Pro packapo kaj pachoro kaj aliaj surprize multaj religiaj alludoj en la Fundamento ni tuj havas suspekton kaj do kontrolas en la Biblia Vortaro (1975-1984):

Blanka - Koloro, kiu estas simbolo de ĝojo (Koĥ 9:8), ĉasto (Jes 1.18) kaj ĉiela gloro (Mar 16:5, Ap 3:5; 19:14). La Biblio akcentas brilon kaj blankecon de estaĵoj venintaj el ĉielo (Jeĥ 9:2; Luk 24:4; Ag 10:30; Ap 4:4), Sanktuloj post purigo de pekoj (Jes 1:18; Psal 51:9 [legu 51:7]) kaj blankigo en sango de la Ŝafido formos blankan sekvantaron de la Venkinto (Ap 3:4s; 7:14).

Jen la citaĵoj enhavantaj blanka kaj neĝo:

Jes 1.18: Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.

Psal 51:5-7:

  • 5. Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
  • 6. Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
  • 7. Senpekigu min per hisopo [1], kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

Jen ĝi do. Zamenhof estus povinta klarigi la vorteton ol en § 3 FG per iuj infanecaj frazetoj kiel "kato estas pli granda ol muso" aŭ "leporo estas pli rapida ol testudo" aŭ iun el la 16 frazoj kun pli ... ol en la Ekzercaro. Sed tion li ne faris. Li alludis al la Bibliaj Psalmoj kaj per la ekzemplo diras al la leganto: "Mi konscias, ke mi estas eraranta kaj pekanta homo. Sed vi, mia Dio, kaŝe inspiris min al tiu ĉi verko. Se vi subtenas min, kaj purigas mian koron kaj strebon, mi ne eraris kaj sukcesos." La lingvo-klariga ekzemplo "pli blanka ol neĝo" estas tre densigita kaj reduktita kaŝa preĝo. Zamenhof petegas Dian subtenon por sia entrepreno, farita kun sincero kaj "vero en la koro".

Tre probable multaj el liaj samtempuloj ankoraŭ komprenis la alludon. Verŝajne ankaŭ la (katolikaj aŭ judaj) aŭtoroj de Plena Vortaro (PV 1930). Ĉu ili pro tio intence ellasis ĝin, ĉar tro religia lingvaĵo por vortaro de socialistaj "klas-batalantoj"? Kiel ajn: la ekzemplo "pli blanka ol neĝo" ĝis hodiaŭ mankas eĉ en la posteulo de PV, nome en nia nuna Plena Ilustrita Vortaro (PIV 2002, 2005).

------

[1] Hisopo - Nekonata vegetaĵo, malgranda kaj bonordora, kreskanta sur muroj (1 Reĝ 5:13). Eble kaporo aŭ specio de sovaĝa majorano. Izraelidoj uzis ĝiajn branĉojn ĉe aspergado de pordoj per sango de ŝafido antaŭ eliro el Egiptio (El 12:22), ĉe ceremonio de purigado de lepruloj kaj iliaj loĝejoj (Lev 14:4.51) kaj ĉe oferoj (Nom 19:6). ... (Biblia Vortaro 1975-1984).