrojn, rigardas al la pino kaj vidas, ke sur la pino sidas neniu.

Semjon Semjonoviĉ surmetas la okulvitrojn kaj vidas, ke sur la pino sidas ulo, kiu montras pugnon al li.

Semjon Semjonoviĉ demetas la okulvitrojn kaj vidas denove, ke sur la pino sidas neniu.

Semjon Semjonoviĉ denove surmetas la okulkvitrojn rigardas al la pino kaj denove vidas, ke sur la pino sidas ulo, kiu etendas pugnon al li.

Semjon Semjonoviĉ ne volas fidi tiun aperon kaj supozas, ke tiu apero estas optika iluzio.

(
1934)

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko de Ilse Tschörtner


https://cezartradukoj.blogspot.de/