1. Ni ekflaras la ĉasotaĵon

La vortara fonto estas - kiel prave indikas Christaller 1923 - la Teknika kaj Teknologia Vortaro Franca-Esperanta (VTT) de Ch. Verax de 1907:

1907: Mâtin (zool.) * laniario (canis laniarius).

La steleto signifas "ĝis nun malvasta uzo, mankas ankoraŭ definitiva akcepto, tamen uzebla, ĝis kiam oni trovos pli bonan vorton".

Boirac transprenas ĝin en sia Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca de 1909:

1909: Laniario (V.) (zool.) speco de hundo (canis laniarius), kort-hundo - mâtin.

Verax ripetas ĝin en sia Enciklopedia Vortareto Esperanta de 1910, la inversigo de VTT

1910: Laniario (Zool.) mâtin, (Canis laniarius), sp[eco] de granda hundo.

En la Enciklopedia Vortaro de Wüster (1918-1920), kies litero -L- estis publikigita erst post 1985 ĝi - surprize! - mankas! Sed ja Plena Vortaro de 1930 notas ĝin:

1930: laniario (zool.) Speco de granda gardo-hundo (caris laniarius).

Erst PIV 1970 fariĝas pli konkreta. Jen la cito el PIV 2002:

2002: laniari/o (zool.) Raso (Canis familiaris laniarius) de grandaj hundoj kun longa nazo, longaj haroj, pendantaj oreloj kaj blanka kaj bruna koloroj, uzata ofte de ŝafpaŝtistoj. ⇒ korthundo.

Termino pri hundo-raso do, ne pri funkcio aŭ utilo de hundo por la homo de la tipo korthundo aŭ ĉashundo, kiel oni povus miskonkludi pro la tro lakona Boirac 1909. Do devus esti facile per laniarius trovi ĝian bildon kaj germanan nomon en Vikipedio. Sed ... ne! Hm, kio ...? Do mi serĉis je mâtin, kiun Verax volis traduki al Esperanto. Kaj jen ĝi, granda, longa nazo, pendantaj oreloj, blanka kaj bruna koloroj - sendube estas la ĝusta hundo-raso. Kaptita!

2. Sed nun la surprizo

Legu la vikipedian tekston!:

"Mâtin estas hundo-raso el Francio, forpereita probable jam en la 19-a jarcento [!!]" -

- He? de 1907 ĝis hodiaŭ ni parolas pri hundo-raso, malaperita, ne plu ekzistanta, nur historia jam antaŭ 1900? Kaj PIV ne informas pri tio, nek PV, nek Verax!?

"Ĝin detale priskribis i.a. Buffon [en 1755 !]. Ĝi estas rigardata kiel hipoteza praulo de kelkaj grandaj hundo-rasoj. Ĝi kunigis ecojn de ŝafista kaj lepor-hundo." -

- Nu, dankon Manjo. Kaj plue:

"En kinologio [scienco pri hundoj] mâtin gravas precipe pro tio, ke Buffon ofte mistradukis ĝian nomon en la anglan kaj germanan per Mastiff." [1]

Kompatinda hundeto. Fariĝis grava objekto de scienco (nur) pro mistraduko. Kruela sorto por pereito.

Kiel oni do devus traduki laniario en la germanan, anglan ktp.? Nu, en moderna lingvaĵo probable estas tute facila, nome oni simple transprenas la francan vorton, germane do Mâtin. Por eltrovi, ĉu ekzistas historiaj tradukoj, oni devus serĉi en kinologiaj, hund-sciencaj verkoj de la 18-a jarcento. - Bonan amuziĝon al tiu, kiu ekserĉas!

3. Kiel PIV-tradukoj solvis la demandon?

Broccatelli, Esperanto-Itala, estis la unua en 1984 kaj ... ellasis la historian vorton! Prave, tute bone argumenteble, simile jam faris Wüster kaj li estis kaj ofte ankoraŭ estas la plej detala.

Borčiĉ (kroata) estas unu el la lastaj (2008) kaj donas "(kinol) ovčar, ovčarski pas (Canis familiaris laniarius)", do ŝafista hundo, kio klare - ehem - montras, ke ŝi sen plia kontrolo simple divenis laŭ la erariga PIV-a difino.

Kion pri Krause 1999 (germana)? "Zool großer Wach- Hof- oder Hirtenhund m (Canis familiaris laniarius)", do granda gard-, kort- aŭ ŝafista hundo, kio klartekste signifas "io tia, ne aparte interesas min kaj mi ne longe serĉis" (laŭ PIV devus esti ras-nomo, ne ĝenerala funkci-nomo).

