http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-klubo-krokodilo-rimpoemo.html


Cezar
Klubo "Krokodilo"


Krokodila Esperanto,
jen alia stranga vanto:
Oni gestas kaj balbutas,
sed aplombe eĉ kondutas.

Krokodila Esperanto,
jen nacia glorokanto:
Se klub' krokodilparolas,
Esperanto ne plu rolas.

La ŝatant' de Esperanto
refariĝu komencanto!
Ĉar, se krokodiloj regas,
tiuj nur neŭrozojn flegas.

PS:
http://www.ikso.net/kantaro/krokodilo