Streĉeco aperis en la rilatoj inter Francio kaj Meksiko sekve de la afero pri Florence Cassez, francino akuzita pri kunkulpeco en forrabo de meksikaj civitanoj kaj murdo ligitaj al la narkotaĵ-negoco dum pruvoj pri kulpeco kaj nekulpeco ne estas evidentaj. Certe estis neprudenteco, certa senkonscieco, manko de atento, sendube naiveco flanke de Florence, kiu havis momentan rilaton kun narkotaĵ-finegocisto, kies aktivaĵojn ŝi ne suspektis. La meksika justico kondamnis ŝin je 96-jara enkarcerigo en unua instanco kaj poste 60-jara en dua instanco. Ĉar ŝi jam estis enkarcerigita kvin jarojn en Tepepen, sude de Meksikurbo, restas al ŝi 55-jara plenumota puno. Ĉar ŝi estas nun 36-jara en 2011, estas risko ke ŝi estos liberigita nur 91-jara, en 2066... Kvinjara puno por eksceso de fidemo pli ol sufiĉis por malfermi al ŝi la okulojn, same kiel tiuj de junaj kaj malpli junaj homoj, kiuj sen minimuma prudento vizitas aliajn ne tre konatajn landojn. Sekve, estus saĝe liberigi ŝin por samokaze liberigi la vojon al pli konstruaj rilatoj inter la du landoj cele al lukto kontraŭ problemo, kiu diversgrade trafas ambaŭ.

Dum la meksikaj mediatoj, komence, estis preskaŭ unuanime malamikaj al tiu juna virino, aperis poste ke nenio klare demonstris ŝian kulpecon kaj ke ŝia ĉefa malbonŝanco estis en tio ke ŝi troviĝis je malbona loko en malbona momento sen mezuri la realan danĝeron. Subtenoj finfine alvenis por ŝi flanke de la meksika eklezio kaj de iama prokuroro pri justico. Estas certe ke la meksika registaro gvidas ege malfacilan batalon kontraŭ la fikomerco de narkotaĵoj kaj ke la civitanoj furiozas pro la senpoveco de la ŝtato por ŝirmi ilin. Estis tenta afero montri la kazon de Florence Cassez, kiel famega venko por kvietigi la publikan opinion.

Kiel ministrino pri fremdaj aferoj, s-ino Alliot-Marie proponis teknikan subtenon al la tunizia diktatoro Ben Ali por helpi lin sin liberigi de la popola premo en momento, kiam li estis fuĝonta el sia lando post kiam li prirabis ĝin dum pli ol tridek jaroj. Kial diable ŝi ne proponis saman helpon, kunlaboron aŭ informinterŝanĝojn kun la meksika registaro por helpi ĝin eliri el la terura dosiero de narkotaĵfikomerco, kiu venenigas ĉiunivele la vivon de la meksika popolo ĝis tia grado ke oni demandas al si, eĉ en Meksiko, ĝis kia nivelo la narkotaĵfivendistoj ne ĝuas je kaŝita subteno sine de la administracio, inkluzive sine de la registaro ? La meksika popolo multege suferas pro koruptado :
Monda mapo de Transparency International (2008). Tabelo : Francio 23a rango, indico 6,9, Meksiko 72a rango, indico 3,6... La intereso de la du popoloj, kiuj suferas diversgrade pro sama plago, estas sekve en starigo de pli bonaj rilatoj kaj ne inverse. Estas klare ke neniu popolo en la mondo devas havi senrezervan kaj senliman fidon je siaj registaro kaj institucioj, inkluzive en Francio.

En la afero pri Florence, la intereso de Francio, same kiel tiu de Meksiko, ne estas en streĉado de la rilatoj dum la veraj kulpuloj en tiu afero estas fakte tre malmultnombraj kaj komencas esti pli bone identigataj. Ekscesaj sintenoj aperis de supro ĝis malsupro de la socia hierarkio en Francio same kiel en Meksiko. Aroganteco, insultoj, malestimo kaj paroksismigo de la pasioj alportas neniun solvon, sed, male, nur perdojn kaj problemkomplikadon. Inter la meksikaj mediatoj, la gazeto "
El Universal" ŝajnas esti la plej serena kaj saĝa en sia ĉefartikolo publikigita la 15an de februaro 2011 sub la titolo "Desmesura a la francesa" (Franceca senmezureco) agnoskante tamen ambaŭflankan malpravecon. Ne estas kialo por ke la du popoloj suferu sekve de ekscesoj de siaj respektivaj gvidantoj : vivu la francan-meksikan popolan amikecon ! Estus jam utile ke la meksika popolo sciu ke apenaŭ unu franco el kvar estimas la prezidenton Sarkozy.

La ideo pri bojkoto de la ekspozicioj ligitaj al la jaro 2011, jaro de Meksiko en Francio, estus ambaŭflanke malbona. Ni gardu nin kontraŭ venenigo de la rilatoj kun popolo, kiu jam havis, en pasinteco, kialojn por malfidi je Francio en la tempo de la milito inter Francio kaj Meksiko, de 1861 à 1867. La tempo alvenis por vole turni sin al rilatoj ambaŭflanke konstruaj, intelekte kaj morale riĉigaj. Estas pli bone eltiri profiton el tio, kio povas esti bonŝanco por pli bonaj rilatoj inter ambaŭ popoloj. La ekspozicioj pri Meksiko estas okazoj por ke ili reciproke sin malkovru kaj estimu.