De Smedt (nederlanda) 2004: En la libro-eldono: "zool. spaniël; waakhond ⇒ boji, jelpi, graŭli", do spanjelo kaj gard-hundo - hm, hm Petro, so, so! En la elektronika eldono: "zool. spaniël (Canis familiaris laniarius, hond met lange beharing en plat afhangende oren, behorende tot de langbenige jachthonden en onderscheiden in verschillende rassen) → boji, jelpi, graŭli". Jam pli bona, longaj haroj, pendantaj oreloj, sed nun - ho ve - "apartenas al la longkruraj ĉas-hundoj". Ne definitive ne, kara, mâtin estis la gard-hundo de la buĉisto (de tie la latina nomo laniarius = buĉista), ne la ludilo de riĉaj ĉasantaj nobeluloj.

Kion pri la klasikuloj, kiuj baziĝas sur PV 1930 kaj pli-malpli strikte tradukas ĝian vort-trezoron al la propraj lingvoj? La plej rapida estis Nylén 1933 (sveda), unu el la plej lastaj Butler 1967 (angla). Harmonie, brak-en-brake: ambaŭ ellasas la malklaran vorton el PV.

4. Resumeto - kaj pliaj duboj

Nu, belan test-vorton ni hazarde malkovris, ĉu? Ŝajne dum cent jaroj neniu iam detale interesiĝis pri tiu formortita hundo-raso. Kial damne ĝi entute eniris en VTT 1907? Ĉu ne jam tiu-epoke vorto por ne plu ekzistanta aĵo, ĉu ne jam tiuepoke tre randa vorto? - "Mâtin (zool.) * laniario (canis laniarius)". Tio impresas faka lingvaĵo kun la fak-indiko kaj la (ne plu aktuala) scienc-latina nomenklatura nomo. Pro tio tiom da vortaristoj klopodis trovi la precizan specon, rason de tiu hundo.

Sed ... Charles Verax (1873-1943) ne estis fakulo pri zoologio, sed fotografo. La hundo-raso jam ne plu ekzistis en 1907. Sed la franca vorto por ĝi daŭre ekzistis. Eĉ plie: Oni uzis mâtin relative malprecize - foje por la iama raso aŭ ras-grupo, foje por la funkcio, kiun ĝi plej ofte plenumis, nome tiun de kort- aŭ gard-hundo, foje eĉ ankoraŭ pli vaste por ĉiuspeca granda, agresema, mordema hundo [2]. Tion indikas la Franca-Esperanta de Grosjean-Maupin (1912, 1924): gardhundo, korthundo. El la franca zoologia termino fariĝis parta sinonimo por chien.

Je tiu punkto, ni povas facile supozi:

1. Aŭ mâtin venis en VTT por la iama hundo-raso kaj vere celis zoologian nomenklaturon.

2. Aŭ ĝi eniris pro traduko el la franca de iu historia rakonto, novelo aŭ romano el epoko, en kiu la raso mâtin ankoraŭ estis la kutima, ĉiutaga kort- kaj gard-hundo.

3, Aŭ ankoraŭ ĝi origine kaj dekomence estis uzata en la metafora senco de "gardhundo" en franc-lingva teksto - kaj Verax miskomprenis tion. Ekzemple en la historio de Tantalo en la greka mitologio "Hefesto faris oran laniarion por helpi Reon gvardi [la infanan Zeŭson]". Pro ŝtelo de tiu ora gardhundo, Tantalo poste estas punota. Mi ne estus surprizite, se klasikaj tradukoj al la franca havus tie ĉi ne chien d'or, sed mâtin d'or. Mâtin en tiu kunteksto kompreneble tute ne celas iun rason, sed estas nur sinonimo por gardhundo. Ion similan ni jam vidis ĉe la Fundamenta serpento kolubro - ne gravas la zoologia ĝusteco, sed la uzo en mitologio kaj literaturo!

Jes, ni kaptis nian ĉasotaĵon, sed tamen ĉiam oni povas ankoraŭ daŭrigi ...

