Cezar
Ankro kaj ĉeno

Marist' veturas sur la mar'
sen lia amikin'.
Sed ankris li ĉe ŝi dum jar'.
ĉar ĉenoj logis lin.

Nu, ĉeno estis ŝi por li,
nur foje ankaŭ ben'.
Sed sur la maro nur por si,
li revas pri la ĉen'.

Ŝi estis longa kiel ŝnur',
amore tenis lin.
Li estis luda ankro nur
kun magra in' sur sin'.

Sed mankas ŝipe ankroĉen'.
ne eblas ankrohor'.
La ŝipon levis flus' sen pen'.
Ĝi drivis gaje for.

"Mi estas via belulin'
sur vasta vasta mar',
mi, ho marist', nur amas vin",
flustras la ŝip' kun kar'.