ngugi Jen interesa projekto pri la multlingvismo! La konata kenja verkisto Ngũgĩ wa Thiong’o verkis fabelon en la kikuja, "La vertikala revolucio: Aŭ kial homoj marŝas dupiede". (Tio estas mia esperantigo de la titolo de la angligo kiun faris Ngũgĩ mem.)

Kenja verkista grupo, Jalada ("Kovrilo" en la svahila, laŭ Google Translate) ne nur eldonis la fabelon en la kikuja, sed ankaŭ eldonas tradukaĵojn -- 68 da ĝis nun! (Kelkajn, inkluzive la originalan kikujan, vi povas ankaŭ aŭskulti.) Tion informis Ngũgĩ en lastatempa mesaĝo al Tove Skutnabb-Kangas -- konata aktivulino pri lingvaj malplimultoj.

En tiu mesaĝo al Tove, Ngũgĩ diras, ke Jalada uzas la fabelon por lanĉi "tutmondan konversacion" inter lingvoj, aparte inter marĝenigitaj lingvoj. "Estas grave", li diras, "ke tiuj lingvoj ekkonu unu la aliajn".

Estus bele se esperantistoj proponus sin al Jalada (ĉe jaladatranslations@gmail.com) por alilingvigi la fabelon!