Cezar

Floroflustrado


Se zefiro softe blovas,
floroj kapojn flustre movas;
bel-odore riverencas.
Mi, la adorant', ekpensas.

Mi, artisto dum mi fotas,
multajn ravajn florojn notas.
En natur' mi estas hejme,
ensentiĝas senprobleme.

Mi prefere estus floro,
eĉ se nur dum unu horo.
Mian kapon mi balancus
kaj kun la zefiroj dancus.

Mi por belo nur ekzistus
kaj al ĉiu senc' rezistus.
Inter floroj - mem flustreme -
mi min sentas tute hejme.