J, Ĵ

Jj - y (yeux) | y as in “yoke“ | j | й | j [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … jo ... [FE 1]. — jo [OA 7] = nomo de la litero j, dektria litero de la Esperanta alfabeto. — Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32.

Ĵĵ - j | z as in “azure“ | sh, j | ж | ż [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … ĵo ... [FE 1]. — ĵo [OA 7] = nomo de la litero ĵ, dekkvara litero de la Esperanta alfabeto. — Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32.

j - marque le pluriel; ex. hom’o homme ― hom’o’j hommes | sign of the plural; e. g. patr’o father ― patr’o’j fathers | bezeichnet den Plural | означаетъ множественное число | oznacza liczbę mnogą. — j - marque le pluriel | sign of the plural | bezeichnet die Mehrzahl | означаетъ множественное число | oznacza liczbę mnogą [FE 7].

ja - en effet, de fait, donc, n’est-ce pas | indeed | ja, doch | вѣдь | wszakźe. [AK 1914]: emphatic particle. — La mastro de l’ alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, ... [DL 17.2.13]. En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj ĉian [post 1888 ĉiam] trakurus tra tie [DL 17.3.9]. „Kio tio ĉi estas?“, diris li, kian [post 1888 kiam] li eliris en la lumon de l’ suno, „mi ja ne havas ombron! ... [DL 17.6.2]. „Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!“ diris la ombro, sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj ... [DL 17.16.1]. ... sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti ian [post 1888 iam] vi ja devas [DL 17.16.3]. Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉian [ĉiam] amas sian patrujon [DL 17.16.4]. „Ha, ĝi estas efektive vi!“ diris la instruitulo. „Ĝi ja estas multege mirinda! Nenian [Neniam] mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo! [DL 17.17]. „Kiel vi povas tiel paroli!“ diris la instruitulo, „de ia ŝuldo tie ĉi ne povas ja tute esti parolo. ...“ [DL 17.19.1]. „Unu vorto—unu ombro!“ diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli [DL 17.22]. Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj [DL 17.47.6].

jaguar’ [OA 1] jaguar | jaguar | Jaguar | ягуаръ | jaguar.

jak’ - veste | jacket | Jacke | куртка | kurtka, kaftanik. {VEST}

Ĵaket’ [OA 3.2] jacket | jaquette | Jackett | sayo | jaqueto | giacchetto | --- {pola traduko mankas}.

ĵaluz’ - jaloux | jealous | eifersüchtig | ревнивый | zazdrosny. — Ĵa-lú-za [FE 2].

jam - déjà | already | schon | уже | juź. — jam - déjà | already | schon | уже | juź [FE 6]. — Jam [FE 2]. — Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: ... [A 2.1]. ... la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, ... [A 3.3]. ... ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata [A 4.3]. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun ... [A 7.1]. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]. ― La infano jam ne ploras [FE 6.2]. La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo [FE 10.3]. Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian [FE 18.16]. Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? ― Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos [FE 20.7-8]. La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas [FE 22.8]. Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron) [FE 24.4]. Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron) [FE 24.6]. Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita [FE 25.6]. Se li jam venis, petu lin al mi [FE 26.21]. Jam estas tempo iri domen [FE 28.6]. La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj [FE 30.2]. Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [FE 38.3]. Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego [FE 38.9]. — Rim.: [Lingva Respondo 123] „... La esprimon ‚ne jam’ (kiu signifas ion tute alian ol ‚jam ne’) mi [= Z.] tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ ĝi mi konsilas uzi ‚ankoraŭ ne’. ...“ [Respondo 26, La Revuo, oktobro 1907].

Januar’ - Janvier | January | Januar | Январь | Styczeń. — Januaro - Janvier | January | Januar | Январь | Styczeń [FE 12]. — [UL]. — [DL]. ― Januaro estas la unua monato de la jaro, ... [FE 12.13].

japan/o [OA 9] 1 Ano de la ĉefgento de Japanujo. 2 (vastasence) Japanujano. Japan/uj/o. Lando en orienta Azio, insuloĉeno inter Pacifiko kaj la Japana Maro. Internacia landokodaĵo: JP.

jar’ - année | year | Jahr | годъ | rok. — jaro - année | year | Jahr | годъ | rok [FE 12]. ― Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua [FE 12.13]. La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro [FE 12.14]. Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12.19]. Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron [FE 14.5]. Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro [FE 14.12]. Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [FE 25.10].

miljaro ― Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron [FE 14.5].

super’jar’ - année bissextile | intercalary year | Schaltjahr | високосный годъ | rok przestępny [UV super].

