Ni jam vidis, ke laŭ Vikipedio ĉ. 60 elcentoj de berlinanoj estas senkonfesiaj. Laŭ la lasta "EU-barometro" (2005) 25 elcentoj de la iom pli ol 80 milionoj da germanoj, do ĉ. 20 milionoj da homoj, estas ateistoj. La registrara cens-formularo simple ignoras ilin. Ĝi demandas pri la aparteno al eklezioj (en Germanio tradicie precipe protestantaj kaj katolika). Sed tiun informon oni jam povus ekscii de la impost-oficejoj. Ĉar la ŝtato devige enkasigas la eklezian imposton, ĉiu civitano devas indiki sian (ne-) apartenon al iu eklezio.

Sed multaj ankoraŭaj membroj de eklezio tute ne kredas ties instruojn. Ekzistas multaj kialoj simple resti en la eklezio: tradicio, ŝtataj burokrataj malhelpoj por forlasi ilin, la anoj gajnas tiom malmulte, ke ili ĉiukaze nek pagas imposton por la ŝtato nek por la eklezio, tiel ke finance la aparteno egalas kaj ... profesiaj kialoj. Tipa grupo estas kuracistoj kaj aliaj homoj laborantaj en medicinaj profesioj, kiel ekzemple flegistinoj. Se oni rajtas fidi la oficialajn statistikojn ili estas la plej religiemaj germanoj. Ĉu ĉar ili vidas tiom da homa mizero en la ĉiutaga laboro? Probable ne. Simple la tradiciaj eklezioj posedas tiom da malsanulejoj en Germanio, ke ili estas gravaj labor-donantoj. Se kuracisto forlasis la eklezion, li apenaŭ havos ŝancon trovi laboron en ekzemple katolika hospitalo.

Tiun realon la censo ne volas malkaŝi. Se vi jesas la demandon, ĉu vi apartenas al eklezio, vi ne plu havos eblon tamen en sekva demando fari krucon je "mi estas nereligiema". Laŭ la censa logiko tiuj, kiuj pagas ekleziajn impostojn neeviteble estas kredantoj.

Je insistaj demandoj pri tiu stranga vortumo de la formularo la responsa ŝtata oficejo pri statistiko atentigis, ke tiu parto de la demandaro ne estis preparita de ĝi, sed rekte de la komisiono pri enlanda politiko de la parlamento. Ĝi estas dominata de krist-demokratoj. La ministro pri enlandaj aferoj apartenas al ties plej konservativa bavara branĉo CSU - lian politikan karieron li iam komencis en katolika studenta ligo.

Apenaŭ la censo komenciĝinte, du rezultontaj instruoj jam nun estas evidentaj:

  1. Germanio estas lando de kredantoj kaj
  2. fidu nur la statistikon, kiun vi mem manipulis.