INTERNACIA SEMINARIO

“APLIKO DE ESPERANTO EN LA PROFESIA AGADO “

A E P A-2010


Karlovo –Sopot Bulgario

11-14.06.2010

En Karlovo kaj Sopot sukcese finis sian laboron la II-a Internacia Seminario “Apliko de Esperanto en la profesia agado“, kies organizantoj estis AIS-Bulgario, Bulgara E-Asocio, Internacia Universitato-Karlovo kaj la Regiona Estraro de la neesperantista organizo ”Scienc-teknika Asocio” en Bulgario. Ĝi estis E-Seminario, organizita ĉefe de la esperantistoj, sed ĝin partoprenis ankaŭ scienculoj kaj fakuloj, kiuj ne estas esperantistoj, kiuj prelegis kaj partoprenis la diskutojn, ĉar estis rekta traduko esperante-bulgare-esperante.

Honoraj Protektantoj de la Seminario estis inĝ. Najden Najdenov, Urbestro de Karlovo, kaj Veselin Liĉev —Urbestro de Sopot

La Seminarion partoprenis reprezentantoj de 12 landoj. Pli ol 120 esperantistoj el 38 landoj sendis salutmesaĝojn bondezirante sukcesan laboron de la seminario kaj esprimante bedaŭron, ke pro vizaj kaj oficaj kialoj ne povus persone partopreni. Salutmesaĝojn sendis eminentaj funkciuloj de la internacia E- movado kiel Prof. Renato Corsetti, Prof. F. Pennacchietti, Prof. C Minnaja, Prof. H. Angstl, Prof. G. Lobin. Prof. Eva Polakova, Prof. S. Konnerth, Claude Nourmont, B. Pietrzak, Dr Jose Antonio Vergara, Prof. G. Ŝilo, Prof. G. Silver, Prof. J. Lechowski, Osmo Buller, Roy Mc Coy, Dr. Sean O Riain, Dr. St. Rynduch, Dr V. Benczik, St. Marĉek, Dr. P. Hrdle, M. Svaĉek, Ph. Cousson, P. Polnicky, Prof. L. Preradovic, Dr. D. Blanke, M. Schaeffer, G. Pirlot , H. Masson M. Lineckij, B. Kolker, A. Gonĉarov, Prof. Nina Korjenevskaja–Gouriou, Doc. N. Danylyuk, Prof. R. J. Glossop, Prof. R. Petrovic, Prof. H. Eichner, Dr. G Mattos, Z. Pehar, Dr. L. Molnar, Dr. J. Farkas, A. Grzebowski, Arno Warzel, Augusto Casquero, M. Gazzola, St. Mandrak, M. Baradosowa, Kr. Sliwinski, J. Jozsi, D. Mrázek, L. Gierko, E. Bogacinska k.a.

La Solena Inaŭguro okazis en la Solena Halo de la Urbodomo Karlovo. Partoprenis reprezentantoj de la oficialaj instancoj, Radio, TV, gazetaro kaj geurbanoj. La seminarion inaŭguris prof. Bojidar Leonov — Prezidanto de AIS-Bulgario. En la festparolo nome de la urbestro Ing. Najden Najdenov estis esprimita la oficiala apogo flanke de la oficialaj instancoj al la agado de AIS, substrekante la aŭtoritaton de la Internacia Universitato Karlovo kiel eduk-kultura centro.

Tuj post la Inaŭguro okazis Festkunveno omaĝe al la famekonata por la monda esperantistaro ĵurnalistino Ada Sikorska-Fighiera kaj lia patro gen. Fr. Sikorski. La solenaĵo estis bonege organizita sub la gvido de Prof. Alicja Lewanderska-Quednau kaj Dr. G. C. Fighiera.

Sabate la prelegoj kaj la diskutoj okazis en urbo Sopot. En la festparolo, nome de la urbestro Veselin Liĉev estis esprimita la pozitiva rilato flanke de urbestraro al la internacia E-movado, substrekinte la gravecon de la Seminario kaj la dankesprimo de la Urbestraro al la organizintoj de la Seminario, ke en Sopot por unua fojo okazas Internacia E-aranĝo. Estis ankaŭ substrekita la deziro kaj preteco de la Urbestraro estonte ankaŭ subteni la E-movadon kaj organiziankau^ subteni la E- movadon kaj organizi eco deUrbestraro estonteFossmeier E-seminariojn.

Dimanĉe kaj lunde, la prelegoj okazis en la Internacia Universitato-Karlovo.

La prezidanto de la Bulgara Esperanto Asocio, Ing. Petar Todorov, honorigis kun la jubileajn BEA-medalojn du eminentulojn de la E-movado — Dr. Gian Carlo Fighiera, jam 82 jara kaj Prof. Hans Ditrih Quednau, 70 jara, pro ilia longjara aktiva partopreno la internacian E-movadon kaj aktivaj kontaktoj, kunlaboro kun BEA.

AEPA-2010 estis inkluzivita en la programo de BUS-7 de AIS-San Marino, kies ĉefaj organizintoj estis Prof. R. Foessmeier – Senata Sekretario de AIS kaj Prof. H. D. Quednau-Direktoro de la Klerigofico. Dum BUS-7, AIS–profesoroj gvidis kursojn por la studentoj.

