Hans-Georg Kaiser
Trezorserĉado I
Kie estas la trezoro?
Ĉu en mejlojn fora for'?
Ĉu en kav' 'el pura oro?
Pro trezorserĉado,
iĝis mi eĉ ornomado.
Mi dum jaroj serĉis ĉie,
sed mi trovis ĝin nenie.
Vane serĉis mi en maro,
sablon lavis eĉ dum jar',
estis ĉiam vana faro.
La trezoro fia
faris min nur orebria.
Tamen trovis sin trezoro –
post fosad' – en mia koro.
Hans-Georg Kaiser
Trezorserĉado II
Poemoj miaj parte ne tre bonas.
Mi scias tion, ho, sinjor'.
Sed mi ja ĉiutage min admonas
pli bone verki kun fervor'.
Kaj tial mi Pegazon plu ekspronas,
sekvas la majstrojn kun ador'.
Mi ĝoje provas, ion novan donas,
trezoron certan el la kor'.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.