Kiel sonĝoj klarigas la mondon al ni
Aktualaj esploroj de cerboesploristoj montras, ke sonĝoj avertas nin kontraŭ malsanoj, montras danĝerojn kaj helpas al ni ĉe komplikaj decidoj
Nia cerbo dormas neniam, ankaŭ ne en la nokto. Ĝuste tiam ĝi laboras tre streĉite kaj lasas nin sinki en buntan sonĝomondon. Mondo kun propraj leĝoj. Nia aktiva konscio estas nun malfunkcianta. Kaj tio estas bona tiel! Ĉar en la subkonscio dormemas nedivenitaj fortoj. La sonĝoj, kiujn ĝi nun produktas, estas la rezulto de dura laboro en la cerbo. Tiu ja spece enordigas kaj strukturigas la impresojn kaj travivaĵojn de la tago kaj komparas ilin kun niaj spertoj. Ĉe tio ankaŭ tiaj aferoj estas prilaborataj, kiuj dum la tago ne konsciiĝis al ni, kiujn ni tamen perceptis. Tio povas esti interalie ne aŭdita subtono en interparolado, kiu nur en la sonĝo fariĝas tute klara, scias psikoanalizistino prof. Allmuth Sellschopp el Munkeno.
Jen ekzemplo: Vi telefonas kun via patrino. Via patrino demandas, kiam vi vizitos ĝin la sekvan fojon. Vi klarigas al ŝi, ke la sekvaj semajnfinoj jam estas tute okupitaj laŭplane: "La infanoj, futbalturniro, baletsurscenigo... vi jam scias, panjo." Via patrino ŝajne komprenas tion, ĉio ŝajne estas tute en ordo.
En la nokto tiam la sonĝo. Via patrino sonas nun subite tute alia, fariĝas laŭta, riproĉas vin: "Vi pensas ĉiam nur pri vi, neniam vi havas tempon por mi!". La sonĝo kroĉiĝas vin, ĝi restadas eĉ plu post la vekiĝo. Nun fariĝas klare: Hieraŭ ĉe la telefono vi ne aŭdis riproĉan tonon. Nur la subkonscio perceptis tiun. Kaj tie sidas ankaŭ via malkontento. Vi konas la riprĉojn, vi trovas tion maljusta, sed vi plej ofte flankenŝovas la problemon, sed via subkonscio ribelas kaj sendas la sonĝon kiel averton. Estas bonŝanco - signalo, je kiu oni devus reagi.
Ofte sonĝoj volas averti nin ankaŭ kontraŭ danĝeroj, ĉar ni en hela tago pretervidis realan minacon. En la sonĝo ni tiam ekzemple falas de ŝtuparo. Sekvatege ni konstatas, ke la ŝtupara balustrado ne plu firmas kaj nepre bezonas riparon. Por la esploristo Anti Revonsuo de la universitato en Turku tiaj timsonĝoj estas preparo kaj antaŭdiveno de realaj danĝeroj. La sonĝo permesas al la cerbo "ekzerci" minacoscenarojn kaj ilian eblan evitadon aŭ sukcesan reagon al ili, kaj per tio grandigas en la reala kazo la transvivajn bonŝancojn. Ekspertoj konsilas tial, ke post tiaj avertosonĝoj oni nepre kontrolu eblajn danĝerfontojn.
Sed kiel ekestas avertsonĝoj? Kiel nia subkonscio povas rigardi en la estontecon? Jen aspekto de la sonĝoesplorado, kiu precipe interesas la neŭrologojn. Unu el ili estas Oliver Sacks. Li scias tiajn kazojn el sia praktikejo, precipe, se temas pri migreno aŭ pri klientoj kun kancero. Evidente ekzistas nervaj kaj hormonaj sistemoj en la korpo, kiuj frutempe avertas la cerbon pri la ekesto de malsano. La sonĝo esta rekta informa kanalo inter subkonscio kaj konscio. La problemo: la sonĝoj estas ofte tre abstraktaj kaj malakaŝas ne tuj je la unua rigardo iliajn vivnecesajn informojn. Tiel sonĝis la usonano Steven Tyler pri formortinta arbaro, karbigitaj branĉoj kuŝis sur la tero, viro hakis lignon. Kiam Tyler vekiĝis, li kuŝis ŝvitkovrata kaj konvinkita, ke kun la arbaro lia kopro estas celita, en kiu disvastiĝas kancero. La diagnozo de la kuracisto tion konfirmis. La traktado okazis ĝustatempe. Tyler savis sian vivon.
