http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/12/cezar-muzika-karuselo-turnigas-karuselo.html




Cezar
Muzika karuselo


Turniĝas karuselo
en nia hejm' por ni.
Ne grandas, sed tre belas,
laŭ cirkofantazi'.

La lum' interne brilas
per eta bateri'.
Stelar' trembrile lumas;
tre bela iluzi'.

Muzik' ĝin akompanas;
jen kant' el Hispani'.
La sonoriloj tintas
en granda harmoni'.

Ĉevalo preterflugas,
kaj cigno kaj kamel',
ĝiraf' kaj elefanto
sub bluo de ĉiel'.

Jen sledo kaj kaleŝo,
kaj ŝip' kaj zepelin'.
plu fajrbrigada aŭto,
lokomotiv' ĉe l' fin'.

Turniĝas karuselo
en nia hejm' por ni.
Ne grandas, sed tre belas,
laŭ cirkofantazi'.