Normal 0 14

Tero

Antaŭ ne multa tempo, en vilaĝo de lando apudapuda, panjo Gorana verŝis bovinan lakton ĵus melkitan, ankoraŭ varman, en tasojn de siaj kvin gefiloj. La paĉjo estis leganta leteron jus alvenintan: milito jam atingis la landlimon kaj ĉiuj viroj estis alvokitaj al fronto por defendi ĝin. Ankaŭ li devis foriri lasante solan la familion.

Silento en la domo, timo, neniu sciis, kio estos okazinta, neniu povis imagi postan tagon… tiel oni statas dum milito.

Silento; okulojn ene de taso, la infanoj trinkis la lakton.

…La voĉo de panjo rompis tiun eternan momenton: “Infanoj miaj, mi ne scias, se morgaŭ kaj en estontaj tagoj ni povos resti en nia hejmo, sur nia tero; eble ni devontos lasi ĉion kaj serĉi novan vivlokon. Sed hodiaŭ ni prisemos la kampojn; eĉ se ni forestos de tie ĉi, kiuj alvenos, ne devos morti pro malsato ĉar nia tero nutros ilin.

Estis printempo, Gorana kaj ŝiaj gefiloj semis maizon kaj fazeolojn. Ili ne ĉesadis semi dum pasantaj monatoj kaj neniu diris, ke ili lasu tiun teron.

En junio Gorana rakoltis unuajn legomojn kaj dum tuta milita tempo sukcesis nutri la familion, ĉar la tero malgraŭ milito donadis siajn fruktojn.

Tamen, eĉ se eventoj devigus Goranan, sian edzon kaj iliajn infanojn abandoni ĉion kaj serĉi ien novan teron por vivi, por rekonstrui sian etan domon, novvenintoj, la gento el tero postlandlima trovintus ion por manĝi en novgajnita tero.

Ĉi estas eta historiaĵo rakontanta alian militon, pri kiu neniu parolas. Mi konas ĝin, ĉar al mi rakontis Dragica,la kreskinta filino de Gorana.

Dragica, elmigrinta loĝas, kie loĝas mi, unu etaĝon pli supre.

Ĉiun someron Dragica revenas al sia panjo kaj portas al mi la legomojn de ties ĝardeno en Bosnio, tiel ankaŭ mi kuiras la supon kun terpomoj, karotoj, cepoj, brasiko de panjo Gorana.

Vintre, kelke da jaroj antaŭe, mi pasis Kristnaskon ortodoksan kun panjo Gorana; mi surtretis ŝian teron, klinante min al ĝi kun larmobrilaj okuloj.

…Kaj, kun ĉiufoje larmobrilaj okuloj mi rakontas ĉi etan eron de la granda historio.

“Amo mia, se sur la fronto oni ordonos al vi pafi, pafu alten, ĉielen, tiel neniun vi mortigos”

mama Gorana

Rakontis Anita, filino de Helena kaj mi Helena esperantigis.

Tiun rakonton mi dediĉas al amikino Bojana