ĵargon’ [OA 1] jargon | jargon | Jargon | жаргонъ | żargon.

jasmen’ - jasmin | jasmine | Jasmin | жасминъ | jaźmin {BOT}.

ĵaŭd’ - jeudi | Thursday | Donnerstag | четвергъ | czwartek.

ĵaz/o. [OA 9] Muzikspeco kreita en la 1920aj jaroj en suda Usono, karakterizata ĉefe de improvizado kaj de sinkopa ritmo.

je - se traduit par différentes prépositions; sa signification est toujours aisément suggérée par le sens de la phrase | can be rendered by various English prepositions | kann durch verschiedene Präpositionen übersetzt werden | можетъ быть переведено различными предлогами | moźe być przetłomaczone za pomocą róźnych przyimków. — je - se traduit par différentes prépositions | can be rendered by various prepositions | kann durch verschiedene Präpositionen übersetzt werden | можетъ быть переведено различным предлогами | może być przetłomaczone za pomocą różnych przyimków [FE 23]. — La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi [FE 23]. Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon) [FE 29]. Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon) [FE 29]. Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon) [FE 29]. El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon [FE 29]. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”) [FE 29]. ... glaso da vino estas glaso plena je vino [FE 32]. Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto [FE 32]. — enu’o je la patr’uj’o, regret de la patrie | a longing for one’s fatherland | Sehnsucht nach dem Vaterlande | тоска по родинѣ | tęsknota za ojczyzną [G 14]

jen - voilà, voici | behold, lo | da! siehe! | вотъ | otóź. — jen - voici, voilà | behold, lo | da, siehe | вотъ | otóż [FE 6].

jen ― jen - tantôt ― tantôt | sometimes ― sometimes | bald ― bald | то― то | to ― to.

jes - oui | yes | ja | да | tak. — jes - oui | yes | ja | да | tak [FE 21]. — Jes [FE 2] — Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ... [A 4.7]. — “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon [FE 21.2]. — Ĉu oni povas diri: helpi la fraton (anstataŭ: al la frato), ...? Jes; ĉar se la senco ne montras klare, ... [DL 8]. Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankoraŭ revenos [DL 17.14]. ... nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, ... kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!“ diris li ŝerce [DL 17.5]. Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. „Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!“ [DL 17.5]. „Kun kiu mi havas la honoron paroli?“ demandis la instruitulo. [14] „Jes, mi tiel ankaŭ pensis“, diris la eleganta homo, „ke vi min ne rekonos! [DL 17.15].

jesa ― Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? [FE 31.18].

jes’ig’ - confirmer | confirm | bestätigen | подтверждать | potwierdzać.

Jesu’ [OA 3.2] Jesus | Jésus | Jesus | Jesus | Jesus | Gesu | --- {pola traduko mankas}.

ĵet’ - jeter | throw | werfen | бросать | rzucać. — ĵeti - jeter | throw | werfen | бросать | rzucać [FE 14]. — Ĵé-ti [FE 2]. ― Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn [FE 14.14].

disĵeti ― Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro [FE 42.3].

elĵetante ― “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon [FE 21.2].

elĵetita — Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj ... [A 8.3].

jezuit’ [OA 1] * jesuite | Jesuit | Jesuit | езуитъ | jezuita.

jod’ [OA 1] iode | iodine | Jod | іодъ | jod.

Johano ― La mano de Johano estas pura [FE 8, mankas en UV]. ― Mi konas Johanon [FE 8]. ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38]. — Johan’ {deklarita Fundamenta de} [OA 7] (vira antaǔnomo)

Johanĉjo, Joĉjo [FE 38]

ĵoke/o. [OA 9] Rajdisto en ĉevalaj vetkuroj.

ĵongl’ - bouffonner | juggle | gaukeln | фокусничать | kuglować. — [AK] jongler.

Jork’ - Nov-Jork - New York [UV an’] ― Nov-Jorko - New York [FE 37 an’ angla].

