Vombato estas aŭstralia besteto, aspektanta iom kiel malgranda urso aŭ talpo granda kiel koalo. En la infanlibro ĝi ludas "kaŝi kaj trovi" kun koalo kaj kuniklo. Kiam vombato devas serĉi la amikojn, li nombru ĝis dek, sed diras: "du, dek!". "Ne", protestas la amikoj, "nombru dek florojn kaj tiam venu trovi nin!". Serĉante florojn Eta Vombato forkuras de l' amikoj, pli kaj pli foren. "Kie mi estas?" Jam la ĉielo griziĝas kaj - gut' ... gut' - ekpluvas. Subite Eta Vombato sentas sin tre sola ...

Klakinte la ligilon, la komputilo post kelkaj sekundoj ekas Adobe-prezenton, kiu foliumas tra la 16 bildo-tabuloj. Ĝuu ĉarmajn tri minutojn de belaj desegnaĵoj kaj interesa akĉento usona de Jason.