Komplikaj aŭ fuŝitaj situacioj
Vagadi en labirinto
Malfruiĝi pri la trajno
Trajno esta simbolo por la atingado de celo. Kiu malfruiĝas pri trajno timas ne povi atingi celon. La sonĝo povas esti averto: Ĉu oni sufiĉe bone preparis sin? La klasikaj ekzamenaj timosonĝoj havas cetere la saman avertofunkcion.
Nude stari antaŭ fremdaj homoj
Tiuj sonĝoj ofte ludas laborloke. Post tio kaŝiĝas la timo, ke la kolegoj povas ekkoni niajn malfortojn. Fono de tiu timo: Tro granda malfermeco. Ĉu vi elbabilas tro multe pri vi?
Malagrablaj sonĝoj pri danĝeroj
De la fajro subigita
Kiu sonĝas, ke tiu mem estas minacata de fajro, sentas sin ankaŭ en la realeco tro ŝarĝita. Alia tipa sonĝo: Oni staras antaŭ la propra domo kaj tiu brulas. En la sonĝopsikologio simboligasla propra hejmo la personecon. Bruloj signifas, ke io devas ŝanĝiĝi.
Tipa timsonĝo. Kiu sentas sin persekutata en sonĝo, kiu volas forkuri, en la realeco volas lasi ion post si. Pripensu: Kiu problemo persekutas vin, ŝarĝas vin? Kion vi volas ŝanĝi? De kio vi volas disigi vin?
Fali en abismon
Ofte tiuj sonĝoj estas ligitaj al panika timo kontraŭ la falado. Post tio povas kaŝiĝi la timo pri kontrolperdo (tipa por perfektemuloj), aŭ ankaŭ la timo kontraŭ tio esti forlasata de iu.
Sonĝoj pri timoj kaj suferoj
La unua granda amo
Kiu regule sonĝas pri sia unua romantika amo, tiu ne efektive volas renkontiĝi kun la sama persono. Sed li sentas en sia vivo la foreston de la pasio kaj facilanimeco, kiu estas ligita al tia amo.
La geedza partnero mortas
Ne timu! Sonĝoj pri la morto (ankaŭ pri la propra) preskaŭ neniam havas rilaton al la mortado. Anstaŭ tio la morto simboligas ŝanĝon, kiun oni sopiras aŭ kiu jam proksimiĝas.
Flugi tra la aero
Tio estas la simbolo por leviĝo de la firma grundo, , por la forlaso de realeco. Kiu en sonĝo ofte flugas, volas fuĝi el la ĉiutaga vivo, volas kreski el si mem. Eble atentokapta hobio estus nova defio.
Sonĝoj pri naturo kaj bestoj
Fiŝoj
La fiŝo estas la plej maljuna vertebrulo. En la sonĝopsikologio ĝi tial signifas la komencon. kiu sonĝas pri fiŝoj, tiu havas plej ofte la deziron komenci ion tute novan.
Akvo
Se akvo en la sonĝo estas bona, ekz. naĝi en turkizkolora maro, tiukaze tio signifas klarecon kaj optimismon. Se la akvo estas pli malhela kaj minaca, tio povas esti signo por tio, ke ni ne klarigis decidan demandon. Timige altaj ondoj estas signo por tio, ke ni timas esti forŝiritaj de niaj sentoj.
Hundo
Li estas tute tipa simbolo por amo kaj fideleco. Kiu sonĝas pri ĝi, sopiras pli da amemo. Cetere: ĉevaloj signifas vitalecon kaj katoj sensamon.
Sonĝoj pri korpaj aferoj
Dentoj elfalas
Dentoj estas niaj plej gravaj helpiloj por malgrandigi nutraĵojn. Sen dentoj ni estas senfortaj. Tia sonĝo povas montri, ke oni ne havas sufiĉe da forto por io, ke oni sentas sin superŝarĝita de situacio - ekz. ĉar oni malfacile povas nei ion.
Flanka amafero
Sonĝi pri flanka amafero ne signifas, ke vi vere trompos vian partneron, anstataŭ tio, tiu sonĝo montras al vi viajn neplenumitajn dezirojn kaj bezonojn.
Perdi korpoparton
Kiu sonĝas, ke mankas korpoparto al tiu aŭ estas forigata, sentas sin subkonscie ne tute funkciokapabla. Tio povas estis la psiko (ekz. pro streso) aŭ la korpo, ekz. pro malsano. Rigardu la sonĝon kiel averton. Kio ne estas en ordo pri vi?
tradukis el la programgazeto "TV Aŭskultado kaj vidado" Donjo & Cezar
Sign-in to write a comment.