Cezar
Maljunula plendo
Jun'
pro vanto kaj tro da sun'
nur ridas
pri mister' de l' Lun'.
Jun'
pro pigro kaj oportun'
ne revas
pri socikomun'.
Jun'
pro stult' kaj iluzi'
nur fidas
plu - pro spit' - al si.
PS: Libere laŭ ĉinaj versoj tradukitaj de Vejdo
Ĝoijgas min, ke vi instigis min al tiu poemeto.
Amike, Cez!
Via Cez!
Via Cez!
mi sentas min flatata, ke vi eĉ verkis poemeton por saluti min en tiu ĉi rondo. Tio estas eksterordinara. La enhavo de via dekses-silabo tre plaĉas al mi, tamen estu memgarda pri gloro, li havas ombran flankon, eventuale ankaŭ en Esperantio.
Tre amike, via Cez!
Sign-in to write a comment.