Kazimierz Bein tradukis kelkajn "Elektitajn fabelojn" de l' fratoj Grimm jam en 1906. Ĝi estis ofte reeldonita dum la sekva jarcento. Se fabelon ni trovas en tiu klasika kolekto, ni do simple povas transpreni la tieajn esperantigojn. Tia estas la kazo de Feliĉa Joĉjo - Hans im Glück. Kompreneble aliaj esperantigoj estas penseblaj, ekzemple "Haĉjo en feliĉo". Ĉu pli bona? Hans jam estas familiara, amika formo de Johann, do Joĉjo bone redonas Hans. Haĉjo estas duobla familiarigo, mi tradukus per Hänschen. Krome ĝi estas neinternacia, male al Johano (eĉ Fundamenta vorto). Probable oni ankaŭ trovas argumentojn por "Haĉjo en feliĉo". Mia persona prefero tamen estas gardi kaj transpreni la malnovajn formojn de antaŭ cent jaroj. Mi kutime ne ŝatas malnovajn fabelojn tradukitajn per moderna lingvaĵo. Sed mi konsentas, ke tio estas tre persona, ne vere racia argumento.

Jen do listeto germana - esperanta laŭ la traduko de Kabe de 1906:

Kiel ajn, Kabe ne tradukis Rumpelstilzchen kaj ni do devas mem trovi solvon. La vorto ne plu estas senpere komprenebla. -chen estas la germana diminuitivo (-et). -stilz donis la esperantan vorton stilzoj, do tiuj iriloj, longaj stangoj per kiuj oni kvazaŭ longigas la krurojn, ofte uzataj kiel infana ludo. Sed la germana Stelze estas pli vasta, ĝi signifas (aŭ signifis) ankaŭ (ligna) fosto, (tablo-) kruro, stango. Rumpel(n)- fine signifas fari obstuzan bruon, pumpumi. Rumpelstilzchen do estas la nomo de malica koboldo, kiu renversas seĝojn kaj tablojn, faligas telerojn, bruas sur la ligna planko kaj simil-maniere ĝenas homojn. Temas pri pumpumanta fantomo (poltergeist).

Ni do povas adapti la originan (germanan) nomon al Esperanto, kiel faris la angla (Rumpelstiltskin) nederlanda (Repelsteeltje) kaj portugala (Rumpelstichen). Tio donus ekzemple Rumpelstilĉjo el nia titolo. Ni ankaŭ povas "traduki" ĝin, ekzemple al Pumpumuleto. Tiel faras aro de aliaj lingvoj, i.a. la franca (Perlimpinpin), itala (Tremotino) kaj finna (Tittelintuure), vd. en la angla Vikipedio. Kaj probable ekzistas ankoraŭ tute aliaj solvoj, pri kiuj ni ne jam pensis.

Kiel ni do faru?