Mozarto
Pianokoncerto Nr-o 21
KV 467: Dua movimento



Mozarto verkis kaj ludis tiun koncerton dum la kulmino de sia populareco en la jaro 1785. Ĉar ĝi estis uzata kiel muziko en la filmo "Elvira Madigan" el la jaro 1960, ankaŭ la koncerto de tempo al tempo estas tiel nomata. La lanta dua frazo estas unu el la plej belaj ekzemploj por la eleganteco kaj profundeco de la muziko de Mozarto. Sed spite al la romantika brilo ĝi estas tute ne nur idilio. La plukitaj violonoj urĝas antaŭen kaj subitaj orkestraj akcentoj enkapigas mornajn pensojn, kiuj ĵetas ombrojn sur la delikatajn violonsonojn. La aŭdanto eksentas, ke post la komenca sento de agrabla intimeco subite aperas minacoj antaŭ ol rekreos la finparto la melankolian gajecon de la komenco.

Mi ensorĉigas tiu grandioza muziko ĉiam denove. Kiu nur unufoje en sia vivo tion aŭdis, ne vivis vane. Pro tiu muziko oni povas ekkompreni, kial iu malnovgreka dramisto verkis: "Jen homo, kiel grandioza tio sonas!" Hodiaŭ ni bedaŭrinde ofte havas la amaran senton, ke la homoj estas nur fiaj sangosoifaj bestaĉoj. Sed ne lasu erarigi vin, leganto, Mozarto estas bonega ekzemplo, ke homoj povas krei anstataŭ aĉoj ankaŭ tute beatigajn momentojn en nia vivo. Kiun vojon homo iru, decidas ĉiu homo mem. Flugu kiel Ikaro aŭ rampu kiel sklavema vermo, tute laŭ via imago. Sed la violonoj kaj pianoj de Mozarto estas certe pli noblaj helpiloj por serena kunsentema homo ol armiloj, kiuj taŭgas nur por detrui vivojn kaj la mondon. (HGK)




https://cezarmuziko.blogspot.com/