Luneklipso je la 16-a de aŭgusto en la jaro 2008 en Germ
anio

En la regiono de Altenburgo, Germanio,Turingujo, la vetero post la 9-a de nov. en 2003 fiaskigis la observon de ĉiuj luneklipsoj. Intertempe tamen sukcesis tri suneklipsoj, unu Venusa transiro kaj unu Venusa kovraĵo. Unu el la suneklipsoj (supre) okazis je la unua de aŭĝusto ĉijare.

Mallonge post tio ni travivis en nia regiono en Frohburg partan luneklipson kun kovraĵgrado de 81 procentoj.






Kvin membroj de la astronomia klubo partoprenis
en la somerfesto de la Komunikada Domo de Frohburg.
Tri kameraoj de la grupo el la unua tablo estis uzataj:
Nikon Coolpix S4 (Valko Schilling), Canon
EOS 300D kun Sigma 150-500 kaj Nikon Coolpix
S10 (Frank Vohla).





Ĉe sunsubiro la vetero videble pliboniĝis kaj
la kreskis la espero pri pli bona rigardeblo
de la luneklipso.





23 minutojn antaŭ la unua foto pri Luno
la ĉielo aspektis tiel.





Jen la foto de Valko Schilling kun Nikon
Coolpix S4. Per zomaj digitalfotoj Luno
lasas foti sin tre detale, kiel la sekvaj fotoj
ankoraŭ montros.





Kun 500 mm fokusdistanco de Canon
EOS 300D. Luno je la sama tempo aspektis
jam tiel, Luno ankoraŭ estas parte vualita
de nuboj. (f/6,3 1/800s ISO 200, ĝisfine la sama)





Mallongtempe poste Luno montriĝis inter
la nuboj. (EOS 300D, 1/125 s)





21:48 h: La tera ombro "ronĝas" plu je Luno.
(EOS 300D, 1/125 s)





Atmosfera bildo kun ne tro ĝenaj nuboj.

Je 21:48 h la fotoj jam lasis ekkoni la ruĝan

kolorigon de la lunregionoj, sur kiuj jam ekis

la parta suneklipso. (EOS 300D; f = 150 mm; 1 s)





En la kamerao Nikon Coolpix S10 la parte

kovrita Luno je la 21:51 h aspektis tiel.





22:26; 1/20 s





Parto de la provizora ilaro. Ĉe tiu

foto la du Nikon Coolpix bezonis
nur unu fulmon. 21:56 h ; EOS 300D;
f = 500 mm; 1s





Foto per Nikon S10 je 22:09 h. La nuboj ĝenas

la observon nur iomete.





22:28 h; EOS 300D; 1/2 s





Valko eksperimentis multe kun Nikon S4 kaj

faris per tio tiun foton, kiu peris tri kvaronojn

antaŭ la eklipsokulmino la kolorecon de luneklipso.

La teratmosfero kaŭzis ruĝan lumon en la lunterenoj.





22:39 h: La eklipso kreskas. La ĉielo

fariĝas pli malhela. La Lakta Vojo

ekmontriĝas. (EOS 300D; 1 s)





23:00 h: La kulmino de la kovrado okazos post

nur dek minutoj. (EOS 300D; 1 s).






La kulminon de la kovrado Valko fotis per lia S4,

eĉ sen stativo.





Sur kurte eksponita foto la Luno aspektis
je tiu tempo tiel (EOS 300D 1/25 s). La
mem-
fokuso dum certa tempo faris
problemojn.
Nuboj atakis.





Valko faris je 23:16 h tiun kuprokoloran foton.





Kvin minutojn poste sur la S10 aspektis tiel.

La nuboj ĝenis nur dum kurta tempo.





La ĝeno donis tempon por aliaj
okupoj. Tiel ekz. estis facile foti
per la Canon jupitrolunojn. Tio
tiam sukcisesis eĉ libermane
per digitalfotado.





Tiam la tero redonis pli da lumo por la luno.
(23:48 MESZ; 1/60 s).





La sama bildo eksponita unu sekundon.





Je 23:57 h la terflanka lunparto ree plimulte
troviĝis en la sunluno. Ĉirkaŭ la kratero
Koperniko regis ankoraŭ kompleta suneklipso.





Iom post iom roso senteblis. Iloj sen rosogardilo
fariĝis netaŭgaj dum certa tempo.





Kurte eksponita foto (1/125 s) je 0:06 h





Tiam ni veturis hejmen al Altenburgo.
Ĉe paŭzo je 0:39 h ekestis tiu ĉi foto per Nikon S10.





Reen en Altenburgo: je 0:52 h ankoraŭ videblis
duonombra luneklipso. Eta parto de Luno ankoraŭ

havis partan suneklipson. (Foto per S10).





11 minutojn poste apenaŭ estis plu videbla
la duonombro.





1:20 h Luno aspektis kiel kutime ĉe ni.


Raportis kaj aranĝis Frank Vohla,
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

https://popularscienco.blogspot.com/