http://traven-esperanto.blogspot.de/2013/06/citajoj-el-la-romano-la-marso-en-la.html




B.Traven

La marŝo en la regnon de l' mahagono

B.Traven: Marŝo en a regnon de l' mahagono (PDF)


(Jen romano el la sesvoluma mahagonociklo)



Pri regadaj sistemoj kaj la rajtoj de

individuoj

Registaroj kaj publikaj estraroj estas nur tiukaze petataj pri subteno, se estu praktikata perforto de la persono aŭ de la rajtoj de individuo. La individuo ne havas rajtojn, se la ŝtato volas fari negocojn. Sed kiu estas la ŝtato? Kaj kiu estas tiu, kiu tenas sian personan opinion por la sole ĝusta, laŭ kiu la bonfarto de la ŝtato estu juĝata? Estas individuo aŭ duona dekduo da individuoj, kiuj interkonsentiĝis pri tio, kio estu utila al la ŝtato kaj al la nacio. Estas ĉiam la individuo, kiu estas perfortata, se eta grupo da demagogoj havas sufiĉe da brutaleco kaj konvinkoforton, por altrudi al ĉiuj aliaj iun sistemon. Kiel la sistemo nomiĝas estas egale. Ĉu iu sistemo estas utila aŭ malutila, dependas ne de la sistemo mem. Laŭ ĉiu sistemo popoloj povas esti administrataj por ties bonfarto aŭ por ties malfeliĉo. Dependas de la individuoj, kiel ili realigas tiun aŭ ĉi tiun sistemon; ĉar ekzistas nek bonaj nek malbonaj regadaj sistemoj. Kaj ne ekzistas sistemo, kiun ajn predikas la propagandistoj el tiu aŭ tiu sistemo, kiu povus feliĉigi kaj kontentigi eĉ nur kvaronon de la homoj, kontraŭ kiuj la sistemo estu praktikata.

el ĉapitro 4/4

Pri spertoj kaj ilia uzado

Je kiu maniero homo faras spertojn, ne estas grave. Grave estas, ke li entute gajnas spertojn kaj ke li uzas tiujn spertojn je sia bono. Estas tute ne mirige, ke homo de tempo al tempo , aŭ eĉ ofte, spite al ĉiu vivosperto ĉiam denove faras la saman stultaĵon, kiu estas la elirpunkto de lia unua kaj per tio de ĉiu plia sperto. Popoloj agas same. De dekmil jaroj la popoloj scias, ke militoj ne estas solvo por io, sed nur la komenco de novaj konfuziĝoj, kaj tamen ili faras ĉiam denove militojn kaj havas neniun alin penson ol entrepreni kaj akceli tion, kio neeviteble devas konduki al nova milito. La unuan stultecon, kiun faras homo, kaj kiu rolas kiel la elira punkto de liaj spertoj, estas kutime lia plej granda malforto, kaj tial li ne povas fuĝi ĝin, sed ripetas ĝin ĉiam denove.

El ĉapitro 6/2

Ĉia potenco baziĝas je agnosko

Sed ĉia potenco baziĝas je agnosko. Ne estas potenco, kiu ekzistas el si mem kiel ĉiam plu naskiĝanta universo. Neniu diktatoro estas tiom potenca, ke oni ne povas ĉirkaŭiri lian potencon. Neniu diktatoro povas ordoni tie, kie la volo obei al li ne ekzistas. Skurĝoj, prizonoj kaj mortpunoj havas siajn malvastajn limojn; ĉar la volo al neobeado, la volo rezisti al perforto estas senfine pli forta ol la volo ataki, aŭ la volo praktiki perforton. Tial neniu diktatoro povas konduki aliajn ĝis la fino. Ĉiam li devas translasi ĝin al posteuloj, kiuj sufokiĝas je lia diktato.

el 6/3

La rezisto kontraŭ diktaturoj neniam

ĉesas tute

Ne ekzistas ekzemplo por tio, ke oni povas tiom longe skurĝi kaj tiom longe subigi homojn, ĝis ili fine rezignas pri ĉia penso pri rezisto. Ju malpli da cerbo reganto havas des pli li provas malebligi per perfortaj disponoj rezistojn. Eĉ sub la plej senrespekta diktaturo, kiun povas praktiki potenchavulo, restas kvinono de la popolo neatingebla. Tiu kvinono estas ne la plej malbona kvinono de popolo. Tuj kiam la tiraneco nur iom malfirmiĝas, kreskas la kvinono je kvarono. Diktatoroj, vivas, ĉar ili ĉiam devas labori per subpremo de la gazetara kaj parola libero, en blindeco. Se la dikatoro estas involvata en militon aŭ nur en malcertecon de la ekstera politiko, jen estas la la neatingebla kvinono, kiu zorgas por lia pereo.

el 6/3

Diktaturoj ĉiam finiĝas en kaoso

Kaj ĉar ribelantaj proletoj ĉiam emas al tio, detrui tion, kio proksimas, se ili supozas, ke ili ne plu povus elteni la penegojn, tial dikaturo estas tiom danĝera por la ĝenerala bonfarto de popolo. La diktaturo donas al tiuj, kiuj sentas sin subigitaj neniun okazon trankvile debati kaj intertrakti kiel sistemo, kiu ŝajnas maljusta al parto de la popolo, forigeblas aŭ plibonigeblas, sen tio ke ĉe eksplodo de ribelo tiom da damaĝo ekestas, ke ankaŭ tio estas detruata, kio nemalhaveblas por la sana plua ekzisto de civilizacio. Diktaturoj finiĝas ĉiam en kaoso. Kaj la kaoso estas des pli granda, ju pli longe daŭris diktaturo. Sed ĉiu diktatoro pensas, ke lia diakturo estos escepto. Kaj ĉu diktaturo al la homaro volas altrudi novan sistemon, aŭ ĉu diktaturo refreŝigas malnovan kaj putriĝantan sistemon, nove orumitan, kaj en nova kadro komandas ĝin al la homoj, ne faras diferencon. La sekvoj estas ĉiam la samaj, ĉar la homoj ĉiam restas samaj al si, ĉar neniam sukcesas, ke eĉ nur tri kvaronoj de la homoj de la sama popolo agnoskas certan opinion aŭ ideon aŭ akceptas certan programon. Ĉar ĉiu homo rilate al tio, kio povas fari lin feliĉa kaj kontenta, kaj laŭ kiuj leĝoj li kaj liaj najbaroj estu regataj, havas sian propran opinion. Tial li estas ja homo; ĉar nur bestoj kontentas aŭ almenaŭ ŝajne kontentas, se ili havas sian regulan manĝon kaj la liberon ĉeokaze naski idon.

el 6/3