NIES fondiĝis por solvi la lingvan problemon ene kaj ekstere de la lando kaj informi tiun ĉi fakton al nia popolo. NIES ne kontraŭas la uzadon de iu lingvo sed subtenas tiun lingvon, kiu faciligas komunikadon inter samlandanoj kaj Esperanton kiel la duan lingvon.
Kio estas NIES? Nacia Instituto de Esperantaj Studoj (NIES) estas la neprofitcela instituto, fondita la 28an de Aprilo je la 104a datreveno de UEA kaj 125a datreveno de internacia lingvo Esperanto. NIES estas la unua instituto de la lando, kiu tute subtenas la ideon de uzado de la internacia lingvo Esperanto en edukado, instruado, turismo kaj internacia komunikado kaj simile.
Konstantaj Planoj de NIES:
- instrui kaj propagandi Esperanton rete, koresponde kaj virtuale
- oferti divers-nivelajn kursojn de Esperanto kaj aranĝi siajn ekzamenojn
- aranĝi edukadajn trejnadojn pri esperantaj studoj
- interŝanĝi Esperantistajn Instruistojn
- promocii interkulturismon ene kaj ekstere de la lando
- promocii turismon per Esperanto
- fondi la unuan Esperanto-bibliotekon en Pakistano
- verki originale, publikigi kaj traduki librojn Esperanten kaj el Esperanto Urduen
- s-ro Adeel Mahmood Butt (Direktoro)
- s-ro Farrukh Ikhlaq (Sekretario)
- s-ro Aziz Ahmad (Kasisto)
- s-ro Prof. d-ro Agha Mahmood Yourash (Ĉef-Kunordiganto)
- s-ro Sajjad Ali (Regiona kunordiganto)
- s-ro Imran Islam (kunordiganto)
- ĈK — Ĉef-Kunordiganto reprezentas la provincion, lia agado estas gvidi, instrui kaj informi pri kursoj al RK kaj R.
- RK — Regiona kunordiganto (RK) reprezentas la distrikton kaj instruas e-on distrikte kaj en diversaj urboj kune kun Kunordiganto.
- K — Kunordiganto reprezentas sian urbon aŭ vilaĝon kaj informas pri instruado kaj aranĝo de klasoj en diversaj lernejoj kaj individue.
- R — Tiuj povas membriĝi kiel Reprezentanto de NIES, kiuj subtenas la ideon “Edukado kaj Turismo per Esperanto” aŭ volas lerni ĝin kaj labori volontule.
Sign-in to write a comment.