------

P.S.: ... kaj tiel fakte okazis. Post afiŝado de la unua versio de la supra teksto, kolego afable atentigis pri tiu Vikipedia paĝo pri subspecies of canis lupus. Ĉe domestic dog ni trovas longan liston de diversaj hundoj, i.a. "nian" laniarion kun jena noto: laniarius (Gmelin, 1792). Malŝlosi tion estas facile, temas pri Gmelin, J[ohann] F[riedrich] [1792]. Caroli a Linné, systema naturae [Karolo Lineo, Sistemo de la naturo]. Tom. I. Pars VII [vol. I, 7-a parto]. - pp. [1], 3911-4120. Lipsiae [Lepsiko] ([eldonita de] Beer). Fakte la sepa parto de 1792 estas nur la indekso, kiu resendas nin al la ĉapitro pri canis (hundoj) en la unua parto de 1788, p. 68, kie ni legas priskribon en la latina:

laniarius, corpore angusto, pedibus torosis, cauda robusta recta, pilis brevibus apressis. Matin [! tiel!]. Buffon, hist[oria] nat[urae] [vol.] V, p. 239, t[abula] 25.

Jen do: La hundon, kiun la franco Buffon unuan fojon priskribis en 1755, per ilustraĵo klarigis kaj nomis mâtin, la germano Gmelin en 1788 klasifis. Estis Gmelin, kiu inventis la latinan nomon (taksonomon) laniarius (buĉista hundo), evidente pro ĝia plej tipa trovloko kaj funkcio por la homo. Gmelin ne donas germanan nomon, sed estas la kutima procedo - Gmelin pensis pri Metzgerhund kaj esprimis tion per la latina vorto laniarius. La germana poste retradukas, repaŭsas el la latina, do la (historia) germana traduko estas Metzgerhund aŭ (sinonime laŭ la regiono) Schlachterhund [3]. Ĉar Gmelin venas al sud-okcident-germana Tübingen en Ŝvabujo, li probable uzis la formon Metzger kiel infano. Sed kiam li verkis sian systema naturae, li jam de longe loĝis en nord-germana Göttingen, kie oni parolas pri Schlachter. Kiel ajn: Edmundo pravis!

Verax en 1907 fidele redonas la taksonomion de 1788 - sed ne indikas, ke inter 1788 kaj 1907 la besto malaperis. Kaj plie eĉ: En 1937 oni kreis novan klasifik-sistemon kaj kun ĝi novan taksonomion, kiu anstataŭis tiun de 1788. Besto for, nomo for - sed ja en PV 1930 ĝi estis konservita kaj eĉ detaligita en PIV 1970! Ĉiam tamen, eĉ ankoraŭ en 2002 kaj 2005, sen indiko pri la malapero. Se ekzistas leksikografia ŝerco, tio ja estas ŝercego vortara!

------

P.P.S.: Nur post verkado de tiu ĉi teksto, mi vidis per Kukolo, ke J.C. Wells ankaŭ jam malkovris ĝin en aprilo 2009, sed restis senhelpa pri ĝi kiel pri pizangoj, anĉovoj kaj tiom da aliaj vortoj. Subnivela - aŭ se vi preferas Wells-nivela - ankaŭ lia "nekonata hundo".

Ankaŭ Finkel kaj Pokrovskij jam diskutis pri laniario en 2000 cele al modernigo de la Bokarev-vortaro kaj venis tre proksime al la "zoologia" klarigo ("Resumo: Plej probable, laniario signifas praan rason de gardhundoj"), tamen sen iri la vojon tra mâtin.

------

[1] Tio evidente okazis pro la sama etimo: Kaj franca mâtin kaj angla kaj germana mastiff venas de popol-latina masetinus, kiu venas de klasika latina mansuetus ("dolĉa, obeema ĉe la mano", t.e. dresita [besto]). Sed ho ve, sama fasado nur, malantaŭ kiu sin kaŝas tute malsamaj hundo-rasoj - la kutima pudingo-problemo.

[2] Tiel evidente en tiu literatura teksto de 1857:

Le bruit de cette chute souleva une tempête de jappements féroces parmi tous les dogues , mâtins et molosses qui faisaient ripaille à la ronde. (M.-J. Dulieu, La veillée, dans la Revue trimestrielle, V.13, 1857, p. 315).

La aŭtoro neniel celas esti preciza pri la hundo-rasoj, sed volas evoki la ideon de grandaj, danĝeraj bestoj, kiuj tempeste kaj feroce ekbojas.

[3] Vd. la Universal-Lexikon de Pierer de 1857, vol. 8, p. 615, kiu nomas ĝin "Metzgerhund (Fleischerhund, c.f. laniarius)".