ANTAUXPAROLO

AL LA DUA ELDONO

Enkondukante la unuan eldonon de "Supera Kurso de Esperanto ",nia neforgesebla prof.Theophile Cart,prez.de la Esperantista Akademio (forpasis en la jaro 1931),nomis gxin kaj instrua kaj interesa.Li estis mem travidinta gxin kaj korektinta la presprovajxojn,krom s-oj Grosjean Maupin kaj Walter Lippman.

Ke la esperantista publiko ne malpravigis tiun opinion,pruvis la fakto,ke la verketo elcxerpigxis jam post mallonga tempo,kiel okazas nur malofte,precipe nun,kiam la mondo travivas gravan krizon ekonomian.

Kion mi do aldonu al tiu konstato?

Reeldonante la verketon mi volas montri nur unu g r a m a t i k a n r e g u l o n,kiu ne estis citata en la unua eldono.Gxi estas ja tre gxenerala.Kaj tamen gxi nepre meritas citon.Kaj estu gxi samtempe esprimo de danko kaj de rekono de la subskribinto al la kara Prezidanto.Li deklaris:

" En Esperanto estas korekta,kio estas klara ".

Mallonga estas tiu "regulo "kaj tamen kiom grava!Kiom da diskutoj pri la lingvo gxi kapablas solvi aux,almenaux,redukti gxis ilia vera valoreco!

Kaj --tamen iom oni devas studi la lingvon kaj profundigi sin en gxiajn subtilajxojn,por farigxi perfekta esperantisto,samgrada kiel la ceteraj spertuloj.

Tion akcelu la jena verketo.


Krakovo, 1. 1. 1932 La auxtoro




(Eldonis Asocio de Esperantistoj en Pollando,Varsovio,1958.Tria eldono.)