A N T A U X P A R O L O

Kiam antaux 17 jaroj kiel juna gimnaziano mi lernis Esperanton,antaux mi starigxis diversaj lingvaj problemoj,al kiuj mi ne trovis respondon en miaj elementaj lernolibroj.Tial mia perfektigxado estis tre pena kaj malrapida,cxar klaran koncepton pri la plena strukturo kaj spirito kaj diversaj intimaj detaloj de la lingvo mi devis iom post iom cxerpi per zorga legado de la literaturo kaj gazetaro,plejparte mem eltirante la regulojn.

Poste,precipe dum mia muljara agado en Svedlando, Norvegio kaj Cxehoslovakio kiel profesia Cseh-instruisto,mi konstatis,ke la samajn malfacilajxojn havas cxiuj,kiuj volas fundamente ellerni nian lingvon,kaj ke la kauxzo,ke ekzistas tiom da " eternaj komencantoj ",ke ofte ecx malnovaj kaj lauxdire perfektaj esperantistoj faras erarojn,kusxas simple en tio,ke mankas lernolibro,kiu sisteme kaj en populara maniero klarigus al ili la tutan delikatan konstruon kaj mekanismon de la lingvo.

La celo de tiu cxi libro,kiu antaux du jaroj aperis en Stockholm en sveda prilaboro kaj nun prezentas sin reverkite kaj kompletigite en internacia vesto,estas forigi tiun mankon.Gxi estas difinita por tiuj,kiuj jam tralernis iun elementan lernolibron aux vizitis kurson por komencantoj kaj nun deziras perfektigi sin kaj penetri profunden en la organismon de la lingvo,samtempe havante ankaux bonan ripetadon kaj ekzercadon.La libro volas esti ankaux speco de utila gramatika manlibro por pli-malpli perfektaj esperantistoj,kiuj bezonas klarigojn kaj konsilojn pri iu lingva demando.Per la helpo de la alfabeta registro en la fino de la libro oni povas facile trovi cxiun necesan lingvajxon.

Tiu cxi libro ne volas esti teoria studo,sed praktika helpilo kaj konsilanto por tiuj,kiuj volas serioze ellerni kaj uzadi la internacian lingvon en diversaj fakoj de la internacia vivo.Tial gxi ne sekvas sekajn dogmojn kaj regulojn,sed klopodas priskribi la vivantan Esperanton,tiun Esperanton,kiu estas uzata en la praktika vivo de la miloj kaj miloj da esperantistoj;ne tiun Esperanton,kiu estis uzata antaux 30 kaj 40 jaroj,sed tiun,kiu estas uzata gxuste nun.

Pro la sama kauxzo mi lauxeble evitis gramatikajn terminojn,kiuj al gramatike neklera homo nenion diras,kaj uzis kelkajn novajn,sed internacie konatajn terminojn(rekta objekto,adverbialo) anstataux la gxisnunaj pure Esperantaj (rekta komplemento,nerekta komplemento).Por ke cxiuj facile komprenu la konstruon de la lingvo,mi evitis ankaux tro detalan gramatikan klasigon kaj tro detalajn klarigojn,kiuj estus interesaj al lingvisto,sed estas superfluaj al simpla uzanto de la lingvo.Kaj nur por la lasta tiu cxi libro estas difinita.Se li trovos en gxi helpon kaj gxojon sur sia perfektigxa vojo,mia celo estos atingita.

Orlova,decembro 1937. Henrik Seppik

ANTAUXPAROLO DE LA REELDONISTO

Tiu cxi bonega lernilo unuafoje aperis antaux 46 jaroj cxe la prestigxa eldonejo Literatura Mondo.Dum tiu cxi preskaux duona jarcento nia lingvo ne malmulte evoluis,sed tiu evoluo lasis sensangxa la kernon,la bazon,la fundamenton de la lingvo,kaj la auxtoro deziris prezenti gxuste tion,en formo por cxiuj komprenebla.Intertempe multe evoluis ankaux la lingvistiko,inkluzive la Esperanta - kompreneble,la plej fresxajn rezultojn de tiu evoluo oni vane sercxus en tiu cxi libro.

Tamen,la celo de la auxtoro estis doni al la legantoj ne teorian verkon,sed praktikan gramatikan kaj stilan gvidilon.Kaj tiun cxi celon La tuta Esperanto elstare plenumis dum la pasintaj jardekoj;la Eldonejo certas,ke ankoraux longe gxi povos utili al cxiuj seriozaj studantoj de la Internacia Lingvo.


(La tuta Esperanto.Auxtoro Henrik Seppik.Tri eldono.Eldonis HEA,Budapest,1984
Respondeca eldonanto:Tibor Vasko,Respondeca redaktoro:Vilmos Benczik)