-------- Citaĵo -------------

Sekcio "Literaturo" de la Akademio

Estimata sinjoro Gubbins,

pardonu, ke mi uzas la ret-adreson de Monato por kontakti vin pri demando rilata al AdE, sed en ties retejo ne estas indikita ebleco, kiel skribi al vi.

Vi estas Direktoro de la Sekcio "Literaturo" de AdE. Mi nenie trovis raporton pri la laboro de la Sekcio kaj pro tio demandas al vi:

1. Kiujn taskojn la Sekcio havas ene de AdE?
2. Kiuj akademianoj estas membroj en la Sekcio?
3. Kiujn praktikajn laborojn la Sekcio faris dum la lastaj tri jaroj?
4. Kiujn planojn kaj projektojn la Sekcio havas por la venontaj tri jaroj?

Mi antaŭdankas pro via respondo kaj vin salutas

Sincere

[Bernardo, 2015-07-03]

-------- Citaĵofino ----------

Post dufoja memorigo, la Direktoro de la Sekcio "Gramatiko" respondis:

-------- Citaĵo --------------

Estimata,

pardonu la malfruan kaj verŝajne nekontentigan respondon.

Laŭ mia kompreno - kaj pardonu min, se mi estas misinformita - vi ekuzis la vorton ‘Akademio’ propracele kaj eventuale kontraŭ AdE.

Pro tio, ke mi flaras malantaŭ supraĵe honestaj demandoj kaŝitajn motivojn, mi malemas respondi. Anstataŭe mi direktos vin al la publikaj eldiroj de AdE.

Sincere,

PPG
Paul Gubbins (2015-08-24)

----------- Citaĵofino ---------

Redirekto al la publikaj eldiroj de AdE, do. Hm. Nu bone, sed laŭ miaj ĝisnunaj konstatoj ili ne ekzistas, almenaŭ ne en skriba formo, nek en la retejo de AdE, nek en iuj broŝuroj (ekz. Aktoj I-III).

Estas tre probable, ke la respondo de la "Direktoro" Paul Gubbins estas nescia aŭ malhonesta. Li uzas pretekstan elturniĝon por eviti diri tion, kio estas tre probabla:

La "Sekcio Literaturo" de la "Akademio" estas fantomo, ĥimero. Ĝi havas neniun programon, nenion faris dum la lastaj jaroj kaj eĉ la nomoj de ĝiaj membroj ne estas publikigitaj. Sinjoro Gubbins estas "Direktoro" de nenio.

Antaŭ la refondiĝo de AdE en 1948, ĝia antaŭulo Lingva Komitato (LK) ja atribuis premiojn por lingve elstaraj literaturaĵoj [1]. Similan rolon delonge ludas konkursoj kiel la "Belartaj Konkursoj" de UEA, la konkurso Liro de la Ondo de Esperanto, la Premio Harlow de la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko k.a. Iun rolon la "Akademio" en ĉio ĉi ne ludas.

--------

Alvoko: Por la planita "Akademia Dokumentaro" (AD, volumo 3 de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto - BK III) mi petas atentigojn pri ĉiuspecaj dokumentoj, koncernantaj la "Sekcion Literaturo" de AdE.

---------

Nur rande: Kiel preteksto de sia (enhava) nerespondo, Paul Gubbins uzas la fakton, ke la retejo de BK nomiĝas "esperanto-akademio.wikispaces.com". Nu, la vorto "Akademio" neniel estas monopoligebla de la Kiselman-cirklo, kiu erarige arogas al si tiun nomon, kvankam ĝi apenaŭ plenumas iun taskon preskribitan en la Fundamento - cirklo, al kiu apartenas multaj membroj, kiuj publike deklaris, ke la Fundamento por ili ne gravas kaj kiuj ankaŭ praktike ĝin ne aplikas.

-----------

[1] Raporto de Th. Cart pri la Sekcio „Premioj“ en Oficiala Bulteno 1, p. 19-21 prezentas ses verkojn el 1929, ripetas la celon de l’ Akademiaj premioj kaj donas liston de ĉiuj premioj de 1914-1928.

-----------

PS (2015-08-25): Intertempe direktoro Gubbins denove skribis al mi:

"Estimata,

Bv. noti, ke mi ne permesis, ke privata korespondado fariĝu publika.

Sincere,

PPG [2015-08-24]"

Mi respondis:

"Estimata,

ne temas pri privata korespondado. Mi eksplicite skribis al vi en via funkcio de "Direktoro de la Sekcio "Literaturo" de AdE". Privatulo Paul Gubbins ne estus kapabla respondi miajn demandojn.

Via respondo de 2015-08-24 restas en la respondeco-sfero, ligita al via ofico de Direktoro de la Sekcio "Literaturo". Ĝi tial estas atribuebla al la Akademio de Esperanto. Pri ĝi ekzistas publika intereso. Pro tio mi publikigos ankaŭ ĉi tiun pluan korespondadon koncernantan la agadon de la sekcio, kiun vi estras.

Mi ripetas, ke enhava suplemento de via jama respondo estos bonvenigita de la esperantistoj, al kiuj AdE servu.

Sincere
[Bernardo - 2015-08-25]"