Mallonge antaŭ lia definitiva forlaso de Esperanto, Kabe sendis la manuskripton de sia difinvortaro al la eldonejo. Iel haste pretigita por publikigo ĝi restis torso. La nuna reeldono por la unua fojo rekonstruas la (tre probable) efektive intencitan, sed tiuforme neniam aperintan vortaron, kiu poste fariĝis la modelo por Plena Vortaro (PV 1930 / 1934). La influo de la klasika Kabe-vortaro estas sentebla eĉ ankoraŭ en PIV 2005.

Ĝuu tiun frandaĵon el la historio de Esperanto!
______________

La Kabe vortaro (pdf, 1,5 Mb) estas elŝutebla