Dank' al la altnivela kaj lerta traduko bulgare-esperante-bulgare flanke de ing. N. Uzunov. M. Evlogieva kaj M. Kumanova la bulgaraj profesoroj, fakuloj kaj oficiuloj, kiuj ne estas esperantistoj havis la eblecon kontakti kun siaj eksterlandaj gekolegoj kaj mem kompreni la utilecon de Esperanto kiel kontaktlingvo inter la fakuloj en diversaj landoj.

Dum AEPA-2010 prelegis :

* Prof. H.D.Quednau -“Flaŭro kaj floro en Eŭropo”
* Prof. Alicja Lewanderska Quednau - “Eugeniko”
* Prof. Bojidar Leonov - “Eblecoj por enkonduko de Esperanto kiel informlingvo en la patent-teknika informado“
* Prof. R. Fössmeier - “Utiligo de Vikipedio“
* Prof.Vera Barandovská-Frank - “Latinidaj planlingvoj en sciencoj “
* G.C. Fighiera - “Organizado de internaciaj kongresoj kaj simpozioj"
* G.C. Fighiera - “Rememoroj por Ada Sikorska “
* D-ro Manfred Westermayer “Plastaĵoj en la akvaroj (riveroj, lagoj, maroj) - videblaj kaj nevideblaj konsekvencoj“
* D-ro Manfred Westermayer - “100 Argumentoj kontraŭ la Atomenergio“
* D-ro Valdas Banaitis - “Apliko de Esperanto en metaglosoterapio de skizofrenio”
* Prof. Lilia Krumva-Cvetkova /Bulgara Akademio de la sciencoj / “Kulturo kaj moro de la bulgara popolo“
* Doc. M. Nikolova “Meneĝerado en la agrara ekonomiko“
* Prof. I. Hristov - “Ekonomiko kaj gvidado de turismaj firmaoj“
* Prof. D. Uzunov - Bazaj principoj de la makro-kaj mikroekonomiko“
* Doc. Zl. Hinst - Certaj aspektoj de lingvaj problemoj kun ekzemploj en terminologia laboro
* Prof. Zb. Galor - “Esperanto kaj sociologio”
* D-ro Ilona Koutny - “Esperanto kaj la angla en interkultura komunikado”
* ASci M. Timermane - “ Turismo en Latvio“
* Colo Pektov - “Apliko de la naturkuracado por kuracado de nervaj malsanoj”
* Ing. N. Uzunov - “Influo de la slavaj lingvoj en Esperanto“
* Inĝ. P. Todorov - “ Historio de Bulgara E-movado“
* G. Mihalkov / Ĉefredaktoro de “Bulgara esperantisto / “La originala E-literaturo“e " Esperantojkaj mem komprenilautilecon de Esperanto kiel kontaktlingvo.
* A Sci. B. Selimi - “Filozofiaj problemoj de matematiko”
* A Sci. B. Selimi - “Kultura heredaĵo en Albanio”
* R. Valkova - “La ortodoksa religio dum la tempo de la monda krizo kaj globolizado”
* G. Cokanov - “ La Spirito de Dio kaj releviĝoj el mortintoj“
* M. Evlogieva - “Virtualaj sociaj retoj helpe al profesiuloj”
* Alvaro Cortez - “Eldono de sekura esperanta mono“
* G. Walz - “Bazaj principoj de fitopatologio kaj plantprotekto“
* Mag., Inĝ. Dimiljan Leonov - “La ekologia scienco kaj ĝiaj rilatoj al la aliaj fakaj sciencoj”
* Inĝ. E. Kril - “Depono de aŭtora rajto“
* Pavlin Pavlov - “Energiaj fontoj“
* Cv. Nedelĉeva - “Historio de urbo Sopot“
* Kolonelo K. Nešev - “La karlovano Gon Nočev — konstruktoro de "Apolo"“
* Pavlin Leonov /STELO/ - “Esperanto kaj la kontaktoj inter la studentoj kiel estontaj fakuloj“
* Ark. Iv. Neĉev - “Renesansa arkitekturo en Bulgario“

Estis prezentita kaj tralegita ankaŭ la sendita prelego de Vicente Paulo Werneck - “Aplikado de Esperanto en Religioj kaj Filozofioj“

Pri la Seminario estis intereso flanke de oficialaj instancoj en la lando, radio, TV kaj gazetaro. Krom la ĉiutagaj informoj estis du gazetaraj konferencoj

La Seminario kiel daŭrigo de la I-aAEPA dum 2009 j. ekludis sian rolon por propagando de Esperanto kaj ĝia apliko en la profesiaj kontaktoj. Tiamaniere ĝi denove sukcese plenumis sian bazan celon prezenti antaŭ la nesperantistaro, fakuloj tutmonde kaj la oficiuloj, ke la Internacia lingvo Esperanto ne estas nur komuna lingvo por babilado, amuzo kaj kontaktoj inter la esperantistoj, sed Esperanto povus esti kaj devas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj sciencaj kaj profesiaj fakaj seminarioj .

Prof. Bojidar Leonov

FOTOJ :