Ĉiu floro
Ĉiu floro, ĉiu floro,
floras rave kun fervoro,
en la temp' de l' ĝusta horo
eĉ en iu homa koro.
Flor' salutas nin per kronoj,
buntkolore antaŭ fonoj.
Floroj estas plu admonoj
al pacem' kaj softaj sonoj.
Kelkaj ege ebriigas,
kelkaj torĉe nin instigas.
Per bunteco flor' intrigas
kaj per sorĉo nin religas.
Ĉiu floro, ĉiu floro
floras rave kun fervoro
en la temp' de l' ĝusta horo
eĉ por homo en adoro.
Rimarko: Mi ĵus rearanĝis mian floralbumon kaj aldonis novajn muziktitolojn. Multe da plezuro ĉe la rigardado.
Sign-in to write a comment.