“Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon”
— Skribite ĉe la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta
Wang Chongfang

Tiu ĉi vortaro estas la frukto de akumuliĝo de kolektivaj scioj. Dum la kompilado mi konsultas dekojn da diversaj vortaroj kaj referencaj libroj, el kiuj la plej ĉefaj estas Nuntempa Ĉinlingva Vortaro eldonita de Komerca Eldonejo, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto eldonitaj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Esperanto-Ĉina Vortaro kompilita de s-ro Honfan, Ĉina-Esperanta Vortaro kompilita de Ĉina Esperanto-Ligo, Vortaro Japana-Esperanta (dua eldono) kompilita de Miyamoto Masao, Cihai (Vorto-Maro) eldonita de Shanghai-a Vortaro-eldonejo, Granda Ĉinlingva Vortaro eldonita de Eldonejo de Granda Ĉinlingva Vortaro, ktp. kaj, koncerne la aranĝmanieron de artikoloj, etimologian esploradon ktp., profitis de Ĉina-Angla Vortaro eldonita de Eldonejo de Fremdlingva Instruado kaj Esplorado, Ĉina-Franca Vortaro eldonita de Komerca Eldonejo kaj Ĉina-Rusa Vortaro eldonita de Komerca Eldonejo kaj aliaj vortaroj ĉinaj-fremdlingvaj kaj ĉerpis multe da valora materialo el ili. Nun mi sincere esprimas mian koran dankon al la aŭtoroj kaj kompilintoj de ĉiuj konsultitaj vortaroj kaj libroj (ili estas tro multaj por esti detale cititaj).

Tiu ĉi vortaro estas ankaŭ la rezulto de mia diligenta laboro sub la kuraĝigo, subteno kaj helpo de esperantistoj junaj kaj maljunaj de Ĉinio. Ĉe la sukcesa finkompilo mi antaŭ ĉio volus danki la karmemorajn s-anojn Tikos kaj Honfan, veteranajn esperantistojn kaj miajn Esperanto-instruantojn. Dum la silentado de la Esperanta movado en Ĉinio en la tumulta jardeko (t.e. la periodo de la Kultura Revolucio 1966-1976) de la lasta jarcento, estis s-ano Tikos, kiu plifirmigis mian konvinkon pri la idealo de Esperanto per senĉesa korespondado kun mi, kaj dank’ al li mi fariĝis fidela esperantisto dumviva. Kiam mi akiris sukcesojn en mia lernado de Esperanto, estis s-ano Honfan, kiu kondukis min sur la vojon de vortaro-kompilado. Li ne nur invitis min partopreni en la kompilado de la fama Esperanto-Ĉina Vortaro, sed ankaŭ instigis min kompili alian vortaron, nome vortaron ĉinan-Esperantan kun sufiĉe granda amplekso. Mi devas danki ankaŭ al s-ro Qin Kaiji, kiu, aŭdinte ke mi kompilas ĉinan-Esperantan vortaron, bonvole donacis al mi kelkajn rarajn Esperantajn librojn por mia konsultado. En la procezo de la kompilado mi kopiis per komputila presilo parton de mia kompilata vortaro kiel specimenan manuskripton kaj sendis ĝin al kelkaj kompetentaj esperantistoj por peti iliajn opiniojn. Ili ĉiuj zorge kontrolis la specimenon kaj donis siajn opiniojn, kiuj helpis min en plibonigo de la kompilado. Al ili ĉiuj mi ŝuldas plej korajn dankojn. En la lasta stadio de la kompilado multaj esperantistoj-retamikoj esprimis en interretaj Esperantaj forumoj siajn zorgan priatenton kaj ardan deziron pri pli frua finkompilo de la vortaro kaj prezentis proponojn por solvi la problemon de la eldonado. Ĉiufoje, kiam mi rememoras iliajn entuziasmajn vortojn, mi sentas mian koron plena de varmeco kaj karesata de sincera konsolo. Mi ankaŭ publikigis parton de la manuskripto en Ĉina Esperanta Forumo por peti opiniojn de esperantistoj-retamikoj. Multaj el ili legis kaj donis siajn opiniojn por plibonigi la kompiladon, kaj pro tio mi volas danki inter aliaj s-ron Wen Jingen, kiu, malgraŭ sia multokupiteco, atente legis la tutan specimenan manuskripton de A ĝis F kaj skribis artikolon, en kiu li faris trafe altan taksadon pri la manuskripto kaj ankaŭ montris korektendaĵojn kaj plibonigendaĵojn en la specimeno. Liaj opinioj kaj proponoj ludis gvidan rolon en mia plua reviziado de la malneto de la vortaro. Miaj intimaj Esperanto-amikoj Hu Guozhu, Shi Chengtai, Zhang Danchen kaj aliaj ĉiam sekvis kun intereso la kompiladon de la vortaro de la komenco ĝis la fino kaj ofte sendis al mi varmajn retmesaĝojn, kiuj alportis al mi iliajn sincerajn kuraĝigojn kaj zorgemon.

Ĉar mia vortaro estas grandampleksa, en kiu multaj artikoloj, precipe la vortoj kaj esprimoj, kiuj havas profundan signifon propran al la ĉina kulturo, kaj la novaj vortoj spegulantaj la socian vivon kaj la terminoj sciencaj kaj teknikaj, kiuj estas unuafoje enmetitaj en Esperantan vortaron kaj tradukitaj de mi sen pretaj Esperantaj tradukmanieroj por pruntepreno, tial, en tiu ĉi senco, la kompilado de mia vortaro estas laboro esploreca kaj sekve pli malfacila ol tiu de ordinaraj vortaroj ĉinaj-fremdlingvaj. Kvankam mi faris mian plejeblon por la kompilado, tamen mi bone konscias, ke inter mia persona penado kaj la efektiva efiko estas ne malgranda distanco. Multo el tio, kion mi devas fari, estas ankoraŭ ne bone plenumita. Mi ne scias, kiom da eraroj kaj senatentaj preterlasoj en la vortaro ankoraŭ ne estas malkovritaj, kaj pro tio mi sentas maltrankvilon kaj bedaŭron. Sed mi jam ne havas la eblecon retiriĝi, nek povas heziti. Esperantaj amikoj atendas mian vortaron. Mi devas peni kiel eble plej frue liveri mian vortaron al la Esperanta publiko, farante ĉiujn preparojn por la eldonado. Ĉi-momente, kiam la vortaro estas aperonta, mi sentas min ĝuste en tia animstato, kian siatempe havis Zamenhof ĉe la publikigo de la unua libro: “Mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono … kaj … mi transiris Rubikonon**.”
____________
*Bodhidharma: Majahana budhisto, kiu venis en Ĉinion en la 6-a jarcento por disvolvi ĉinan budhisman skolon, nome skolon de djano aŭ ĉina zeno.

**Rubikono estas rivereto, inter la Roma teritorio kaj la Cisalpa Gaŭlio, kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj. Kiam Pompeo, Roma generalo kaj regnestro konspiris kun la senato kontraŭ Cezaro, alia Roma generalo kaj regnestro, tiu ĉi lasta transiris la rivereton kaj atakis ilin, sekve la esprimo “transiri la Rubikonon” signifas, ke transpaŝi limon, post kiu oni estas senrevene ligita al iu entrepreno.

(la fino)