Venonta celo estas la mezepoka urbeto Moret-sur-Loing. La rivero Loing enfluas la Sejnon proksime de la urbocentro. Krome ĝi estas elir-punkto de la Kanalo de Loing, kiu tra Kanalo de Briare, Flanka Kanalo de la Luaro kaj la Centra Kanalo ebligas al sport-boatoj navigi de la Sejno en la Saonon kaj de tie en la Rodanon suden. Kontaktebleco: 00 49 160 71 12 247. Sekvu la migradon de "Esperanto" tra Francio en la spaco de Roland.