Nov-Jork’an’ - New Yorker [UV an’ angla] ― Nov-Jorkano - New Yorker [FE 37 an’ angla].

Jozefo ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato [FE 22, mankas en UV]. — Jozef’ {deklarita Fundamenta per} [OA 7] (vira antaǔnomo).

judes - plus ― plus | the ― the | je ― desto | чѣмъ ― тѣмъ | im ― tem. — Ju [FE 2]. — the ... the ― ju ... des [UV des].

jubile’ [OA 1] * jubilé | jubilee | Jubiläum | юбилей | jubileusz.

Jud’ [OA 3.2] jew | juif | Jude | judio | judeu | giudeo, ebreo | zyd.

ĵud/o. [OA 9] Luktosporto dupersona, origine el Japanujo, en kiu oni provas faligi la kontraŭulon per specialaj ĵetoj, kruroblokadoj k.s.

Judaism’ [OA 3.2] judaism | judaïsme | Judentum | judaismo | judaismo | giudaismo | judaizm.

jug’ - joug | yoke | Joch | иго | jarzmo.

juĝ’ - juger | judge | richten, urtheilen {de 1901: urteilen} | судить | sądzić. — juĝi - juger | judge | richten, urtheilen {de 1901: urteilen} | судить | sądzić [FE 22]. — [AK] {en} judge (vb.). ― Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto [FE 22.16].

juĝoto ― Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto [FE 22.16].

prijuĝado — ... fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].

jugland’ - noix | walnut | Wallnuss | грецкій орѣхъ | orzech włoski. {BOT} — [AK] noix (du noyer).

juk’ - démanger | itch | jucken | зудѣть | swędzić.

Juli’ - Juillet | July | Juli | Іюль | Lipiec.

jun’ - jeune | young | jung | молодой | młody. — juna - jeune | young | jung | молодой | młody [FE 10]. — juna - jung [FE 37 ul’] ― Jen estas la kajero de la juna fraŭlino [FE 10.4]. Rakontu al mia juna amiko belan historion [FE 10.6]. El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10.18]. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11.3]. Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna [FE 13.1]. ... ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino [FE 15.6]. La juna vidvino fariĝis denove fianĉino [FE 33.22]. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [FE 36.4].

junulo ― junulo - Jüngling [FE 37 ul’]. ― La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj [FE 39.14].

maljuna — La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ... [FE 11.2]. Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna [FE 13.1].

maljunulo ― Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis [FE 39.4].

jung’ - atteler | couple, harness (vb.) | spannen (z. B. Pferde) | запрягать | zaprzęgać.

Juni’ - Juin | June | Juni | Іюнь | Czerwiec.

juniper’ - genevrier, genièvre | juniper | Wachholder | можжевельникъ | jałowiec {BOT}.

junk’ [OA 1] jonc | rush (bot.) | Binse | | sitowie.

jup’ - jupe, jupon | petticoat | Frauenrock, Unterrock | юбка | spódnica {VEST}.

ĵur’ - jurer | swear | schwören | клясться, божится | przysięgać.

jur’ – [mankas en UV] — Jur’ [OA 3.2] jurisprudence, science of law, law | science du droit, droit | Jurisprudenz, Jura | jurisprudencia, derecho (ciencia) | direito (sciencia) | giurisprudenza | --- {pola traduko mankas}. . — jur/o (3) [OA 8].

juristo — Ju-ris-to [FE 2, mankas en UV]. Juristo [FE 4]. — jurist’ [OA 1] * juriste | jurist | Jurist | юристъ | prawnik.

ĵurnalo — Ĵur-nálo [FE 2, mankas en UV]. — ĵurnal’ [OA 1] * journal | journal | Journal | журналъ | dziennik. — ĵurnal/o (1) [OA 8].

ĵus - justement, à l’instant | just, exactly | soeben | только что | wlaśnie, tylko co. — [AK 1914] just (adv. of time) | soeben, gerade, just. — Ĵus [FE 2].

just’ - juste | just, righteous | gerecht | справедливый | sprawiedliwy. — justa - juste | just, righteous | gerecht | справедливый | sprawiedliwy [FE 37]. — Jús-ta [FE 2]. ― Nia provincestro estas severa, sed justa [FE 37.6].

juvel’ - bijou | jewel | Edelstein | драгоцѣнный камень | kamień drogi.