“Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon”
— Skribite ĉe la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta
Wang Chongfang

La eraroj en vortaro ĉina-Esperanto ĝenerale estas klasitaj en tri kategorioj. Tiuj de la unua kategorio estas erare-skribitaĵoj aŭ mistajpitaĵoj, senatente preterlasitaj vortoj kaj gramatike malĝustaj frazoj. Tiaj eraroj estas evidentaj kaj sekve estas facile troveblaj. Al la dua kategorio apartenas tiaj eraroj, kiel ekz. erare-skribitaj malofte uzataj vortoj ĉinaj aŭ Esperantaj, erare-skribitaj latinaj nomoj de plantoj, animaloj ktp. (ĝenerale ili estas fremdaj al nefakuloj); tiaj eraroj ne estas facile rimarkeblaj. La tria kategorio ampleksas tiajn erarojn, kiel ekz. neprecizaj tradukoj, neĝustaj esprimmanieroj, netrafaj ekzemploj ktp. La eraroj de la unua kategorio estas relative facile malkovreblaj kaj facile korekteblaj, sed iafoje okazas ankaŭ, ke eĉ tre evidentaj tiaj eraroj estas preteratentitaj en kontrolado kaj korektado kaj sekve restas kaŝitaj en la teksto de la vortaro, kio fariĝos bedaŭrindaĵoj kiel por la kompilinto, tiel ankaŭ por la uzantoj de la vortaro. Ordinare oni juĝas la kvaliton de vortaro laŭ la kvanto de tiaj eraroj. Tio prezentas la fizionomion de vortaro. Se tiaj eraroj en iu vortaro estas kompare multaj, oni nature konsideras ĝin malbonkvalita kaj sekve dubas pri ĝia fidindeco. La eraroj de la dua kategorio ordinare ne estas facile malkovreblaj. Ili ofte trompas la okulojn de kontrolantoj. Ekz. la ideografiaĵo “扺” en la ĉina esprimo “扺掌” estis mistajpita kiel “抵” en la unua kruda manuskripto de mia vortaro, kaj tiu eraro ne esis rimarkita en la unua revizio, nek en la dua. Feliĉe en la tria revizio mi ĝin rimarkis kaj korektis, kaj evitis tiun eraron kaŝitan. Alia ekzemplo: la geografia nomo “天台” devas esti legata kiel “Tiāntāi”, sed en mia unua kruda manuskripto ĝi estis erare indikita per fonetikaj signoj “Tiāntái” pro mia nesciado. La eraroj de tiu ĉi kategorio estas kaŝitaj danĝeroj por la vortaro. Kiel malkovri kaj korekti la erarojn de la dua kaj la tria kategorioj estas problemo malfacile solvebla. Mi esperas, ke post plurfojaj reviziadoj kaj korektadoj mi povos redukti la erarojn ĝis minimumo, sed mi ne estas tute certa, ĉu la celo, al kiu mi strebas, povos esti atingita kaj ĉu miaj subjektivaj penoj povos rikolti deziratajn objektivajn rezultojn — mi atendas, ke oni faru objektivajn ekzamenon kaj juĝon.

Ĉeĥov, fama rusa verkisto, iam skribis novelon Veto. Ĝi rakontas, ke iu vetis kun bankiero je sumo da mono, ke li enfermos sin en dometo sen eliri eksteren dum 15 jaroj, kondiĉe ke li povos legi. Li persiste daŭrigis sian enfermiĝon preskaŭ ĝis la fino, tiel ke li povos eliri el la fermita dometo en la sekva tago kaj gajnos la sumon. Kaj tamen ĝuste antaŭ la mateniĝo li lasis letereton, en kiu estis skribite: “Min kruele turmentis la soleco… La dek kvin jaroj forpasis, kiel akvo malrapide forfluadis. Mi maljuniĝis, miaj haroj distaŭzitaj blankiĝis, kaj mia vizaĝo jam estas plena de faltoj… kiel kruele kaj ridinde estas suferi 15-jaran solecon nur pro la sumo da vetaĵo! Mi decidas tuj forkuri el ĉi tie.” Tiele li ne persistis ĝis la lasta minuto kaj eliris el la enfermiĝo antaŭ la tempolimo. La kompilado de mia Granda Vortaro Ĉina-Esperanta daŭris 14 jarojn. Retrorigardante al la longa procezo, mi estas atakata de mil sentoj. Nun mi neniel povas prezenti al mi, kiel mi eltenis la turmentadon de monotoneco kaj soleco dum la longa kaj malfacila kompilado, kiu similis vojaĝon de pli ol 5 000 tagoj en preskaŭ senlima dezerto, tagon post tago kaj jaron post jaro, ĝis la fina celo estis atingita. Somere, en la domo neklimatizita mi lasis min bani de ŝvito, kiu gutadis sur mian klavaron aŭ konsultatan libron; vintre, kiam la ĉambra temperaturo falis preskaŭ al la nulo, surmetinte duongantojn sur miajn frostoŝvelintajn manojn, mi daŭrigis skribadon aŭ tajpadon. Mia kara edzino, ne sukcesinte konsili al mi fari portempan ĉeson, sentoplene diris, ke mi similas kamelon, kiu, peze ŝarĝita, malrapide kaj malfacile vadas, paŝon post paŝo, en senlime vasta dezerto. Ĉiu litero, ĉiu signo en la manuskripto estas kvazaŭ sablero en la dezerto, kiu estas el sableroj sennombraj. “Sub peza ŝarĝo, tintil’ kamela sonadas tutan vojon…” Tiele kantata estas iu kanto de ŝi amata. Kaj tamen, ĉio ĉi jam fariĝis paseo, restas nur la ĉ. kvin milionoj da litersignoj! La idealo, kiun mi starigis al mi en la juneco, la diligenta legado, kiun mi ĉiutage faris dum dekoj da jaroj, mia kara vivotempo, mia energio kaj miaj intelektaj fortoj, ĉio, kion mi fordonis, kristaliĝis en la kvin milionoj da litersignoj. Estas ja vere malfacile al ni plenumi unu aŭ du aferojn efektive laŭdindajn por la socio, por la mondo, en kiu ni vivas. Tion povas plenumi nur tiuj, kiuj ĉiam diligente kaj konscience laboras dum sia vivo kun nefleksebla volo, konstanteco kaj persistemo, metante siajn tutajn fortojn fizikan kaj mensan en sian aferon entreprenitan, kiun li amas per sia tuta animo. El la aferoj, kiujn mi faris dum mia tuta vivo, la finkompilo de GrandaVortaro Ĉina-Esperanta estas la sola fierinda, ĉar en ĝi enkorpiĝis la fruktoj de miaj lernado kaj studado de Esperanto dum la plejparto de mia vivo; la dekkvar-jara kompilado estas nur la procezo de koncentrado. Kompare kun ĝi ĉiuj aliaj aferoj estas tro bagatelaj por mencio.

(daŭrigota)