Kiam ŝi estis ministrino pri la junularo kaj la sportoj en la registaro de Édouard Balladur, de 1993 ĝis 1995, sub la prezidenteco de François Mitterrand, s-ino Michèle Alliot-Marie bonege esprimis la alvokiĝon de la movado favore al la Internacia Lingvo, evidente la plej taŭga por ilustri la principojn de Libereco, Egaleco kaj Frateco (la devizo de Francio) pro tio ke ĝi ne estis disvastigita fare de ekspediciaj korpusoj aŭ aliaj perfortaj kaj sangaj klopodoj : "Esperantismo ĉiam celis pliproksimigi la homojn transe de iliaj rasaj, kulturaj kaj lingvaj malsimilecoj, kaj mi opinias ke en la perturbita kaj danĝera mondo kiu estas nia, tiu filozofio pli ol iam ajn devas superi. Esperanto, konsiderata kiel helplingvo kaj respektanta la naciajn lingvojn kaj kulturojn aspektas al mi kiel esti pruvinta sian utilecon tiel, kiel cetere ĝin agnoskas multaj internaciaj organismoj."

Kiam mi proponis tiun citaĵon de ŝi mem inter aliaj en la biografio de D-ro Zamenhof kunverkita kun René Centassi, iama ĉefredaktoro de l'AFP (Agence France Presse), sub la titolo "
L'homme qui a défié Babel" (La homo kiu defiis Babelon), kaj publikigita en 1995, reeldonita en la franca en 2001 kaj unuafoje en Esperanto-traduko (2001), korea kaj hispana (2005), litova (2006) kaj ĉeĥa (2007), mi tute ne imagis tian devojiĝon flanke de ŝi en la tunizia afero.

En tiu kazo, en 2011, estas bedaŭrinde ke ŝi forgesis ke ŝi staris flanke de la vero, kiam pri Esperanto ŝi skribis tiujn saĝoplenajn parolojn : "en la perturbita kaj danĝera mondo kiu estas nia, tiu filozofio pli ol iam ajn devas superi".

La brita historiisto kaj politikisto Lord Acton estis ankaŭ flanke de la vero, kiam li diris : "La regpovo inklinigas al korupto, sed absoluta regpovo tute koruptas. La grandaj homoj estas preskaŭ ĉiam malbonaj homoj."

La propono pri teknika asistado kaj interŝanĝo pri kompetenteco sur la tereno de pluteno de ordo por reĝimo de absoluta regpovo, por la reĝimo absolute koruptita de Ben Ali, estas absolute kontraŭa al la filozofio de Esperanto.

La subten-retejo de Florence Cassez estas ĉe
http://site.cassez.net/



Esperanto en Meksiko

Esperanto, kiu ekaperis en Varsovio en 1887, faris siajnj unuajn paŝojn en Meksiko en 1903 dank' al franco, A. Morin, kaj meksika doktoro, Ambrosio Vargas, kiuj fondis la "Sociedad Mexicana Propagadora del Esperanto" kaj poste, en 1904, publikigis la gazeton "Meksika Lumturo". Sekve estas klare ke amikaj kaj konstruaj rilatoj inter ambaŭ popoloj estas eblaj. Pli detala historio estas trivebla en Esperanto en



Wikipedia

:


Hodiaŭ, la disvastigon de la lingvo prizorgas la

Federación Mexicana de Esperanto




Esperanto-kursoj okazas de pluraj jaroj en la Nacia Aŭtonoma Meksika Universitato (

UNAM



).
Aliaj komenciĝis en marto 2010 en la Fakultato de lingvoj de la

Aŭtonoma Universitato de Querétaro

.
Unua Esperanto-kurso finiĝis la 6an de aŭgusto 2010 en la aŭtonoma Universitato de Malalta Kalifornio (UABC) en la Fakultato de lingvoj de Mexicali kun sukceso por dek studentoj. Naŭ fariĝos tradukistoj, kaj alia profesoro pri lingvoj, kiam li finos siajn universitatajn studojn.
La retejo de alia meksika establejo, privata, ekzistas en Esperanto : la

Teknologia Mezlernejo kaj de Superaj Studoj de Monterrey, Campus Querétaro

.
En Francio, kie estas ministeriaj ĉikanoj al libera instruado de Esperanto, ekzistas nun nur unu Esperanto-kurso je supera nivelo en la Universitato de Mulhouse.
Malhelpoj flanke de la franca registaro al instruado de Esperanto ekzistis jam en 1922 post publikigo de favora raporto kiun publikigis la Ligo de Nacioj :
anglalingva versio :

Esperanto as an international auxiliary language


franclingva versio :

L'espéranto comme langue auxiliaire internationale

En la komenco de la jaroj 1920, la franca ministro pri publika instruado eĉ dekretis malpermeson de uzado de lernejaj ĉambroj por Esperanto-kursoj. La samon faris la nazia reĝimo ekde la posta jardeko...

Artikolo aŭtomate tradukita el la anglalingva versio de Wikipedia estas legebla ĉe WikiTrans pri

Florence Cassez

.