Balsalonon de Klarinjo la gastejestro Fritz Bühler malfermis en la malantaŭa domo de tiu adreso en 1913. Tiam oni devis trapasi la apudstraton domon kaj la korton por atingi la amuzejon. Fritz mortis kiel soldato en la unua mondmilito. Erst lia vidvino Klaro faris ĝin en la 1920-aj la eble plej faman dancejon de la urbo.

Sur la muroj de la salonego pendas pentraĵoj de la fama desegnisto kaj karikaturisto Heinrich Zille, kiu per krajono kaj foliaro dokumentis la mizeron de la urbaj proletoj en la plen-ŝtopitaj lu-kasernoj de la t.n. "vilhelma ringo". Dum la epoko de imperiestroj Vilhelmo 1-a kaj 2-a, en la 1880-aj kaj 1890-aj jardekoj, la urbo kvazaŭ eksplodis. Miloj kaj miloj da kamparanoj alvenis kun apenaŭ pli ol kartona kofro kaj espero je laboro kaj pli bona vivo. Ili trovis malmulte kostajn loĝejojn en la rapidege konstruitaj amas-loĝejoj kiu ekestis kvazaŭ ringo antaŭ la pordegoj de la 18-jarcenta urbo-muro. La apudstrataj domoj ofte estis pompa. Sed malantaŭe en la bloko sekvis du, tri, eĉ kvin kaj ses malantaŭaj domoj, eŭfemisme nomitaj "ĝarden-domoj". Kvin etaĝoj sen kuranta akvo, apenaŭ lumo kun ĉambretoj forluitaj al infan-riĉaj familioj kaj "dormo-kameradoj" - pluraj personoj luis la saman liton en ĉambraĉo. Se unu laboris dumtage, la alia dormis, vespere la nokt-laboristo foriris kaj la tag-laboristo dormis en la ankoraŭ varma lito.

Tiaj estis la gastoj en la proleta balsalono kaj la desegnisto Zille estis unu inter ili, eĉ havis sian kutiman sidlokon. Vulgara, simpla amuzejo, malkosta ejo, kie oni dancis je la muziko de popularaj ŝlagroj. Jen kien iras la krima protagonisto en la romano de Alfred Döblin "Berlin, Alexanderplatz" (1929), post kiam li resaniĝis de perdita brako. La varb-afiŝon desegnis Otto Dix, alia ofta gasto, ĉ. 1925 - Klarinjo uzas ĝin ĝis nuntempe.

Venis la nazioj, la milito, la britaj bomb-avioj. La apudstratan domon ili trafis, tie nun estas bier-ĝardeno. La danc-salonego restis. Venis la rusoj, poste la germanaj komunistoj. La sengustaj lampoj estas el la epoko de la Ulbricht- kaj Honnecker-ŝtato. Klarinjo transvivis kiel familia entrepreno la socialismon, restis eta fuĝejo de simplaj homoj, kiuj volis amuziĝi dum kelkaj horoj, forgesi la zorgojn de ĉiutago. Iĝis konata renkontejo de okcident-germanoj, per taga vizo vizitante parencojn aŭ amikojn en oriento. Venis kapitalismo kaj amasoj de turistoj el la tuta mondo serĉantaj la malnovan Berlinon. Venis nova ĉefo, kiu anstataŭis la familion de la maljunulino, venis nova generacio de dancemaj gejunuloj al nur iom adaptita muziko. Dum la ĉirkaŭaj domoj estis renovigitaj, bombo-truoj plenigitaj per nov-konstruaĵoj, la salonego gardis sian (mal-) ĉarmon de preskaŭ-ruino kun GDR-etoso.

II.

Venis mi. Oni avertis min, ke vespere estus tro da turistoj, do mi iris dum suna mateno, trinkis kafon en la bier-ĝardeno sub malnovaj kastanujoj. El la salonego aŭdeblas mallaŭta muziko. Sola paro ekzercas dancon por sia baldaŭa geedziĝ-festo. Ili surhavas siajn kutimajn ĉiutagajn vestojn, estas nek aparte belaj, iom diketaj, nek aparte bone dancas. La kelneroj ordigas, purigas, replenigas, la infanoj de kelnerinoj ĉirkaŭkuras ludante "kaŝo kaj serĉo". La paro ŝajnas ne rimarki. La vasta malpleno tiu-dance apartenas nur al ili. Ŝia ama rideto feliĉa kaj fiera reĝinigas ŝin. Mi fascinite rigardas ilin, poste la Zille-bildoj ĉe la muroj - ĉu li vidis la samon? Subite mi eksentas min ĝenanto, maldeca observanto rompante fremdan intimeco. ...

Tra kaduka ŝtuparejo mi atingas la spegulo-salonon supre. Dum malsupre festis la proletoj, supre festis la bonhavuloj. Pompa, riĉa salono en la stilo de la epoko kun teatro-balkono, stuko, alegoriaj figuroj, spegulegoj. Por la publiko oni fermis ĝin jam komence de la dua milito, uzis ĝin nur plu por oficiroj, poste mallonge antaŭ la fino tute ne plu. Dum 60 jaroj ĝi estis nur storejo, bal-salono de araneoj, ripozejo de polvo. La detonacioj de la bomboj faligis trionon de la stuko, fendigis spegulon. Farbo-pecoj disfalas de la plafono, la iam verdaj tapetoj fariĝis grize bruna. Oni decidis ne renovigi, sed nur senpolvigi ĝin. Mi bezonas iom por superi la ŝokon pri la degenero de tiu dormanta belaĵo - aŭ ĉu belulino - senŝminka. Bildoj de Havano aperas en mia memoro. Duon-hela dekadenco, mucida pompo, konservita rido, muziko, vivo-ĝojo, ruiniĝo, detruo, morto.

"Ĉu mi povas helpi al vi?". Mi ne estis aŭdinta la alvenon de la kelnero.

"Ne, dankon, mi nur volis rigardi dum momento."

"Faru, vi ne ĝenas".

"Eh, kion vi aktuale preparas?"

"Geedziĝan feston, hodiaŭ posttagmeze".

-------

Clärchens Ballhaus - Augustastr. 28 - 10117 Berlin, www.ballhaus.de.

Pri ĝia historio legu tie ĉi, fotojn vidu tie kaj tie ĉi aŭ en Vikipedio. La manĝoj ne estas aparte bonaj, sed vi ja venas por danci, ridi kaj festi - aŭ ĝui momenton de saŭdado.