La longa marŝado de la virinoj

En Francio, lukto por egalrajteco de virinoj kun viroj pli evidentiĝis post la franca Revolucio de 1789, sed la virinoj ricevis voĉdonrajton nur fine de la dua Mondmilito, la 21an de aprilo 1944. Plejparto el la francaj virinoj ricevas ankoraũ nun pli malaltan postenon aŭ/kaj salajron, eĉ se ili estas pli kapablaj ol viroj. Tro multaj estas la viroj, kiuj kredas sin superaj, kiuj rilatas malestime al la virinoj kaj kiuj subtaksas ilin. Kvankam nek bona, nek ideala, tiu situacio povas aspekti alilande enviinda por multaj virinoj. Nun ni povas pli malpli sekvi la evoluadon de la batalo de virinoj por egalrajteco tra la mondo.

Seksa perforto plue estas plago por la virinoj. Pli abomeninda estas la situacio de virinoj en landoj, kie estas milito, i.a. en Kivuo, en la orienta parto de la Demokrata Respubliko Kongo. Grandega kolero esprimiĝas nun en Barato post la morto de juna virino, kiu dum longega momento estis viktimo ne nur de kolektiva seksa perforto sed ankaŭ de sovaĝa bastonado. Ekscizo por knabinetoj plue ekzistas pro tradicioj, religio kaj superstiĉoj. Ekzistas toleremo, akcepto kaj silento pri seksa sufero de virinoj sed tabuoj pri sama rajto kiel por la viroj por seksa plezuro. Grandan eĥon havas la batalo de 15-jara pakistana knabino, Malala Yousafzai, kiu estis gravege vundita fare de talibanoj, pro tio ke ŝi postulas rajton por knabinoj frekventi lernejojn kaj ricevi saman edukadon kiel la knaboj. Estas multaj subtenoj tra la mondo por ke ŝi estu proponita por la Nobelpremio pri Paco 2013.

De kiam Bertha von Suttner, el Aŭstrio, ricevis la unuan Nobel-premion pri paco, en 1906, ĝi estis atribuita nur al 4 virinoj en la unua 25-jara periodo. Ĉirkaŭ unu jarcenton poste, ili estis 15 de 1976 ĝis 2000, kaj 14 de 2000 ĝis nun. Male al scienco kaj tekniko, kiuj evoluas kaj progresas pli kaj pli rapide pro postulo pri racieco kaj rezonado, la homa mensostato foje stagnas aŭ eĉ regresas pro malraciaj sintenoj, antaŭjuĝoj, superstiĉoj, religiaj dogmoj, kies inventintoj estis ĉiam viroj.

Pionira sur la tereno de lingva egalrajteco kaj justeco en lingva interpopola komunikado, la mondo de Esperanto havis ankaŭ virajn pionirojn kaj subtenantojn de virinaj rajtoj, i.a. William Stead, la brita ĵurnalisto kaj eldonisto, kasisto de la Londona Esperanto-Klubo, kiu pereis en la katastrofo de Titanic en 1912. Li defendis la virinojn kontraŭ seksa perforto kaj li estis la unua entreprenestro, kiu dungis virinojn kun salajro egala al tiu de la viroj. La fama pola bakteriologo Odo Bujwid multe aktivis kun sia edzino Kazimiera por virinaj rajtoj kaj Esperanto. En 1910 aperis Esperanto-traduko de la libro “Marta“ de la pola verkistino Eliza Orzeszkowa fare de D-ro Zamenhof. Ĝia traduko kaj publikigo en la japana ebligis al japanaj virinoj ekkonscii pri neceso de emancipado. Virinaj Esperanto-grupoj ekzistis en Japanio. Fondiĝis la Klara Rondeto (laŭ la persona nomo de la edzino de D-ro Zamenhof) la 12an de aprilo 1925. Aliaj virinaj Esperanto-grupoj ekzistis ankaŭ en Yokohamo (Rondo Amikino) kaj Osako (Orkidaro). En 1935 aperis 125-paĝa kolekto de originalaj kaj tradukitaj artikoloj de Macue Sasaki — “Vortoj de Macue Sasaki“ — pri la suferoj, kiujn kaŭzas mizero, militarismo, virina sklaveco kaj aliaj malbonoj. La laboro de la Hiroŝima Esperanto-Centro sekvas nun same belan vojon.

Esperanto suferis dum 125 jaroj kaj suferas ankoraŭ nun je sama malestimo kaj subtakso kiel la virinoj dum jarmiloj. Komunikado sen limoj sur egaleca lingva bazo estas nun necesa por antaŭenigi la emancipadon de virinoj en la tuta mondo. Solidareco devas esprimiĝi sen limoj. Estas nepre necese, ie ajn en la mondo, ke edukado jam junaĝe ebligu al knaboj kaj knabinoj estimi sin kaj aprezi sin reciproke, kompreni sian komplementecon eĉ se ilia vidmaniero pri la vivo kaj pri la mondo, ilia ĝenerala perceptado kaj sentmaniero, povas esti pli malpli malsamaj. Socio kiu malebligas esprimrajton al virinoj estas kripla; ĝi similas al homo blinda je unu okulo.

Sukcesan Internacian virinan tagon 2013 en Hiroŝimo !


Henri Masson (...)