http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-prezidantologiko-rimpoemo.html


Cezar
Prezidantologiko

Vivu ĉiam la liber'
de la prezidant' sur Ter'.
Prezidanto tiom gravas.
Miaj balotintoj pravas.

Sekvu min, sed sen envi'.
Estas ja demokrati'!
Pli da scioj ne necesas,
se vi tion ne forgesas.

Staru firme ĉe la flag',
patriotu laŭ imag'.
Gloru min, la prezidanton,
per la himno, mian kanton.

Mia vivo tiom gravas,
ke mi korpgardistojn havas.
Sed koleru ne pri tio,
por la prezidanto ĉio!

Ne ribelu, ne protestu,
ĉiam tre ĝentila estu.
Mi, la prezidanto, agas,
Vi, la balotintoj pagas.