I. Stumpvortoj

La Fundamento havas jenajn ekzemplojn. La kolonoj signifas: plena formo, statuso de la plena formo, mallonga formo, statuso de la mallonga formo:

aŭtomobilo OA 1 → aŭt[omobil]o → aŭto OA 8
fotografaĵo FE 32.4 → fot[ografaĵ]o → foto OA 9
kinematografio OA 8 (en la dif.) → kin[ematografi]o → kino OA 8
omnibuso OA 1 → [omni]buso → buso neoficiala, vorto fremda laŭ R 15
aŭtobuso OA 8 → [aŭto]buso → buso neoficiala, sed vorto fremda laŭ R 15

Iom alie estas :
taksametra aŭtomobilo neoficiala → taksio OA 9

Al tiuj okazoj aldoniĝas kelkaj fruaj landnomoj, kie la elemento „land“ elfalis:
Perulando [Z, LR 18 A, let. al Fruictier (1902), OV p. 426] → Peruo [OA 8]
Sudanlando [Rhodes 1908, 527] → Sudano [OA 8].
La Dua Libro (DL 1888) krome havas: tagmanĝi ← tagmezmanĝi [DL 16.10].

II. Mallongigoj

La Fundamento. enhavas du oficialajn mallongigojn. Ili estas skribitaj kun punktoj post ĉiu litero kaj spacetoj inter la literoj:

  • „t. e. (= tio estas)“ [FE 14.7]. „t. e.“ jam troviĝas en DL 7.1 de 1888 kaj la samjara DL-Ald 2.1; kaj
  • „k. t. p. (= kaj tiel plu)“ [FE 30.10].

Lingva Respondo de Zamenhof el 1893 jam notas mallongigojn por naŭ esprimoj:

LR 66 B (1893): „La signifo de la mallongigoj estas: t. e. = tio estas; k. c. = kaj ceteraj; k. t. p. = kaj tiel plu; e. = ekzemple [ne plu kutima, nun: ekz.]; s-ro = sinjoro; d-ro = doktoro; frl. aŭ f-ino = fraŭlino; s-rino = sinjorino, n-ro = numero.“ [Esperantisto 1893, p. 96 = PVZ III, 110].

Sen spuro de dubo: Mallongigoj estas laŭfundamentaj, do ĝusta Esperanto.

III. Ellasoj (elipsoj)

La tria maniero iel "ŝpari" silabojn kaj literojn estas t.n. elipsoj. Estas pluraj, eĉ multaj, ekzemploj en FdE, i.a.:

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn) [FE 18.10].
  • Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (...) [FE 27.4]. ← Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri [la vorton] „l’”
  • mia frato kaj fratino [FE 36.7] ← mia frato kaj [mia] fratino

IV. Kiel tio koncernas al la vorto "Interreto"?


En la lasta blogero ni pripensis, ĉu temas eble pri kunmetaĵo laŭ R 11, do Inter/ret/o. Sed tio nur malbone klarigas ĝin, ĝi nome ne harmonias kun la kutima signifo de la prepozicio inter. Eble oni pli konvinke interpretas ĝin ne kiel kunmetaĵo, sed kiel formo kun ellasitaj elementoj:

internacia reto (de komputiloj) → inter[nacia ]reto → interreto

Ĉu la inter en interreto eble estas ne la Fundamenta prepozicio inter, sed eksterfundamenta stumpvorto por inter/naci/a? Laŭ tiu modelo ni do havas ekzemple

internacia komerco → interkomerco
internacia foiro → interfoiro
internacia magazeno → intermagazeno

Kaj se estas tiel - ĉu tiuj (kaj tiaj) vortoj estas ĝustaj laŭ la Fundamento? La apliksfero estas giganta. Jen nur kelkaj malmultaj por stimuli pripensadon kaj diskuton:

Mallongigo : baza vorto - derivaĵo - mallongigo - ekzemploj (fontoj)

bio- : biologi-o (OA 1) - biologi-a - bio (logi-a) - bioagrikulturo (Mon), biodizelino (Mon), bioenergio (Mon), biogaso (Mon), bioindustrio (Mon), bionafto (E), bioprodukto (Mon), bioritmo (E), biosintezo (Mon), bioteknologio (Mon), biovino k.m.a.

e- : elektronik-o (OA 8) - elektronik-a - e (lektronik-a) - e-komerco, e-libro, e-PIV

eko- : ekologi-o (OA 9) - ekologi-a - eko (logi-a) - ekobredado (E), ekokonscienco, ekokultur(ad)o (E), ekonutraĵo (E), ekopartio, ekoturismo (E) k.m.a.

geo- : geografi-o (FE 3) - geografi-a - geo (grafi-a) - geobiologio, geobotaniko, geosciencoj, geosfero, geostrategio, geozoologio k.m.a.

maksi- - maksimumo (OA 3) - maksimum-a - maksi (mum-a) - maksibotelo, maksijupo

mini- - minimumo (OA 3) - minimum-a - mini (mum-a) - minidisko, minijupo

soc- - socialismo - socialism-a - soc (ialism-a) - soc-ekonomio, soclando (Ondo)

Pliajn ekzemplojn (pseŭdo- pseŭdoprefikso, pseŭdosufikso [Z], tele- telereglilo ← tele[komunika] reglilo k.a.) vd. en tiu malnova blogero el 2011.

V. Epilogeto: La ironio de la "Inter/ret/o"

Mi ne scias, kial esperantistoj ne simple transprenis la internacian vorton Internet/o. Ĉu eble ĉar ĝi estas angla, ĉu eble por eviti la pure teorian misanalizon Inter/net/o, t.e. por eviti la homonimecon (samformecon) kun la Esperanta vorto net-. La ironio estas, ke tiel ili kreis novan samforman, sed malsamsignifan homoniman paron, nome

  • inter (prepozicio) kaj
  • inter- (stumpvorto por internacia)

Kaj tiu paro ja povas kaŭzi kaprompiĝon en la praktiko. Se vi ne kredas, legu la artikolon pri inter en e-PIV kaj miru, kiel ĝi baraktas por iel, tamen fine nekonvinke, klarigi la uzon en tiaj vortoj kiel Inter/ret/o.

Sed ankoraŭ ni ne scias: Ĉu tiaj stumpvortoj estas ĝusta Esperanto laŭ la Fundamento? Kiu helpos al ni?

-------------------------------------------

P.S. Andreas jam verkis pri la temo, same en 2011. Nepre releginda.